Starrkirch-Wil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Choliweid)
Starrkirch-Wil
Blazono de Starrkirch-Wil
Blazono de Starrkirch-Wil
Blazono de Starrkirch-Wil
Kristankatolika preĝejo de Starrkirch-Wil
Kristankatolika preĝejo de Starrkirch-Wil
Kristankatolika preĝejo de Starrkirch-Wil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Olten
Geografia situo CH1903: 636856 / 244310 (mapo)47.3486111111117.9263888888889Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 56′ O; CH1903: 636856 / 244310 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1598
Areo 1,85 km²
Alteco 419 m super marnivelo
Poŝtkodo 4656
Komunumkodo 2584
Mapo de Starrkirch-Wil
Mapo de Starrkirch-Wil
Mapo de Starrkirch-Wil
vdr

Starrkirch-Wil (prononcu: ŝtarkirĥ-vil) estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 598 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Starrkirch-Wil situas norde de la ĵurasa montoĉeno Engelberg inter Dulliken kaj Olten, kun kiuj du komunumo ĝi komplete kunkreskis. La komunumo konsistas el de nordo al sudo el la setlejoj Starrkirch, Nigglisberg, Wil, Oberwil, Choliweid kaj tute en la sudo sen ligo al la ceteraj setlejoj Wartburg.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Starrkirch-Wil limas en nordoriento kaj en oriento al Dulliken, en sudoriento al Oftringen (AG), en sudokcidento al Arburgo (AG), kaj en okcidento kaj nordokcidento al Olten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Starrkirch-Wil pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Araŭo al Olten. La komunumo estas konektita per la regiona buskompanio Olten-Gösgen-Gäu al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn sudokcidente inter Arburgo kaj Oftringen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Starrkirch datiĝas el la jaro 1036 kiel Starchenchilcha. Kiel parto de la voktejo Gösgen, Starrkirch-Wil estis en la jaro 1458 aĉetita de Soloturno. La preĝejo de Starrkirch apartenis dum mezepoko al la Abatejo Beromünster. En la jaro 1871 la pastro Paulin Gschwind rifuzis laŭtlegi la dogmon pri la senerareco de la papo. La katolika eklezio reagis per lia ekskomuniko. La kredantoj de Starrkirch-Wil tamen subtenis sian pastron kaj fondiĝis la 22-an de novembro 1874 la kristankatolika paroĥo Starrkirch-Dulliken. Starrkirch-Wil tiel fariĝis centro de la soloturno kulturlukto, kies sekvo estis skismo de la katolika eklezio. [1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]