Christiaan Barnard
Christiaan Barnard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Christiaan Neethling Barnard |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1922 en Beaufort West, Kablando, Unio de Sud-Afriko |
Morto | 2-an de septembro 2001 (78-jaraĝa) en Pafoso |
Mortokialo | Astmo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Sud-Afriko Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Kaburbo Universitato de Minesoto |
Familio | |
Frat(in)o | Marius Barnard (en) |
Infanoj | 6 |
Okupo | |
Okupo | kirurgo kuracisto verkisto |
Christiaan Neethling BARNARD (naskiĝis la 8-an de novembro, 1922, mortis la 2-an de septembro, 2001) estis sudafrika pioniro de la transplanta medicino.
Barnard naskiĝis en Beaufort, Sudafriko. Li studis medicinon en Kapurbo, doktoriĝis en la jaro 1958 en Minesoto, Usono kaj poste revenis al sia hejmlando.
Mondfamon li gajnis la 3-an de decembro, 1967, kiam li unuafoje en la historio transplantis homan koron. Post kvin-hora operacio la paciento Louis Washkansky ricevis la koron de 25-jara ĵus-mortinta virino. Washkansky postvivis la operacion 18 tagojn kaj mortis pro pneŭmonio.
Malgraŭ kritikoj kaj protestoj, ĉefe pro moralaj konceptoj, Barnard faris pliajn transplantojn. Lia dua paciento Philip Bleiberg, operaciita en 1968 vivis 19 monatojn kun la transplantita koro.
En la jaro 1983 Christiaan Barnard pro sanecaj kialoj devis ĉesigi sian karieron kiel kirurgo. Ekde 1984 li gvidis hospitalon sur la greka insulo Kos, krome li verkis medicinajn faklibrojn kaj engaĝiĝis por kor-malsanaj infanoj. Li mortis dum ferioj en Cipro.