Chiprana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chiprana
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50092
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 531  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 0° 8′ U (mapo)41.2623516-0.12722339999999Koordinatoj: 41° 16′ N, 0° 8′ U (mapo) [+]
Alto 178 m [+]
Areo 38,978435 km² ( 389 7.8 435 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Chiprana (Provinco Zaragozo)
Chiprana (Provinco Zaragozo)
DEC
Chiprana
Chiprana
Situo de Chiprana
Chiprana (Hispanio)
Chiprana (Hispanio)
DEC
Chiprana
Chiprana
Situo de Chiprana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chiprana [+]
vdr

Chiprana [ĉiPRAna] estas municipo de Hispanio, en la okcidenta parto de la komarko Bajo Aragón-Caspe kies ĉefurbo estas Caspe. Ĝi estas en la sudoriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sallageto de Chiprana.

Chiprana estas municipa teritorio en la okcidenta parto de la komarko Bajo Aragón-Caspe, kie ĝi okupas teritorion okcidente de tiu de Caspe; fakte ĝi estas unu el la plej malgrandaj teritorioj de la komarko. La areo estas tute ĉe la valo de la rivero Ebro kun la loĝloko tute sur la dekstra bordo de la rivero.

La loĝloko Chiprana mem estas je 102 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 8 km de Caspe, la komarka ĉefurbo, je la dekstra bordo de la rivero Ebro tute ene de meandro. Ĝi estas sur 178 msm. La loĝloko mem estas konektita laŭ la ŝoseo A-221 kun Escatrón okcidente kaj Caspe oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Maŭzoleo de Chiprana.

Oni trovis restaĵojn de loĝado en Neolitiko kaj de vilao romia, ĉefe la nomita Maŭzoleo de Chiprana, du arkoj nune integritaj en konstruaĵo de ermitejo.

La teritorio de Chiprana estis konkerita el islamanoj iom post 1133 fare de Alfonso la 1-a, kiu sekvis la fluejon de Ebro el Zaragozo. Post la konkero el islamanoj parto de la lokanoj estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj. Ilia forpelo en 1610 okazigis demografian kaj ekonomian krizon. En la Mezepoko estis en Chiprana Templanoj kaj poste la Ordeno de Hospitalanoj.

Chiprana demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, kaj ankaŭ en Chiprana oni malaltiĝis el 1 500 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 500 loĝantoj (2022) pro malproksimeco el la regiona ĉefurbo kaj malfacilo de komunikado; tio estas dum unu jarcento oni perdis du trionojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vizitindaĵoj estas baroka unika preĝejo; la Maŭzoleo de Chiprana, nune integrita en konstruaĵo de ermitejo; grenstokejo El Granero, nune kulturdomo; sanktulmonuumentoj "peirones"; signalturo El Mocatero de la epoko de la karlismaj militoj; la unika sal-lagetaro "Saladas de Chiprana", nome tre profunda sallagetaro kie eblas unikaj flaŭro (ekzemple Ruppia maritima) kaj faŭno (ekzemple tadorno) kaj aliaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]