Christoph Buys-Ballot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Buys-Ballot
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1817 (1817-10-10)
en Goes
Morto 3-an de februaro 1890 (1890-02-03) (72-jaraĝa)
en Utreĥto
Tombo Utrecht (Soestbergen) General Cemetery
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato Utrecht
Familio
Patro Antonie Jacobus Buys Ballot
Okupo
Okupo fizikisto • matematikisto • meteologo • kemiistoprofesoro • universitata instruisto
vdr

Christoph BUYS-BALLOT aŭ plennome Christoph Hendrik Diederik respektive en latinigitaj personaj nomoj Christophorus Henricus Diedericus BUYS-BALLOT (prononco de la familia nomo laŭ sistemo IFA bœys bɑlɔt, naskiĝis la 10-an de oktobro 1817, mortis la 3-an de februaro 1890) estis nederlanda kemiisto kaj meteologo laŭ kiu estas nomumitaj la leĝo de Buys-Ballot kaj la tabelo de Buys-Ballot.

Biografio[redakti | redakti fonton]

en 1857

Li estis filo de nederlanda reformita sacerdoto kaj naskiĝis en Kloetinge (nun parto de la monicipo Goes en la provinco Zelando de Nederlando. Li ĉeestis la Gimnazion ĉe Zaltbommel kaj la Hogeschool (do altlernejo, nun Universitato) de Utrecht. Post kiam li doktoriĝis en 1844, li fariĝis lekciisto pri mineralogio kaj geologio ĉe la altlernejo; li aldonis teorian kemion en 1846. En 1847 li estis nomumita profesoro pri matematiko kaj de 1867 ĝis sia pensiiĝo li estis profesoro pri fiziko.

Buys Ballot provis la Doppler-efikon por voĉaj ondoj en 1845 per grupo de muzikistoj ludante kalibritan noton sur trajno en la linio Utrecht-Amsterdam.

Ĝi mortis en la nederlanda urbo Utrecht.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Buys Ballot estas plej konata pro siaj malkovroj en la kampo de meteologio, specife la ekspliko de la direkto de aera fluo en grandaj veteraj sistemoj. Krome li fondis la Reĝan Nederlandan Meteologian Instituton en 1854 kaj restis ĝia gvidanto ĝis sia morto. Li estis unu el la unuaj por vidi la bezonon de internacia kunlaboro, kaj en 1873 iĝis la unua prezidanto de la Internacia Meteologia Organizaĵo, antaŭulo de la Monda Organizaĵo pri Meteologio.

La leĝo nomita laŭ li asertas, ke se persono en la Norda Hemisfero staras kun sia dorso al la vento, la atmosfera premo estas malalta maldekstre kaj pli alta dekstre. Lia ĉefa esplorado en meteologio ekzamenis longtempajn seriojn por regulecoj; li pli zorgis pri sistema kolektado de meteologiaj datumoj, do pri establado de regulecoj ol klarigo de ili, farante neniajn kontribuojn al la teorio de meteologio. La kontrasto kun sia usona samtempulo, William Ferrel, kiu malkovris la saman leĝon iomete pli frue, estas okulfrapa.

Buys Ballot iĝis membro de la Reala Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj en 1855.

Inter liaj studentoj estis la elstara nederlanda astronomo Jacobus Kapteyn.

Honorigo[redakti | redakti fonton]

En 1971 la luna kratero Buys-Ballot estis nomumita en lia honoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]