Christoph Böhm

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Christoph Böhm estis saksa luterana pastro, instruisto.

Christoph Böhm [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1626 en Saksio en Radeberg, li mortis la 19-an de marto 1660 en Hungara reĝlando en Leutschau (nuntempa Levoča en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Christoph Böhm ekde 1641 lernis en Meißen, post 3 jaroj en Lutherstadt Wittenberg. Post lernado li instruis en sia naskiĝurbo, ekde 1649 li plulernis en Jena. Li atingis sciencan gradon "magister". En 1653 li estis nomumita liceestro de Pressburg en Hungara reĝlando. Tiu liceo baldaŭ transformiĝis al Luterana Teologia Akademio (Pozsony). Ekde 1658 ĝismorte li estis luterana pastro de Leutschau.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio IV. compendii theologici de Deo et attributis divinis (Vitebergo, 1650)
  • Dissertatio XVI. de iustificatione et bonis operibus (Vitebergo, 1650)
  • Beantwortung der Unchristlichen, und mehr den Heydnischen, doch sehr gemeinen Frage, Woher ich gewiss sey, dass heutige Bibel, oder Heilige Schrift von Gott? (Trentschin, sen eldonjaro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]