Saltu al enhavo

Christian Ludwig Landbeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Ludwig Landbeck
Persona informo
Naskonomo Christian Ludwig Landbeck
Naskiĝo 11-an de decembro 1807 (1807-12-11)
en Ostheim
Morto 3-an de septembro 1890 (1890-09-03) (82-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Virtembergo
Ĉilio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian Ludwig (Luis) LANDBECK (11a de Decembro 1807 – 3a de Septembro 1890) estis germana ornitologo.

Li partoprenis en ekspedicio al Ĉilio kaj priskribis multajn speciojn de birdoj kunlabore kun Rodolfo Amando Philippi. Li ĉefredaktis la publikigon de Naturgeschichte aller Vögel Europas ("Natura historio de ĉiuj eŭropaj birdoj").

Kvankam ambaŭ sciencistoj kune priskribis multajn speciojn, la kakto Cereus coerulescens var. landbeckii estis nomita de Philippi honore al lia kolego.[1] Philippi ankaŭ nomis la jenajn (nebirdajn) speciojn laŭ Landbeck:

  • Calceolaria landbeckii: (1860), botanika specio de la familio Calceolariaceae.[2]
  • Gnaphalium landbeckii: (1864), botanika specio de la tribo Gnaphalieae.[3]
  • Bombylius landbecki: (1865), insekto el la familio Bombyliidae.[4]
  • Allidiostoma landbecki: (1873), insekto el la subfamilio Allidiostomatinae.[5]

Alia planto nomita laŭ li estas Tillandsia landbeckii.

Publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Nachtrag zur Aufzählung der Vögel Würtemberg, 1836 - Aldonaĵo al suplemento pri birdoj en Württemberg.
  • Systematisches Verzeichniss der Vögel Württembergs, 1846 - Sistematika listo de birdoj en Württemberg.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Encyclopédie des Cactus, Plantes Grasses et Succulentes
  2. JSTOR Global Plants Calceolaria landbeckii
  3. The Plant List Gnaphalium landbeckii
  4. Encyclopedia of Life Bombylius landbecki
  5. Encyclopedia of Life Allidiostoma landbecki
  6. WorldCat Search (publikaĵoj)