Christiania (civito)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Christiania
Libera urbo de Kristianio
Fristaden Christiania

Flago de Kristianio

Detaloj

Flago de Kristianio Detaloj
Nacia himno: I kan ikke slå os ihjel
Bazaj informoj
Oficiala(j) lingvo(j) dana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) dana lingvo
Areo 0,34 km²
Politiko
Politika sistemo homa komunumo
Ekonomio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Enirejo al Kristianio, kie ĉiutage turistoj kaj vizitantoj fotas.
Elirejo de Christiania
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri Kristianio

Christiania (esperantigite: Kristianio) estas memdeklarita aŭtonoma urbo meze de Kopenhago, Danio.

La Libera Ŝtato de Christiania, Libera Urbo de Christiania aŭ Kristianio estas kvartalo parte memrega de ĉirkaŭ 850 loĝantoj. Ĝi kovras areon de 34 hektaroj en la kvartalo de Christianshavn (haveno de Christian), en la ĉefurbo de Danio, nome Kopenhago. Kristianio stariĝis per statuso duonleĝa de sendependa komunumo.

Dum la hipia ribelo kelkaj hipioj okupis areeton de la dania ĉefurbo, proklamante ĝin memfunkcianta komunumo eksterŝtata en septembro 1971. Hodiaŭ (2008) ĝi ankoraŭ ekzistas kaj la ĉirkaŭ 850 enloĝantoj profitas je la turismo, malgraŭ daŭraj problemoj kun la polico, kiu ade serĉas haŝiŝon kaj aliaj drogojn tie. Elvenonte el Christiania, oni vidas jenan ŝildon: "Vi nun eniras la Eŭropan Union".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]