Cho Sung Ho
Aspekto
Pending
| Cho Sung Ho (Cho estas la familia nomo kaj Sung Ho estas la alparola.) | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 12-an de januaro 1956 (70-jaraĝa) en Teguo |
| Lingvoj | korea • angla • japana • Esperanto |
| Ŝtataneco | Sud-Koreio |
| Alma mater | Universitato de Teksaso en Aŭstino - doktoro de filozofio (1983–1987) Seula Nacia Universitato - bakalaŭro, magistro Yongsan High School (en) |
| Okupo | |
| Okupo | profesoro verkisto |
Cho Sung Ho (koree 조성호; Cho estas la familia nomo) esperantistiĝis en 1973 kaj aktivis en la movado, interalie kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreujo kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio (KEA). Profesie li estis profesoro pri molekula biologio kaj biokemio.
Landa agado
[redakti | redakti fonton]- Dumviva membro de KEA
- Redaktoro (1979-1981) kaj ĉefredaktoro (1983) de La Espero el Koreujo.
- Estrarano pri edukado de KEA (1991-1999)
- Prezidanto de Incheon-Filio de KEA (1993-1997)
- Membro de LKK de la 79-a Universala Kongreso (1994)
- Membro de Lingva Komitato de KEA (1998-2020)
- Vicprezidanto de KEA (1999-2007)
- Membro de Konsilantaro de KEA (2008-nun)
- Ricevis la Premion por Elstara Agado de KEA (2000 kaj 2024) kaj la Premion Hajpin (2007).
Internacia agado
[redakti | redakti fonton]- Landa reprezentanto de TEJO, ISAE (1997-2003) kaj ILEI (2002-2005).
- Delegito, fakdelegito kaj dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio.
- Patrono de TEJO (1997-1998, 2021-nun).
- Ricevis la Premion Grabowski (2000).
- Revizianto por la Nova Plena Ilustrita Vortaro (2002) pri la fako Biologio kaj Fiziologio kaj la fako Botaniko.
- Korespondanto (2021-nun) kaj lingva revizianto (2025-nun) de Monato.
- Ricevis la trian premion de la branĉo Prozo en la Belartaj Konkursoj 2024.
- Membro de la Akademio de Esperanto (2025-2034) kaj de la juĝkomisiono de la Laŭro de la Akademio (2025-nun).
- Membro de la PIV-teamo por reviziado (2025-nun).
- Patrona membro de Japana Esperanto-Instituto (2026-nun).
- Verkis novelojn en Beletra Almanako kaj Monato, mikronovelojn en Usona Esperantisto, kaj diversajn artikolojn en Monato, Kontakto (TEJO), Revuo Esperanto (UEA), Beletra Almanako, La Ondo de Esperanto, Reta Revuo (UEA), La Movado (KLEG), La Revuo Orienta (JEI), Esperanto sub la Suda Kruco (AEA-NZEA), Novaĵoj Tamtamas , La Migranto (TANEF) kaj La Lanterno Azia (KEA).
Edukado kaj profesio
[redakti | redakti fonton]- Diplomitiĝis kaj magistriĝis pri biologio (BS, MS) ĉe Seula Nacia Universitato (1973-1979).
- Doktoriĝis pri biokemio (PhD) ĉe la Universitato de Teksaso, Austin, Teksaso, Usono (1983-1987).
- Esploristo ĉe la Nacia Centro por Esplorado pri Agrikultura Utiligado, Peoria, Ilinojso, Usono (1988-1990).
- Profesoro pri molekula biologio kaj biokemio ĉe Inha Universitato , Koreujo (1991-2015).
Libroj en Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Ĉunhjang: Koreaj Rakontoj (traduko, 1975)
- Elementa Kurslibro de Esperanto (1980, kaj pluraj eldonoj)
- La Bildstria Gvido al Genetiko (traduko, 1996)
- Koreaj Malnovaj Rakontoj (traduko, 1997)
- Korea Antologio de Noveloj (kompilo kaj traduko de kvin noveloj, 1999 kaj 2017)
- Bunsun kaj Aiko: Rememore al mia unua amo (originala rakonto, 2020) (Jutuba recenzo)
- Monate kaj Kontakte (kolekto de artikoloj, 2023)

