Chris Connor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chris Connor
Persona informo
Naskonomo Mary Jean Loutsenhizer
Naskiĝo 8-an de novembro 1927 (1927-11-08)
en Kansasurbo
Morto 29-an de aŭgusto 2009 (2009-08-29) (81-jaraĝa)
en Nov-Ĵerzejo
Mortokialo kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Misurio
Okupo
Okupo kantisto • ĵazmuzikisto
vdr

Chris Connor (denaska: Mary Loutsenhizer; * 8-an de novembro 1927 en Kansasurbo, Misurio; † 29-an de aŭgusto 2009 en Toms River, Ocean County, Nov-Ĵerzejo[1]) estis usona ĵazkantistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Chris Connor naskiĝis en Kansasurbo, Misurio. Ŝia patro, amatorviolonisto, kunprenis ŝin al koncertoj de la bandegoj, kiuj gastis en la urbo. Gravan influon havis la kantado de Anita O’Day.[2] En 1945 ŝi kantis en lerneja bando, en 1949/50 ŝi iris al Novjorko kaj komencis sian kantistan karieron en la kantensemblo de Claude Thornhill, la Snowflakes. Post gastmuzikado en la orkestro de Jerry Wald ŝi transprenis en 1952/53 la kantrolon en la bando de Stan Kenton, al kiu ŝin rekomendis June Christy. Ekde julio de 1953 Connor laboris soloiste kaj surdiskigis multan komence por Bethlehem Records, poste ekde 1955 por Atlantic Records. La jaroj ĉe „Atlantic“ validas kiel kulmino de ŝia verkado – en tiu tempo ankaŭ ekestis la albumo Chris Connor Sings the George Gershwin Almanac Of Song (1957).[3] Ŝi famiĝis per la furoraĵo All About Ronnie. Tiutempe ŝi kantis en la bandoj de Ralph Burns, Ralph Sharon, Richard Wess, Jimmy Jones, Al Cohn, Don Sebesky kaj Maynard Ferguson. Ŝia sukcesa periodo ĉe Atlantic Records daŭris ĝis 1962.

Laŭ opinio de la aŭtoroj de Penguin Guide to Jazz ŝi estas la modela kantistino de malpasia ĵazo.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 1949 Claude Thornhill And His Orchestra: Snowfall (Fresh Sounds Rec.)
  • 1953 All About Ronnie (Giants of Jazz)
  • 1955 Chris Connor Sings Lullaby of Birdland (Bethlehem Records) kun la triopo de Ellis Larkins
  • 1956 Chris Connor (Atlantic Records) kun Zoot Sims, John Lewis, Milt Hinton, Oscar Pettiford kaj la Ralph Burns Orchestra
  • 1957 Sings The George Gershwin Almanac Of Song (Atlantic) kun Al Cohn, Herbie Mann, Milt Jackson, Milt Hinton, Oscar Pettiford, Hank Jones, Osie Johnson
  • 1960 This Is Chris (CTI) kun Herbie Mann, Milt Hinton, Kai Winding kaj J. J. Johnson
  • 1961 Two’s A Company (Roulette) kun Maynard Ferguson Orchestra
  • 1961 Free Spirits (Atlantic)
  • 1963 Chris Connor At The Village Gate kun Ronnie Ball, Mundell Lowe, Richard Davis
  • 1981 Lover Come Back To Me (Evidence) kun Fred Hersch
  • 1986 Classic (Contemporary) kun Claudio Roditi, Paquito D’Rivera
  • 1987 New Again (Contemporary)
  • 1991 As Time Go By (Enja) kun Hank Jones, George Mraz
  • 2001 Haunted Heart (High Note)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Richard Cook kaj Morton, Brian: The Penguin Guide to Jazz on CD, noveldono 1994
  • Richard Cook & Morton, Brian: The Penguin Guide to Jazz on CD, 6-a eldono, Londono, Penguin, 2002 ISBN 0-14-017949-6.
  • Akompanteksto de la lumdisko All About Ronnie (Giants Of Jazz)
  • Ken Bloom: The American Songbook - The Singers, the Songwriters, and the Songs - 100 Years of American Popular Music - The Stories of the Creators and Performers. Novjorko, Black Dog & Leventhal, 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nekrologo en The New York Times
  2. Ŝia unua mem aĉetita disko estis And Her Tears Flowed Like Wine / How Many Hearts Have You Broken? (1944) de Stan Kenton, sur kiu kantas Anity O’Day (komp. Ken Bloom, p. 42)
  3. Chris Connor - The Atlantic Years ĉe allaboutjazz.com