Saltu al enhavo

Choisy-le-Roi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Choisy-le-Roi (stacidomo).
Choisy-le-Roi
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Francio
Regiono Francilio
Departemento Val-de-Marne
Arondismento L'Haÿ-les-Roses
Kantono Choisy-le-Roi
Komunumaro Metropolo Granda Parizo
INSEE kodo 94022 [+]
Poŝtkodo 94600
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Tonino Panetta
Demografio
Loĝantaro 45 946  (2023) [+]
Loĝdenso 8 462 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 46′ N, 2° 24′ O (mapo)48.7663888888892.4077777777778Koordinatoj: 48° 46′ N, 2° 24′ O (mapo) [+]
Alto 40 m [+]
Areo 5,43 km² ( 543 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Choisy-le-Roi (Val-de-Marne)
Choisy-le-Roi (Val-de-Marne)
DEC
Situo de Choisy-le-Roi
Choisy-le-Roi (Francio)
Choisy-le-Roi (Francio)
DEC
Situo de Choisy-le-Roi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Choisy-le-Roi [+]
vdr

Choisy-le-Roi, en "speranto Ĉuazio-la-Reĝo, estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-de-Marne kaj en la regiono Francilio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 45 946 loĝantoj, kiujn oni kutime nomigas Choisyens en la franca, sur areo de 5,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 462 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento L'Haÿ-les-Roses [laileʁ'oz] kaj al la kantono Choisy-le-Roi.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Choisy-le-Roi situas 12 kilometrojn sude de Parizo. Krom Parizo propre, Choisy estas la ununura komunumo de Francilio, kies teritorio troviĝas sur la du bordoj de la rivero Sejno.

Choisy havas landlimojn kun la komunumoj Alfortville nordoriente, Créteil oriente, Valenton kaj Villeneuve-Saint-Georges sudoriente, Orly sudokcidente, Thiais okcidente kaj Vitry-sur-Seine nordokcidente.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Saint-Louis et Saint Nicolas estis konstruita fare de Ange-Jacques Gabriel pro iniciato de la franca reĝo Ludoviko la 15-a. Restas nur hodiaŭ la enirejo de la kastelo de Choisy.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Choisy-le-Roi estas ĝemeligita kun :

Lokaj famuloj

[redakti | redakti fonton]

Claude Joseph Rouget de Lisle vivis en Choisy-le-Roi kaj mortis tie je la 26-a de junio 1836.

Esperanto en la urbo

[redakti | redakti fonton]

La urbo gastigas la sidejon de la departementa asocio "La Verda Stelo - Esperanto 94" ĉe n-ro 3 de la avenuo Pablo Pikaso. Tie longjare loĝis aktiva esperantisto el la SAT-movado Claude Gicquel (loke nomata laŭ neformala esperantigo Klaŭdo Ĝikelo), kiu foriris en 2011 provincen, kaj la asocio bonŝance plu agadas post lia foriro.

Sur la placo antaŭ la stacidomo staras busto de Zamenhofo identa al tiu, kiu estas en Bulonjo-ĉe-Maro. La tria ekzemplero de tiu busto troviĝas en la sidejo de SAT en Parizo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]