Chocholá

From Vikipedio
(Redirected from Chocholá (komunumo))
Jump to navigation Jump to search
Chocholá
023 Esperanto Yucatán.png

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Regiono 7
Poŝtkodo 97816 [+]
Kodo laŭ 31 023
Demografio
Loĝantaro 4 339
Loĝdenso 47 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 20°41′N 89°49′U  /  20.683°N, 89.817°U / 20.683; -89.817 (Chocholá) (mapo)
Alto 14 m
Areo 99,6 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Chocholá en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Chocholá en Meksiko
Situo de Chocholá en Meksiko
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Chocholá Municipality [+]
Information icon.svg
vdr

Chocholá estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Chocholá. La komunumo situas en la plej okcidenta parto de Yucatán. La regiono 7 nomiĝas "Litoral Poniente". Ĝi limas al la Meksika Golfo en la nordo, al la subŝtato Campeche en la okcidento kaj al la regiono 6 "Influencia Metropolitana" en la oriento. Krome ĝi havas limon kun la regiono 8 "Sur Poniente" en la sudoriento. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31023.

La situo de la regiono 7 en Yucatán

Geografio[edit | edit source]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 4339 loĝantojn. El tiuj estis 2214 viroj kaj 2125 virinoj. La komunumo havas surfacon de 99,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 14 metroj super la marnivelo.

Klimato[edit | edit source]

En la komunumo jare falas averaĝe 57 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,8 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[edit | edit source]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 2736 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 2222 scipovis legi kaj skribi kaj 512 personoj estis analfabetoj. Do 18,71% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 4057 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1555 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 38,3% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[edit | edit source]

  • Chocholá en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)
  • Chocholá en Nuestros municipios” (niaj komunumoj; retejo de la registaro de Yucatán) (hispane)