Chitãozinho e Xororó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantisto Chitãozinho de la duopo Chitãozinho e Xororó.
Xororó

Chitãozinho e Xororó estas brazila kantoduopo de sertaa muziko. La du fratoj devenas el Astorga (Paranao). Chitãozinho vere nomiĝas José Lima Sobrinho (naskiĝinta la 5-an de majo 1954), la realnomo de Xororó estas Durval de Lima (naskiĝinta la 30-an de septembro 1957).

La du kantistoj kaj gitaristoj kun la artistonomoj Chitãozinho kaj Xororó apartenas ekde 1982 al la grandaj steluloj de ĉi tiu muzikstilo, kaj la brazilaj amaskomunikiloj sisteme antaŭenigis ilin laŭ la modelo de usonaj kontreo-steluloj. Sian unuan sondiskon ili priludis en 1970. Je sia 30-jara sceneja jubileo en la jaro 2000 la duopo estis vendinta entute 30 milionojn da sondiskoj.

Chitãozinho e Xororó estas en Brazila ankaŭ samsencaĵo por la hartondo „A-Molo-Moa-Lo“ (= Antaŭe mallonga – malantaŭe longa).