Christian Darbellay
Christian Darbellay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1952 (71-jara) en Liddes |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Svislando • Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Christian DARBELLAY (naskiĝis la 9-an de majo 1952 en Liddes, Svisio) estas svis-devena inĝeniero kaj esperantisto ekde 1976, vivanta ekde 1977 en Germanio.
Darbellay estis ĝenerala sekretario de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) 1981-1987 kaj en 1981 eldonis leksikonon kun biografioj kaj bibliografioj de Esperant-lingvaj sciencistoj.
En 1996 li estis ĉeforganizinto de la 1-a Hansa Esperanto-Tago, kiu okazis 5 fojojn ĝis 2000. Li ankaŭ organizis 7 Germanajn Esperanto-Kongresojn en 1994, kaj de 2002 ĝis 2008.
De 1983 ĝis 1986 li estis komitatano A de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por ISAE, de 1995 ĝis 2004 por Germanio. Li estas dumviva membro de UEA.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- 1981: Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko 1981. Neuss: Darbellay 1981, 275 p.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Libroj de kaj pri Christian Darbellay en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Christian Darbellay en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)