Christian Gottfried Struensee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Gottfried Struensee
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1717 (1717-08-14)
en Walchow
Morto 14-an de aŭgusto 1782 (1782-08-14) (65-jaraĝa)
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo klasika filologo • instruisto
vdr
Vilaĝa strato en Walchow, la naskiĝloko de Struensee

Christian Gottfried STRUENSEE (naskiĝinta la 14-an de aŭgusto 1717 en Fehrbellin-Walchow, mortinta la 14-an de aŭgusto 1782 en Halberstadt) estis germana pedagogo reformema.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la predikisto Michael Struensee pasigis la junajn jarojn pro la frua morto patra en malriĉeco sed ĝuis la helpon de mecenatoj. Tial li ankaŭ rajtis frekventi la Stephaneum-gimnazion en Halberstadt, kies vicestro Johann Heinrich Prielmeyer, disĉiplo de August Hermann Francke, inspiris lin science. En 1737 Struensee ekstudis en Halle (Saale), precipe filozofion. Li estis homo interesa kiu sukcesis kombini la spiriton de malradika pietismo kun por pedagogiko gravaj impulsoj elĉerpitaj el la moderna germana filozofio. Inter 1741 kaj 1747 li deĵoris ĉe la Instituto pedagogika de la monaĥejo surmonta apud Magdeburg (Pädagogium des Klosters Berge). Surloke li influitis ege per la estrado de abato Steimnetz, kiu trejnis lin priinstruiste.

En novembro 1747 Struense vokitis kiel kolega estro ĉe Stephaneum kie li fruktodonege laboris dum 12 jaroj. Liaj instruaj fakoj ampleksis ĉiujn lingvojn kaj sciencojn. Tamen la ĉefa fokuso metitis de li je la malnovajn lingvojn. Post la morto de la lernejestro Wurzler, fariĝis Struensee mem ĉefo lerneja en la jaro 1759-a: la instituto ŝuldiĝis al li siajn plej gravajn reformojn kaj modernigon. Li enkondukis ekzemple la faksistemon ankaŭ por la lingvoj kaj pligrandigis la nombron de horoj instruaj por la lingvoj helena kaj germana. La nombro de la lernigistoj plialtiĝis krome, kiel ankaŭ de la fakoj kaj de la devigaj lernadhoroj. La disciplino ja kreskis kaj internejo krome fonditis.

Verkiste li ankaŭ aktivis: li tradukis i.a. partojn el la Malnova Testamento. Private li edziĝis 48-jara al la vidvino Katharina Hessel; li havis du duongefilojn.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1768: membriĝo ĉe la konsistorio magdeburga kun inspektorajto kaj -devo pri ĉiuj malurbaj lernejoj de la duklando
  • 1777: konsilisteco de la fare de la katedralkapitulanaro fondita lernejkomisio
  • 1778: inspektisteco de seminario starigita por preparado de instruistoj laborontaj en malurbaj lernejoj

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo "Struensee, Christian Gottfried" fare de Arthur Richter, en: Allgemeine Deutsche Biographie (eldonis Historische Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften), vol 36 (1893), p. 644–645, kio relegeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]