Chiquito de la Calzada
Aspekto
| Chiquito de la Calzada | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Gregorio Esteban Sánchez Fernández |
| Aliaj nomoj | Chiquito de la Calzada |
| Naskiĝo | 28-an de majo 1932 en La Trinidad, Malago |
| Morto | 11-an de novembro 2017 (85-jaraĝa) en Malago |
| Lingvoj | hispana |
| Ŝtataneco | Hispanio |
| Memorigilo | |
| Okupo | |
| Okupo | humuristo kantisto komediisto aktoro |
| TTT | |
| Retejo | http://www.chiquitodelacalzada.com/ |
Gregorio SÁNCHEZ FERNÁNDEZ (Malago, 28-a de majo 1932), kies artista nomo estas Chiquito de la Calzada [ĉi KIto] estas hispana aktoro, humuristo kaj kantisto de flamenko.
Li komencis kiel kantisto de flamenko kiam aĝis 8 jaroj kaj li laboris en diversaj teatroj kaj salonoj de spektakloj de Hispanio kaj Japanio. Li iĝis tre populara danke al la humura televidprogramo Genio y figura (Antena 3, 1994), kie li montris sian propran manieron por rakonti ŝercojn. Multaj humuristoj kaj neartistoj imitis lin dum multaj jaroj kaj liajn strangajn vortojn kaj amuzajn nekutimajn esprimojn.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Chiquito de la Calzada ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- hispane Chiquito de la Calzada Web Oficial Arkivigite je 2010-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hispane Frases y Sonidos de Chiquito de la Calzada Arkivigite je 2010-01-12 per la retarkivo Wayback Machine

