Ŝokri Belaid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chokri Belaid)
Ŝokri Belaid
شكري بلعيد
Persona informo
شكري بلعيد
Naskiĝo la  26-an de novembro 1964(nun 1964-11-26)
en Ĵenduba (Jendouba), Tunizio
Morto la 6-an de februaro 2013 (48‑jara)
en El Menzah, Tunizio (murdo per multnombraj pafoj)
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per atenco vd
Tombo Jellaz cemetery vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Tunizio vd
Alma mater Universitato de Parizo 8 vd
Partio Demokratia Patriota Movado
Familio
Edz(in)o Basma La-Ĥalafaŭi
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝokri BELAID (arabe شكري بلعيد, france Chokri Belaïd, 26-a de novembro 1964 - 6-a de februaro 2013) estis tunizia advokato kaj politikisto kiu estis opozicia gvidanto de la Demokratia Patriota Movado. Konsiderita nereligia maldekstrisma politikisto, li estis forta kritikisto de la reĝimo de Zine el Abidine Ben Ali antaŭ la tunizia revolucio de 2011 kaj de la nuna islamisma gvidata tunizia registaro. La 6-an de februaro 2013, li estis murdita per multnombraj pafoj ekster sia domo en El Menzah, proksime al la tunizia ĉefurbo Tunizo. Reage al tiu murdo, la tunizia ĉefministro Hamadi Ĝibali malfondis la ekzistantan nacian registaron kaj starigis provizoran registaron de "nacia unueco" ĝis okazigo de pli fruaj novaj elektoj.