Christine Boutin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christine Boutin
Persona informo
Christine Boutin
Naskiĝo 6-an de februaro 1944 (1944-02-06) (80-jaraĝa)
en Levroux,  Francio
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato Panteono-Assas vd
Partio Unuiĝo por Popola MovadoUnuiĝo por la Franca Demokratio vd
Profesio
Okupo politikistoministro vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christine Boutin estas franca politikisto, kiu naskiĝis je la 6-a de februaro 1944 en Levroux. Sian universitatan edukon ŝi akiris en la Universitato Panteono-Assas.

Ŝi engaĝiĝas en la politika partio Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF). Inter alie ŝi de 1986 ĝis julio 2007, do ankaŭ dum la 11-a kaj 12-a parlamenta periodo (1997-2002 kaj 2002-2007 respektive), servis kiel deputito en la Nacia Asembleo de Francio - tie ŝi reprezentis la 10-an balotan distrikton de la departemento Yvelines.

En 2002, ŝi kreis la politikan movadon Forumo de Sociaj Respublikanoj (france: Forum des Républicains Sociaux aŭ FRS), kiu estis asociita kun UMP. Ĉi tiu partio rilatis al la kristana demokratia tendenco, kaj metis fortan emfazon al socia konservativismo. Ŝi kandidatiĝis por la posteno de franca prezidento, sed ŝi obtenis nur 1,2 % de la balotoj.

Poste, ŝi de 2007 ĝis 2009 servis kiel ministro pri loĝigo kaj de urboplanado en la 1-a kaj 2-a ministraroj de François Fillon.

La 20an de junio 2009, la membroj de la FRS adoptis la novan nomon, Kristana Demokrata Partio (france: Parti Chrétien DémocratePCD), proponita de Christine Boutin. Ŝi mem iĝis la unua partia prezidanto. La 10-an de julio 2013, Christine Boutin anoncis, ke ŝi eksiĝas el la prezidanteco. Ĉi tiu estas akceptita unuanime. Charles-Henri Jamin tiam transprenas la provizoran estron de la partio ĝis la elekto de Jean-Frédéric Poisson ĉe la Partia nacia konvencio de la 16-a de novembro 2013. ekde 2020, la partis akceptis novan nomon VIA, la voie du peuple ('VIA, la vojo de la popolo) - la signifo de VIA en la latina lingvo estas VOJO.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]