Christian Karl Josias von Bunsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Karl Josias von Bunsen
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1791 (1791-08-25)
en Korbach
Morto 28-an de novembro 1860 (1860-11-28) (69-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Alter Friedhof Bonn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de Göttingen
Familio
Patro Heinrich Christian Bunsen
Patrino Johanette Eleanor Brocke
Edz(in)o Frances Bunsen
Infanoj Karl von Bunsen • Georg von Bunsen • Franziska von Bunsen
Okupo
Okupo diplomatointelektulopolitikisto
vdr

Christian Karl Josias von BUNSEN (naskiĝinta la 25-an de aŭgusto 1791 en Korbach, mortinta la 28-an de novembro 1860 en Bonn) estis germana filologo kaj diplomato prusia.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studinte inter 1808-13 teologion, poste filologion li famiĝis inter fakuloj per la skribitaĵo »De iure Atheniensium hereditario« (Göttingen 1813). Poste li ekvojaĝis stude al Vieno en la regiono de Rejno kaj en Nederlandon, en 1813 al Kopenhago (por la islanda lingvo) kaj konatiĝis je la fino de la 1815-a jaro kun Niebuhr en Berlino.

En aprilo 1816 li iris al Parizo por studi la lingvojn araban kaj persan kaj venis je la fino de la 1816-a jaro en Romon. Tie ĉi li edzinigis en la 1.7.1817 la riĉan anglinon Fanny Waddington (naskita la 4.3.1791); tuj poste li iĝis en 1818 kun perado de Niebuhr ambasadeja sekretario. Decida por restinta kariero lia estis la vizito de reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio) en Romo kie Bunsen prezentis al la reĝa moŝto siajn ideojn pri liturgiaĵoj. Fariĝinte en 1823 ambasadeja konsilisto li transprenis en 1824 la estradon de la ambasadejo roma. En 1827 Bunsen iĝis prusia prezidanto ĉe la Sankta Seĝo kaj komisiitis interparoli pri geedzparoj miksitaj laŭ konfesio. Papo Pio la 8-a sekve eldonis en la 25.3.1830 mallongan cirkuleron (breve) prie, kiun pli malfrue Gregorio la 16-a interpretis je la malavantaĝo de Prusio.

Bunsen apogis sciencojn (Lepsius); kun lia helpo faritis en 1829 la fondiĝo de Arkeologia Instituto por kiu venis instigo fare de la tiama princo kaj posta reĝo Vilhelmo. Krome starigis Bunsen sur la Tarpeja sakso de Kapitolo hospitalon protestantisman. Ekster tio li kunverkis la trivoluman gvidlibron »Beschreibung der Stadt Rom« (1830–13); frukto alia de tiaj studoj estis ankaŭ la fortimpresa verko »Die Basiliken des christlichen Rom« (kun 50 kupraj gravuraĵoj de Gutensohn kaj Knapp, München 1843).

Post kiam li konvinkis en 1834 la berlinan registaron akcepti la cititan cirkuleron mallongan de papo Pio la 8-a kaj estis preparanta interkonsenton kun la uestgermanajn episkopojn katolikajn, la bruskaj reagoj de la ĉefepiskopo de Kolonjo Clemens August Droste zu Vischering restartigis kverelojn inter la Roma kurio kaj Berlino. Revokite al Berlino, Bunsen apologiis la malliberigon de la ĉefepiskopo per la skribitaĵo »Denkschrift über die katholischen Angelegenheiten in den westlichen Provinzen Preußens vom 25. August«. Sed post la reveno Romon en 1838 li ne akceptitis fare de la papo kaj devis preni forpermeson longan kiun li pasigis en Munkeno kaj Anglio.

Forlaso de Romo[redakti | redakti fonton]

Je la fino de 1839 Bunsen iĝis ambasadoro en Berno kaj revokitis en 1841 al Berlino. Lia amiko, la reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a komisiis al li la taskon starigi protestantisman episkopujon en Jerusalemo (kp. la skribitaĵo de Bunsen kun la titolo »Das evangelisĉe Bistum zu Jerusalem«, Berlin 1842). En 1842 li iĝis ambasadoro prusia en Londono. Kontraŭ la suspekto favori la enkondukon de anglikanismaj formoj ĉe la protestantoj Bunsen defendis sin ĉe »Die Verfassung der Kirche der Zukunft« (Hamburg 1845).

Konsultite koncerne konstituciaĵojn fare de la reĝo en 1844, Bunsen ellaboris prusian konstitucian skizon faritan laŭ brita modelo. En 1848 la Ŝlesviganoj elektis lin deputoto por la Frankfurta parlamento. Sed li neniam ekdeputitis. En la 8.4.1848 li transdonis al Lordo Palmerston la verkon »Memoir on the constitutional rights of the duchies of Schleswig and Holstein«, ne trovonte apogon. Pro tio Bunsen iris inter 1848-49 reen al Germanujo. Malgraŭ ataketoj fare de la Aŭstroj la reĝo lasis Bunsen sur ties posteno. En la 8.5.1852 Bunsen subsignis la t.n. Londonan Protokolon, kvankam li antaŭe estis malfavora je partopreno en la Londonaj Konferencoj. Krome Bunsen estis ŝatata de la brita reĝino kaj de la princoj Albert kaj Peels; li ĉiam helpis la samlandanojn vivantajn en Britio kaj fondis la Germanan Malsanulenoj en Dalston apud Londono. Kiam eksplodis la Orienta Milito li favoris aliancon de Prusio kun la okcidentantoj, sed la influo rusa en Berlino estis pli granda. Tial Bunsen devis ĉesigi la laboron en Britio en junio 1854. Li translokiĝis al Heidelberg, kie li skribis kontraŭ malamikoj de germana unuiĝo kaj ultramontanismuloj i.a. la verkon »Die Zeichen der Zeit, Briefe an Freunde über die Gewissensfreiheit und das Recht der christlichen Gemeinde« (Leipzig 1855)

Post kiam li nobeligitis en 1857, li iĝis membro de la Supera ĉambro. Pro malsaneco li restis du vintrojn en Cannes kaj aĉetis bienon en Bonn en 1860.

Graveco verkista[redakti | redakti fonton]

Krom sur diplomatia kampo kaj korespondado ampleksega pri politikaĵoj kaj ekleziaĵoj li daŭre ankaŭ verkadis. Lia plej grava arkeologia verko estis »Ägyptens Stelle in der Weltgeschichte« (Hamburg kaj Gotha 1845–57). En la centro de siaj studoj estis tamen bibliaj, eklezihistoriaj kaj liturgiaj studoj. Liaj plej gravaj verkoj tiukampe estas »Hippolytus und seine Zeit« (Leipzig 1853); »Ignatius von Antiochien und seine Zeit« (Hamburg 1847); »Die drei echten und die vier unechten Briefe des Ignatius von Antiochien« (Hamburg 1847) kaj la nefinitaj libro »Bibelwerk für die Gemeinde« (finis ĝin Kamphausen kaj Holtzmann; Leipzig 1858–1869).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 605-606, kio legeblas tie ĉi interrete.