Christian Lous Lange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Christian Lange)
Christian Lous Lange
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1869 (1869-09-17)
en Stavanger
Morto 11-an de decembro 1938 (1938-12-11) (69-jaraĝa)
en Oslo
Tombo Vestre gravlund vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Alma mater Universitato de Oslo • Stavanger Cathedral School vd
Familio
Infanoj Carl Viggo Lange • Halvard Lange • August Lange • Thora Manthey Lange vd
Profesio
Okupo historiisto • politikologo • verkisto • pacaktivisto • diplomatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian Lous Lange (naskiĝis en Stavanger, la ‏17-an de septembro 1869 - la 11-an de decembro 1938 ) estis norvega historiisto, instruisto kaj sciencisto politika. Li estis unu el la ĉefaj pensuloj de la teorio kaj praktiko de internaciismo.

Lia intelekta subteno al internaciismo pruviĝis per la unua el trivoluma historia disertaĵo (Histoire de l'internationalisme). La verko, publikigita en 1919, laŭdire kontribuis al la ideologia preparo por la Ligo de Nacioj. Por ĉi tio kaj ĉiuj liaj aliaj agadoj, Lange dividis la Nobel-premion pri paco kun Hjalmar Branting en 1921.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lange studis historion, la anglan kaj la francan ĉe la Universitato de Oslo kaj en 1893 li diplomiĝis. Lange laboris kiel edukisto dum kelkaj jaroj ĝis reveno al la Universitato de Oslo por doktoriĝaj studoj. En 1899 li komencis funkcii kiel sekretario de la Interparlamenta Unio kaj servis en tiu kapacito dum ĉirkaŭ dek jaroj, realiĝis en 1909 ĝis 1933.

Post unua Mondmilito, Lange funkciis kiel membro de la Ligo de Nacioj,en tia kapacito li ofte estis alvokita por lia kompetenteco en arbitracio kaj armilkontrolo, aparte.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]