Christina Stürmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christina Stürmer
aŭstra kantistino
aŭstra kantistino
Persona informo
Naskiĝo 9-a de junio 1982
en Linz, Aŭstrio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://christinaonline.at/
http://www.christinaonline.at/
vdr

Christina STÜRMER (naskiĝis 9-a de junio 1982) estas aŭstra pop-/rok-kantistino kaj ankaŭ la nomo de ŝia bando. Laborinte en librovendejo en Linz kaj kantinte en pluraj bandoj, ŝi atingis n-ron 2 in Starmania (Stelulmanio), aŭstra konkurso-televidprogramo. Ŝia unua kanzono estis Ich lebe (Mi vivas), eldonita en 2003, tre sukcese en Aŭstrio, kaj ĝin sekvis pluraj n-ro-1-aj ŝlagroj.

En 2004 la kanzono Vorbei (Pasinta) atingis la rangojn de la Germanaj Superaj 100, kaj aprile 2005, nova versio de Ich lebe produktiĝis precipe por la germana kaj svisa merkatoj. Tiu kanzono atingis tre altan pozicion en Germanio, Svisio kaj Italio, igante Christina'n Stürmer bone-konata en germanlingvaj landoj. 2006 estis ŝia plej sukcesa jaro. Vendiĝis pli ol 1,5 milionoj da ekzempleroj de ŝiaj KD-oj en Aŭstrio, Germanio, Svisio kaj Italio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Christina devenas de tre muzikema familio. Dektrijaraĝa ŝi ludis la saksofonon en ĵazbando. Aldone ŝi ludis la transversan fluton. En 1998 ŝi kantis en bando Scotty, fondita de ŝi, kiu kantis plejparte anglalingvajn neoriginalaĵojn. Ŝi ankaŭ membris en akapela grupo nomita Sulumelina. Forlasinta nefinitaj siajn studojn, Christina eklaboris en librovendejo Amadeus, kaj kelkajn monatojn pli poste ŝi sinproponis al Starmania.

Post Ich lebe sekvis du pluaj tre sukcesaj kantoj: Geh nicht wenn du kommst (Ne iru kiam vi venos) kaj la kontraŭ-milita kanzono Mama (ana Ahabak) (arabe: Panjo, mi amas vin) kiu ekestiĝis dum la milito en Irako. La kanzono reprezentas la perspektivon pri la milito de la vidpunkto de iraka knabineto, kaj ĝi pasigis naŭ semajnojn en unua loko sur la aŭstra listo. Ŝia unua albumo, Freier Fall (Libera falo), eldoniĝis ekskluzive en Aŭstrio en majo de 2003, kaj ankaŭ ĝi leviĝis rapide al la supro de la listoj, atingante unuan lokon dum kelkaj semajnoj. Aŭtune 2003 ŝi faris koncert-rondiron de Aŭstrio pelita de la populareco de tiu unua albumo.

Majon 2004 ŝia dua albumo, Soll das wirklich alles sein (Ĉu tio devas esti vere ĉio?) ekaperis, denove nur en Aŭstrio. La albumo estis eĉ pli sukcesa ol Freier Fall sed la unukantaj diskoj de la albumo vendiĝis nur meznombre. La koncerta rondiro Wirklich alles! (Vere ĉio!) en Aŭstrio sekvis aŭtune de tiu jaro. La alta punkto de tiu rondiro estis la koncerto en la urbohalo de Vieno en novembro, por kio elvendiĝis rapidege ĉiuj 11 000 enirbiletoj. Oni filmis la koncerton, kaj kune kun kelkaj intervjuoj kaj mallonga biografio, tio eldoniĝis DVD-formate kiel Wirklich alles!. Dum kluba rondiro tuj post la viena koncerto, ŝi prezentis unuafoje originalajn komponaĵojn, kiujn ŝi verkis kune kun sia bando.

En tiu tempo, Christina kaj ŝiaj manaĝeroj, Andreas Streit kaj Bernd Rengleshausen, laboris pri eksukceso en Germanion. La disko Vorbei eldoniĝis en Germanio novembre de 2004, sed malsuperis atendojn pri sukceso. Aprile de 2005 reverkita versio de Ich lebe eldoniĝis en Germanio. Ĉi tiu disko ege sukcesis, finfine atingonte la 4-an lokon en la germanaj listoj.

La albumo kiu sekvis, nomita Schwarz Weiss (Nigra-blanka) eldoniĝis junion de 2005 en Germanio kaj Svisio, atingis n-ron 3 en la germanaj album-listoj, kaj restis inter la superaj 20 dum pli ol jaro. La plimulto el la kanzonoj en ĉi tiu albumo, kiuj plejparte jam estis konataj en Aŭstrio, kongruis kun la emerĝantaj tendencoj en germana rok- kaj pop-muziko. La kantoj estis Engel fliegen einsam (Anĝeloj flugas solaj), Mama (Ana Ahabak), kaj Immer an euch geglaubt (Ĉiam kredis je vi). La kantoj ankaŭ reregistriĝis por esti pli rok-orientitaj. Dum malfrua 2005 Christina kaj ŝia bando rondiris tra Germanio kaj Svisio. La rondiro Schwarz-Weiss, kun preskaŭ 40 koncertoj, daŭris du monatojn, en kiu iuj koncertoj devis esti transmovitaj al pli grandaj haloj pro fervoro pri biletoj. Christina Stürmer kaj ŝia bando jam firmiĝis kiel grava muzikgrupo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]