Christina Applegate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christina Applegate
foto de Alan Light

Christina APPLEGATE [kristIna Eplgejt] (Los-Anĝeleso, 25-a de novembro 1971) estas usona aktorino. Christina antaŭ ĉio estas konata pro sia rolo de Kelly Bundy en la televida serio Married... with Children (Edziĝinta...kun infanoj). En ĉi-tiu serio ŝi ludas la rolon de la (iom pli aĝa) dekkelkjarulino kun intelekta kvociento de multe malpli ol 100, tre klare stulta blondulino, kiu ofte kaŭzis ridigajn momentojn.

Biografio

Applegate naskiĝis en Holivudo, Kalifornio. La patro, Robert W. Applegate, estis diskoproduktanto. La patrino, Nancy Lee Priddy, estis kantistino kaj aktorino, kiu naskiĝis en South Bend en Indianio.

Applegate finis la lernejon je aĝo de deksep jaroj por aktori. De 1987 ĝis 1997 ŝi rolis en la serio Married... with Children. De 1998 ĝis 2000 ŝi havis propran serion kun la nomo Jesse. En 2002 ŝi rolis kun Cameron Diaz en la filmo The Sweetest Thing (La plej dolĉa aĵo).

Ŝi ankaŭ debutis sur Broadway en la muzikalo Sweet Charity (Dolĉa bonfaro). Krom tio ŝi rolis en du serieroj de Friends (Amikoj), kiel la fratino de Rachel, rolo de Jennifer Aniston. Por sia rolo en la seriero The One with Rachels Older Sister (Tiu kun la pli aĝa fratino de Rachel) Applegate gajnis la premion Emmy. En 2006 ŝi aperis kun Eva Longoria, Ryan Seacrest kaj Christina Milian en la videofilmeto de Jessica Simpson Public Affair (Publika afero).

Persone

Je la 20-a de oktobro 2001 ŝi edziniĝis al aktoro Johnathon Schaech, dum eta ceremonio en Palm Spring, kun ĉeesto de amikoj kaj familio. Je la 5-a de decembro 2005 ili anoncis divorcon.

En 2003 ŝi estis parolanto de Lee National Denim Day, kie ŝi kolektis milionojn da dolaroj por esplorado de mamkancero. Ŝia patrino suferis mamkanceron, sed postvivis la malsanon. Applegate ankaŭ donas helpon al Peta, organizo, kiu pledas por bestorajtoj, estas vegetaranino ekde sia 15-a jaraĝo kaj diras, ke ŝi ne povas manĝi ion, kio 'iam vivis'. Ŝi studas dancon kaj ĵazon kaj kunlaboris por la kampanjo de la prezidenteco de John Kerry.

Filmografio