Chodes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chodes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50269
Demografio
Loĝantaro 94  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 1° 29′ U (mapo)41.4868071-1.4799892Koordinatoj: 41° 29′ N, 1° 29′ U (mapo) [+]
Alto 470 m [+]
Areo 15,96998 km² (15 96. 998 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Chodes (Provinco Zaragozo)
Chodes (Provinco Zaragozo)
DEC
Chodes
Chodes
Situo de Chodes
Chodes (Hispanio)
Chodes (Hispanio)
DEC
Chodes
Chodes
Situo de Chodes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chodes [+]
vdr

Chodes [ĈOdes] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chodes estas municipa teritorio en la okcidento de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas okcidente de Ricla kaj norde de Morata de Jalón. Ĝi estas sur la valo de la rivero Jalón, kaj tra la teritorio fluas krom la rivero Jalón ankaŭ la rivero Isuela kaj la teritorio mem limas kun tiuj de Morata de Jalón, El Frasno, Sabiñán, Morés, Arándiga, Ricla kaj La Almunia de Doña Godina.

La loĝloko Chodes mem estas je 65 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 412 msm en la Iberia Sistemo. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-2302 el apuda Morata de Jalón sude kaj el Arándiga nordokcidente.

Nordokcidente: Arándiga Norde: Arándiga Nordoriente: Ricla
Okcidente: Arándiga Oriente: Ricla
Sudokcidente: Morata de Jalón Sude: Morata de Jalón kaj La Almunia de Doña Godina Sudoriente: Ricla

La eksklavo de Villanueva de Jalón, ĉe Sierra Valdoña, limad kun Arándiga, Morata de Jalón, El Frasno, Sabiñán kaj Morés.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo.

Araboj kreis reton por irigacio, la urban planadon kaj ceramikan tradicion. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud.

La loĝantaro estis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Krome estis ankaŭ juda komunumo. Dekomence la setlejo estis sur la monteto kie nun estas ermitejo. Tiam estis ankaŭ fortikaĵo, el kiu restas restaĵoj de la iama konstruaĵo. En 1676 Chodes estis sur la rokejo Peña de Iodos (aktuale nomita Peña del Castillo, Roko de la Kastelo), kie nun estas la restaĵoj de la kastelo; ĝi estis malproksima de la fruktoĝardenoj kaj la domoj estis tre ruinaj; tial Francisco Sanz de Cortés, Markizo de Villaverde kaj Grafo de Morata konstruigis la placon kun 24 domoj, tri portikoj kaj malplenejo kie poste oni konstruis la preĝejon.

En 1845 al la municipa teritorio de Chodes aliĝis la loko de Villanueva de Jalón kiu en la aktualo estas abandonita, fakte ekde 1850-aj jaroj. En 1985 oni filmis "Réquiem por un campesino español", kun Antonio Banderas, Antonio Ferrandis, Fernando Fernán Gómez, Terele Pávez kaj José Antonio Labordeta, inter aliaj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Chodes kie oni malaltiĝis el 609 loĝantoj ĝis nunaj 100 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud. Sed ĉiuokaze ĝi plutenis loĝantaron pli ol ĉe aliaj samkomarkaj loĝlokoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Villanueva de Jalón. Turo de la preĝejo de Santa María de la Huerta.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ malgranda industrio, natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la turo de la mudeĥara preĝejo de Sankta Maria de la Huerta (Villanueva de Jalón), la loka placo Plaza de España, la kastelo de Chodes El Viejo, la kastelo de Villanueva de Jalón, la ponto de Capurnos super la rivero Jalón kunhavata kun la municipo Morata de Jalón. En la preĝejo de Sankta Mikaelo Ĉefanĝelo estas ĉefretablo pri Sankta Mikaelo Ĉefanĝelo; en la preĝejo de Sankta María de la Huerta en Villanueva de Jalón estas eksterordinara mudeĥara kasonaro. Estas du arkeologiaj kuŝejoj El Estrecho kaj Cabezo Baldío, naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj, urbaj parkoj, geologiaj ravinoj, mino de barito, fervojoj, industria arkeologio ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]