Christian Friedrich Schnauß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Friedrich Schnauß
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1722 (1722-01-01)
en Eisenach
Morto 1-an de januaro 1797 (1797-01-01) (75-jaraĝa)
Profesio
Okupo juristobibliotekisto • desegnisto vd
vdr

Christian Friedrich SCHNAUSS [ŝnaŭs] (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1722 en Eisenach, mortinta la 4-an de decembro 1797 en Vajmaro) estis germana oficisto, politikisto kaj ministra kolego de Goeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schnauß studis ĉe la Universitato de Jena jursciencojn sed devis akcepti ne tuj altrangen ekkarieri. En la jaro 1734 nomumis lin duko Ernesto Aŭgusto la 2-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kancelariisto kun limigitaj povoj. Post 20 jaroj li iĝis registara konsilisto, en 1770 (ankoraŭ en Eisenach) kortega konsilisto. Du jarojn pli poste li fariĝis sekreta astistanta konsilisto kaj estis kiel Goeto mem membro de Sekreta konsilio (Vajmaro).

En 1779 Schnauß promociiĝis je sekreta konsilisto kune kun Goeto. Post kiam Goeto eniris la ŝtatan servon en 1775 regis respektego fare de Schnauß antaŭ ties favorula rolo ĉe duko Karlo Aŭgusto. En 1786 oni komisiis Schnauß pri la inspektado de biblioteko, monerkabineto kaj desegnadinstitutoj kiel en Vajmaro tiel en Eisenach.[1] Schnauß interesiĝis ankaŭ pri artoj kaj estis mem pejzaĝisto kio krome faris lin tre taŭga por desegnadinspektado. Ĉe la instruisto pri desegnado Georg Melchior Kraus lernantis ankaŭ la schnauß-a filino Friederike Christine.[2]

Kaj Goeto kaj Schnauß tre alte estimis la konojn de Kraus kaj ankaŭ persone ĝuis trejniĝhorojn ĉe li. Inter Schnauß kaj Kraus ekzistis ankaŭ persona rilato ĉar la nevo de Kraus, la frankfurtano Heinrich Mylius, post nupto de la filino de Schnauß translokiĝis kun ŝi Italujon.[3]

Schnauß ankaŭ partoprenis la kunsidoj por trovi decidon pri la sorto de la infanmurdistino Johanna Catharina Höhn kiu fine ekzekutitis en 1783. Li liveris unu el tri ekspertizoj ĉi-prie.[4][5] Ŝia krimkazo estis kruca momento pri debato pri nepraj reformoj en la akuzo/kondamno pro infanmortigo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Effi Biedrzynski: Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Eldono dua. Artemis & Winkler, Zürich 1993, ISBN 3-7608-1064-0, p. 389-390. - Biedrzynki apogas sin ĉi-temere precipe je la jena eseo de Wolfgang Huschke: "Ministerkollegen Goethes. Genealogisches über Jakob Friedrich Fhr. von Fritsch, Christian Friedrich Schnauß, Johann Christoph Schmidt und Christian Gottlob von Voigt." Ĉe: Genealogie und Heraldik. 1 (1948/49), p. 100–105; p. 134–138; p. 153–155; p. 179–185.
  2. Birgit Knorr: Georg Melchior Kraus (1737–1806). Maler – Pädagoge – Unternehmer. Biographie und Werkverzeichnis. Disertaĵo. Jena 2003, p. 105-106 (teksto interreta).
  3. Knorr 2003, p. 106.
  4. Rüdiger Scholz (eld.): Das kurze Leben der Johanna Catharina Höhn. Kindesmorde und Kindesmörderinnen im Weimar Carl Augusts und Goethes. Die Akten zu den Fällen Johanna Catharina Höhn, Maria Sophia Rost und Margarethe Dorothea Altwein. Königshausen & Neumann, Würzburg 2004.
  5. Volker Wahl (eld.): "Das Kind in meinem Leib. Sittlichkeitsdelikte und Kindsmord in Sachsen-Weimar-Eisenach unter Carl August. Eine Quellenedition 1777–1786." Ĉe: Veröffentlichungen aus thüringischen Staatsarchiven. Volumo 10, Böhlau, Weimar 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]