Christa Wolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christa Wolf

Christa WOLF [krista volf] (naskiĝis la 18-an de marto 1929 en Landsberg an der Warthe, mortis la 1-an de decembro 2011 en Berlino) estis germana verkistino.

Vivante en Orienta Germanio GDR ŝi unuflanke subtenis la komunisman ideologion, aliflanke ŝi kritikis multajn erojn de la reala socialisma reĝimo reganta en ŝia patrujo. Ŝiaj verkoj pritraktas inter alie la disigitan Germanion (Der geteilte Himmel = La duonigita ĉielo) kaj la situacion de virinoj (Kassandra) en la pasinteco kaj la nuntempo. En 1989 Christa Wolf publike pledis kontraŭ la germana reunuiĝo, ĉar ŝi revis pri pli humana socialismo.

Listo de verkoj

  • Moskauer Novelle (1961)
  • Der geteilte Himmel [1963)
  • Nachdenken über Christa T. (1968)
  • Kein Ort. Nirgends (1974)
  • Kindheitsmuster (1976)
  • Kassandra (1983)
  • Störfall (1987)
  • Sommerstück (1989)
  • Was bleibt (1990)
  • Medea. Stimmen (1996)
  • Leibhaftig (2002)