Chodov (distrikto Sokolov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Chodov
Koordinatoj: 50° 14′ 29″ N 12° 45′ 12″ O / 50.24139 °N, 12.75333 °O / 50.24139; 12.75333 (mapo)
Chodov
germane Chodau
urbo
Kostel sv. Vavřince.JPG
Preĝejo de sankta Laŭrenco
Flag of Chodov (Sokolov).svg
Flago
Chodov znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Chodov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Chodov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Situo Chodov
 - alteco 418 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 29″ N 12° 45′ 12″ O / 50.24139 °N, 12.75333 °O / 50.24139; 12.75333 (mapo)
Areo 14,26 km² (1 426 ha)
Loĝantaro 12 683 (2022)
Denseco 889,41 loĝ./km²
Baseno Sokolova baseno
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 357 35
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0413
NUTS 5 CZ0413 560383
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Chodov SO CZ.png
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Chodov (Sokolov District)
Retpaĝo: www.mestochodov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Chodov (germane Chodau) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov, en Regiono Karlovy Vary 10 km okcidente de Karlovy Vary, sur rojo Chodovský potok. Vivas ĉi tie 12 683 loĝantoj. Ĝi estas konata pro sia tradicia produktado de porcelano. En chodova manufakturo Thun (devene H&C) oni produkatis rozkoloran porcelanon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri Chodov devenas el dokumento de ĉeĥa episkopo kaj princo Jindřich Břetislav, kiu estis verkita inter la jaroj 1195 kaj 1197.

Enkadre de Munkena interkonsento Chodov estis en oktobro de 1938 almembrigita kiel konsisto de Sudetio al Germanio. Post fino de la dua mondmilito estis plimulto de la devena germana loĝantaro ellandigita kaj anstataŭigita de ĉeĥa loĝantaro el la enlando.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de Chodov (sen la loka parto Stará Chodovská)
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj 1 909 2 760 4 362 5 980 6 307 5 962 6 710 3 183 3 989 11 550 14 441 14 725 14 485 13 450
Nombro de domoj 234 295 361 439 445 465 658 675 578 489 507 598 630 728
Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de Chodov (inkluzive de la loka parto Stará Chodovská)
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj 2 472 3 389 5 204 7 104 7 470 7 035 7 849 3 786 4 551 11 798 14 704 14 929 14 687 13 748
Nombro de domoj 321 394 471 561 574 593 821 850 719 568 577 679 714 816

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

Tra la urbo kondukas ŝoseoj de la II-a klaso:

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Chodov situas sur signifa fervoja linio 140 Chomutov - Cheb kaj plu estas ĉi tie konektiga fervojlinio 143 Chodov – Nová Role.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Laŭrenco estas baroka konstruaĵo, kiun en la jaroj 1725–1733 laŭ projekto de Kilian Ignaz Dientzenhofer konstruis Wolfgang Brauenbock sur loko de pli malnova preĝejo.
  • Statuo de sankta Sebastiano
  • Dia torturo el la jaro 1672
  • Mariana kolono el la jaro 1675
  • Preĝejo de Ĉeĥfrateca eklezio evangelia
  • Monumento al viktimoj de la militoj kaj la 50-a datreveno de la kronado de imperiestro Francisko Jozefo estis denove konstruita en la jaro 1998 en urba parko. La devena pli malnova monumento el la jaro 1898 ne konserviĝis.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]