Chippenham
Chippenham | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto, civila paroĥo kaj bazarurbo | |||||
| |||||
urbeto civila paroĥo bazarurbo ![]() | |||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
Landoparto | ![]() | ||||
Regiono | sudokcidenta Anglio | ||||
Graflando | ![]() | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 36 762 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 232 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 28′ N, 2° 7′ U (mapo)51.4585-2.1158Koordinatoj: 51° 28′ N, 2° 7′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 158,42 km² (15 842 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Chippenham - prononco laŭ sistemo IFA [t͡ʃˈɪpɛnəm] - estas urbeto, civila paroĥo kaj bazarurbo en Britio. Ĝi apartenas al la landoparto Anglio, la regiono sudokcidenta Anglio kaj al la historia graflando Wiltshire. Laŭ la censo de 2021 en la urbeto vivis 36 762 loĝantoj sur areo de 158,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 232 loĝantoj/km².
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]De 1975 ĝis 1992 en Chippenham vivis kaj laboris en la urbeta mezlernejo la lingvoinstruisto Malcolm Jones. Li jam eklernis Esperanton memstare kiel 11-jarulo en 1961, poste deflankiĝis, sed en 1984 en kurso finlernis Esperanton kaj tuj en la sama jaro starigis urbetan Esperanto-grupon, en kiu ankaŭ aktivis pluraj lernejanoj, ĝis en 1992 li ricevis instruistan postenon en sia naskiĝurbo Skipton, 320 kilometrojn aŭ 200 mejlojn pli norde, kaj do forlasis la gimnazion kaj urbeton Chippenham.[1] Ĉar li estis la motoro de la Esperanto-grupo, tio estis ĝia fino, sed almenaŭ la urbeto havis preskaŭ jardekon da Esperanto-historio.


Partneraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ biografia prezento en la "panteono" de edukado.net, la retejo de ILEI, pri Malcolm Jones (esperante)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
