Chojnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chojnice

Blazono

Blazono
Chojnice (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Genitivo de la nomo Chojnic
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto Distrikto Chojnicki
Komunumo Komunumo Chojnice
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Koordinatoj 53° 42′ N, 17° 33′ O53.717.55Koordinatoj: 53° 42′ N, 17° 33′ O
Areo 21,05 km²
Loĝantaro 39670 (en 2004)
Loĝdenso 1884,6 loĝ./km²
Poŝtkodo 89-600
Telefona antaŭkodo 52
Aŭtokodo GCH
TERYT 6222802011
Estro dr inż. Arseniusz Finster
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Stary Rynek 1
Poŝtkodo de estraro 89-600
Telefono de estraro 52 397-21-28
Fakso de estraro 52 397-21-94
Ĝemelaj urboj (Germanio) Emsdetten
(Germanio) Bad Bevensen
(Francio) Bayeux (Francio)
(Nederlando) Waalwijk
(Belorusio) Mozyr
(Ukrainio) Korsuń Szewczenkowski
v  d  r
Information icon.svg
Urbodomo de Chojnice
La fontano sur la urboplaco de Chojnice
Supozata grandeco de la lando de Mjeŝko la 1-a
Limoj de Pollando dum regado de pola reĝo Boleslao la 1-a, nomata "la Brava"
Divido de la lando de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa:
  •  Sinjora Provinco
  •  Feŭdo de Pollando kontrolata de la ĉefduko
  •  Provinco de Ladislao la 2-a
  •  Provinco de Boleslao la 4-a
  •  Provinco de Mjeŝko la 3-a
  •  Provinco de Henriko de Sandomierz
  •  Vidvin-heredaĵo de Salomea el Berg
Mapo de Pollando dum la regado de Ladislao la 1-a (Pollando) (Ladislao la Ulnolonga)(dum la jaroj: 1275–1300)
La gotaj kromleĥoj de Wielbark-kulturo apud la vilaĝo Odry en Kaŝubio / Distrikto Chojnicki - la kromleĥoj estas parto de la granda nekropolo de gotoj
La plivastigo de la ordena ŝtato de la Teŭtona Ordeno dum la jaroj 1260-1410
La dokumento de Prusia Konfederacio kiu oferas enkorporigon de la teŭtona Prusio al Krono de la Regno de Pollando, 1454, (Pola Centra Arkivo de Historiaj Dokumentoj), la gvidanto de la Prusa Konfederacio estis Jan Bażyński kiu naskiĝis en Tolkmicko
La Ŝtato de Teŭtona ordeno post la Dektrijara Milito, la 1466 jaro
La teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
La pligrandigoj de la teritorio de Prusio en la 17a kaj la 18a jc. *blue: Margraflando Brandenburgio en la jaroj 1600 *verde: Duklando Prusio en la jaro 1600 *flave: Terirtorioj aneksitaj en la 1600-1772 *ruĝe: Teritorioj aneksitaj en la 1772-1795 sekve de la dispartigoj de Pollando-Litovio 1. Nova Silezio 2.Varmio 3.Malantaŭa Pomerio 4.Antaŭpomerio 5.Magdeburgo 6.Osnabruck 7.Minden 8.Mark 9.Kleve
La milit-operacoj de la rusia armeo tra neŭtrala teritorio de la Unio de Pollando-Litovio (namata: Respubliko de Ambaŭ Nacioj), dum la Sepjara milito (1756–1763)
Perdoj de teritorio de Germanio pro la Traktato de Versajlo
  •  Administrita de Ligo de Nacioj
  •  Donita al najbaraj landoj
  •  Restis ĉe Germanio
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
La nura nun ekzistanta mezepoka defend-pordeg-turo nomata Człuchów (el la iamaj tri pordeg-turoj), 5-etaĝa, el la 2a duono de 14a jc, nun estas tie la Historia-Etnografia Muzeo, fondita en la jaro 1932
La mezepokaj defendmuroj kun defendturoj, (el la mezo de 14a jc)
La mezepoka centro de Chojnice
La baziliko de la Dekapigo de Sankta Johano la Baptisto en Chojnice
La urboplaco de Chojnice
La gimnazia preĝejo de la Anunciacio en Chojnice
La Centro de Senĉesa Edukado

Chojnice (kaŝube: Chònice, Chòjnice; germane: Konitz) estas urbo en provinco Pomerio en norda Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Chojnice en distrikto Chojnicki.

La urbo situas je proksimume 100 km sud-oriente de Gdańsk. Ĝi havas areon de 21,05 km² kaj meze de 2005 havis 39802 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de Chojnice en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj ŝpuroj de la homoj en la regiono de Chojnice devanas de antaŭ 30 mil da jaroj, do de la meza ŝtonepoko. La loĝantaro okupadis pri ĉasado kaj kolektado. En la 1a jc kaj 2a jc sur tiuj terenoj vivis gotoj osstrestis de ila restado la gotaj kromleĥoj de Wielbark-kulturo apud la vilaĝo Odry en Kaŝubio / Distrikto Chojnicki - la kromleĥoj estas parto de la granda nekropolo de gotoj (vidu la suban foton). La ĝusta historio de Chojnice stas la Mezepoko kaj tiam dum la regado de pola princo Mjeŝko la 1-a kaj la unua reĝo de Pollando Boleslao la 1-a, nomata "la Brava" kaj Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa ĝis la regado de pola reĝo Ladislao la Ulnolonga tiuj terenoj kie nun estas Chojnice estis interne de Pollando. Kiel montras la arkeologiaj esploroj , en la 11a jc kaj en la 12a jc estis tie la setlejo ĉirkaŭita de la ter-ligna remparo. En la skribaj dokumentoj la nomo Chojnice aperas la unuan fojon en la jaro 1275, tio pomeria princo estis dokumento de Mestwin la 2-a (1220-1294) (ankaŭ nomata Mściwój la 2-aMszczuj la 2-a) /prononcu: Mestvin, Mŝcjivuj, Mŝĉuj/. En la jaro 1309 Chojnice kaj la tutan Pomerion ekokupis la Teŭtona Ordeno. Probable de la teŭtonoj la urbo antaŭ la jaro 1320, Chojnice ricevis la urborajton, kaj j la renovigitan lokigan privilegion en la jaro 1360. En la tiama tempo la urbo ricevis grandajn fortikaĵojn. La fragmentoj de la defendmuroj kaj defendturoj estas ĝis hodiaŭ. Chojnice estas inter du lagoj, tio estis tre grava en la defend-sistemo de la Teŭtona Ordeno. La urbo troviĝis ĉe la trako (vojo) el Brandenburgio al la ĉefurbo de la Teŭtona Ŝtato kaj ĉe la kriciĝo de la komercaj vojoj, tio estis favora al ĝia ekonomia disvolvo. Inter la 14a kaj 15a jc kaj dum la 15a jc oni organizis la gildojn (korporaciojn).

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Chojnice en la 15a jc[redakti | redakti fonton]

En 1454, la estro (gvidanto) de la Prusia Konfederacio, nome Johannes von Baysen, pole: Jan Bażyński kiu naskiĝis en Tolkmicko kaj tie li estis urbestro, formale li faris la peton al la pola reĝo Kazimiro la 4-a, aligi Prusion en la Regno de Pollando kiel feŭdo (vidu la apudan foton de la historia dokumento el la jaro 1454) En la jaro 1440 Chojnice aliĝis al la Prusia Konfederacio, sed lige kun la internaj konfliktoj de l urbanoj lelkaj jaroj poste la Urba Konsilantaro deklaris la fidelecon al la Teŭtona Ordeno, kiu tiam lokigis sian fortan soldataron en la urbo. La 18an de septembro 1454 ĉe la urbo Chojnice okazis la unua batalo en la milito inter Pollando-Teŭtona Ordeno. Dum tiu batalo kun la kondotieroj de la Teŭtona Ŝtato, la gvidata de la pola reĝo Kazimiro la 4-a pol-prusia armeo, en kiu ĉefe estis anakronisma "komuna movo" (la "movo de nobluloj", "amasa movo" aŭ la "nobelula amaso") - kaj ĝuste tia pola armeo malvenkis. Mortis ĉirkaŭ 3 mil da poloj. Dum la Dektrijara Milito, do post 13 jaroj, la 28an de septembro 1466 (vidu la apudan mapon) post longdaŭra sieĝo la pola armeo ekokupis la urbon, kaj danke al tio okazis la dua pac-traktato de Toruno. La urbo Chojnice kaj la pli granda parto de Teŭtona Ŝtato revenis al Pollando, kadre de tn. Reĝa Prusio kaj dum du jarcentoj estis bona disvolvo de la urbo (vidu la apudan mapon). La ekonomian stabilecon al la urbo certigis la bone disvolviĝanta metio, speciale multaj entreprenoj produktantaj la tolojn kaj drapojn, la duonproduktoj estis de la kooperantoj el la apudaj urbetoj.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Chojnice en la 16a jc[redakti | redakti fonton]

Komence de la 16a jc la urbo Chojnice fariĝis la grava centro de la gren-komerco. La altan nivelon havis la edukado. La loka junularo studis en la germanaj universitatoj. En la jaro 1555 la Urba Konsilantaro oficiale akcptis la protestantismon (luteranismon) kaj kun ili plimulto de la urbanoj. Post sesdekjaroj la katolikoj reakiris sian 14-jarcentan, gotikan preĝejon, kaj la evangelianoj (Protestantoj) baldaŭ ekkonstruis propran preĝejon tute apude de la urbodomo, sura la urboplaco. Laŭ la iniciato de la pastro Jan Doręgowski venis al Chojnice jezuitoj, kiuj gvidis la misian agadon kaj la edukadon en fondita en la jaro 1623 la lernejo, kaj poste en la kolegio. Dum la trankvila periodo de ekzistado disfloradis la kultura vivo en urbo Chojnice.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Chojnice en la 17a kaj 18a jc[redakti | redakti fonton]

La prosperiton de la urbo Chijnice rompis la Sveda diluvo (1655-1660) aŭ Nordia Milito 1655-1660 kelkfoje trairis detruante la urbon la fremdaj taĉmentoj kaj detruigaj brulegoj (incendioj). La pluajn malfeliĉojn donis la 18a jc - raboj fare de la fremdaj armeoj dum la Nordiaj militoj kaj la Sepjara milito (vidu la ap[udan mapon), la reepidemioj, la grandegaj brulegoj (Incendioj) dum la jaroj 1733 kaj 1742 faligis la urbon. Tamen la urbo estis rkonstruita pro la laboremo de la urbanoj kaj ilia eminenta urbestro Izaak G. Goedtke. Ĝis hodiaŭ postrestis kelkaj domoj de tiu tempo. Rezulte de la unua dispartigo de Pollando-Litovio la 21an de septembro 1772 eniris al Chojnice la prusia armeo. La urbo ekestis la sidejo de la novkreita distrikto Chojnicki. Tamen oni likvidis la municipam memstarecon. La novaj politikaj rilatoj rezultis la regreson socio-ekonomian. La iam homplena urbo Chojnice nun havis nur 1600 da loĝantoj.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Chojnice en la 19a kaj 20a jc[redakti | redakti fonton]

La stagno estis rompita nur en la dua duono de la 19a jc danke al la konstruo de kelkaj ŝoseoj (vojoj) kaj fervojo Piła - Tczew (1871 - 1873), tio donis la ligon kun Berlin, Gdansko kaj Kenigsbergo. La konstruo de pluaj, faris ke Chojnice estas grava fervoja nodo en Pomerio. Samtempe la prusiaj regantoj donis al la urbo kelkajn gravajn oficojn kaj instituciojn, kio permesis ian disvolvon de ekonomio civilizo por la urbo. En la jaro 1871 estis konstruita la urba gasfarejo, en la jaro 1900 ekfunkciis la akvodukto kaj elektrocentralo, en la jaro 1909 la sanitara kanalaro. Laŭ decidoj de la Traktato de Versajlo la distrikto Chojnicki eniris al la sendependa Pollando (vidu la supran mapon). Pola armeo nomata "blua armeo" de generalo Józef Haller eniris la urbon Chojnice la 31an de januaro 1920. La urbo Chojnice dum la intermilito (t.e. inter la Unua Mondmilito kaj Dua Mondmilito) plenumis la rolon de la centro: administra, soci-viva, edukada, kultura kaj turisma, komerca kaj serva por la tuta regiono de la suda Kaŝubio.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Chojnice dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La 1an de septembro 1939 do dum la eksplodo de la Dua Mondmilito la urbo Chojnice estis atakita fare de la germana armeo en la unua grupo de polaj urboj, do la plej frue, ĉar estis geografie tre proksime de la limo de Germanio (Tria Regno). Tuj post la eksplodo de la milito al la stacidomo en Chojnice venis la kirasa trajno, kiu tuj estis detruita fare de la polaj defend-taĉmentoj de la stacidomo. La forta kontraŭstaro de la urbanoj kaj de la militaj taĉmentoj falis post plurhora atako de la germana armeo. La unuan tagon de la milito ĉe la vilaĝo Krojanty (5 km de Chojnice) la skadroj (rotoj) de la 18a Pomeria Regimento de Ulanoj batalis kun la germana motorizita infanterio. Dum la unuaj monatoj de la okupado germanoj mortigis 500 polaj loĝantoj de Chojnice kaj de la distrikto. La teroro kaj murdoj, forloĝigado, arestado daŭris dum la tuta milito. La distrikto Gdansko - Okcidenta Prusio estis anektita en la limojn de la Tria Regno, pro tio la loĝantojn oni perforte germanigis. Bone organizita estis la konspira lernado (la subtera edukado) (komplotoj ?) kaj la konspira socihelpo. La grupoj de rezisto (kontraŭstaro), ekzemple la Konspira Organizo "Pomeria Grifo" (Gryf Pomorski") agadis ĉefe en la arbaro de la distrikto Chojnicki. La 14an de februaro 1945 la urbon Chojnice ekokupis la Ruĝa Armeo. En la urbo kaj ĉirkaŭaĵo en la bataloj kun germanoj mortis ĉirkaŭ 800 sovetiaj soldatoj. Dum la bataloj estis tute detruita malnova parto de la urbo kaj la centro.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Chojnice post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito la peziga laboro de la loĝantoj estis direktita por rekonstrui la detruitan landon kaj plibonigi la sorton kaj la vivon. Komence de la sesdekaj jaroj de la 20a jc okazis la periodo de la disvolvo ligita kun la pligrandigo aŭ konstruo de la novaj entreprenoj: konsumaj, meblaj kaj metalaj. Tio donis la impulson por la loĝej-konstruado (individuaj domoj kaj plurfamiliaj blokoj), kiu speciale estis dosvolvata en la naŭdekaj jaroj de la 20a jc. Okazis la spaca disvolvo de la urbo (pligrandigo), aperis grandaj kvartaloj kun lernejoj kaj antaŭlernejoj. Post la jaro 1989 la plimulto da ŝtataj entreprenoj en la nova libera merkato bankrotis.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Bibliografio:

Krzysztof Bartowski, Zbigniew Buława, Henryk Brzeziński (2003): Chojnice. Miejsca pamięci (Chojnice. La memorlokoj), eld. La Urba Oficejo en Chojnice, Chojnice.

Edmund Cieślak (1978): Historia Gdańska (Historio de Gdansko), vol. 1, Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.

Jarosław Ellwart (2000): Kaszuby (Kaŝubio), eld. Region (Regiono), Gdynia.

Peter Englund (2000): Den oövervinnelige, eld. Atlantis, Stokholmo.

Jacek Knopek, Bogdan Kuffe (2004): Bitwa pod Chojnicami 18 IX 1454 roku w tradycji historycznej i regionalnej (La batalo ĉe Chojnice la 18an de septembro 1454 en la historia kaj regiona tradicio). Eld. Biblioteka Chojnicka (Biblioteko en Chojnice), Chojnice.

Janusz Krzysztof Kozłowski (1999): Encyklopedia historyczna świata (La enciklopedio pri monda historio), vol. 1: Prehistorio, eld. Agencja Publicystyczno-Wydawnicza Opres, Krakovo.

Friedrich Lorentz (1923): Polskie i kaszubskie nazwy miejscowości na Pomorzu Kaszubskiem (Polaj kaj kaŝubiaj nomoj de la lokoj en la Kaŝubia Pomerio), eld. Instytut Zachodnio-Słowiański (La Okcident-Slava Instituto), Poznano.

Kazimierz Ostrowski (2003): Dzieje Chojnic (La historio de Chojnice), eld. Urba Oficejo en Chojnice, Chojnice.

Franciszek Pabich (1987): Mały leksykon chojnicki (La malgranda leksikono pri Chojnice)), eld. La Historia-Etnografia Muzeo, Chojnice.

Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1880): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich (La geografia vortaro de la Krono de la Regno de Pollando kaj de aliaj slavaj landoj), vol. 1, eld. de Filip Sulimierski kaj Władysław Walewski, Varsovio.

Dariusz Wojciechowski (2000): Chojnice kaj ĉirkaŭaĵo, eld. Studio Plan, Vroclavo.

Ĝemelecoj[redakti | redakti fonton]

Chojnice ĝemeliĝis kun jenaj urboj:


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]