Christian Wulff
El Vikipedio, la libera enciklopedio
| Christian Wulff | |
|
|
|
| En funkcio: 1-a de julio 2010 – 17-a de februaro 2012 |
|
| Antaŭulo | Horst Köhler |
|---|---|
| Sekvanto | Joachim Gauck |
|
|
|
| Naskiĝo | la 19-an de junio 1959 en Osnabrück |
| Nacieco | |
Christian WULFF [kristjan vulf] (naskiĝinta la 19-an de junio 1959 en Osnabrück) estas germana politikisto (CDU), ekde la 4-a de marto 2003 ministroprezidanto de Malsupra Saksio kaj ekde la 30-a de junio 2010 federacia prezidanto de Germanio, do ties ŝtatestro. La 3-an de junio 2010 li estis kandidatigita por la posteno de ŝtatprezidanto, kaj fine elektita la 30-an de junio 2010 en la tria voĉdonado, ĉar li ne ricevis sufiĉe da voĉoj en la du unuaj voĉdonoj.
La 17-an de februaro 2012 li retiriĝis de oficeco de federacia prezidanto de Germanio pro kelkaj aferoj rilate al korupteco dum lia ofictempo kiel ministroprezidanto de Malsupra Saksio.
| Antaŭe: | Ministroprezidanto de Malsupra Saksio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Sigmar Gabriel | 2003–2010 | David McAllister |
| Antaŭe: | Prezidanto de Germanio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Horst Köhler | 2010–2012 | Joachim Gauck |
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- "Honorsoldulo" - artikolo pri la demisio de Christian Wulff en numero 4/2012 de la revuo Monato esperante
|
||||||