Christian Rivière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Christian Rivière
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1956 (1956-01-01) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Christian Rivière (1956) franco, esperantistiĝis en 1991. Li estis redaktoro de la gazeto Ateismo kaj foje prezidanto de la asocio ATEO. Li publikigis kelkajn librojn, ĉu originalajn ĉu tradukojn, kaj en prozo kaj en poezio. Li ricevis foje premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA en branĉoj eseo, prozo kaj poezio, kaj kelkaj el tiuj eseoj estis publikigitaj en Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, nome "Vortfarado kaj radikfarado", "Tamen kompreni: Rolo de la kunteksta redundanco", "Mezuro de informo-kvanto" kaj "La pluralo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]