Saltu al enhavo

Christoph Schönborn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Schönborn
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1945 (1945-01-22) (80-jaraĝa)
en Skalka Castle
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Katolika Universitato de Parizo
Universitato de Vieno
Universitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Schönborn vd
Patro Hugo-Damian Schönborn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Eleonora Otýlie ze Schönbornu (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Michael Schönborn (en) Traduki kaj Philipp Schönborn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo latinkatolika episkopo (1991–)
katolika sacerdoto (1970–)
universitata instruisto
teologo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christoph Maria SCHÖNBORN (naskiĝinta la 22-an de januaro 1945 en Vlastislav) estas aŭstra teologo kaj estis inter 1995 kaj 2025 ĉefepiskopo de Vieno.

Forpelite lia familio fuĝis al Aŭstrujo. Bazlernejojn li frekventis en Schruns kaj Bludenz; la abiturientan ekzamenon li trapasis en 1963 en Bludenz. Samjare li eniris la dominikanan ordenon en Warburg kun religia voto en septembro 1964. Sekvis studoj pri filozofio kaj teologio ĉe la ordenaj altlernejoj je Walberberg (Bornheim) kaj Étiolles (departemento Essonne). Aliaj studlokoj estis la universitato de Vieno (filozofio kaj psikologio), École pratique des hautes études (pri slava kaj bizanca kristanismoj) kaj Katolika Universitato de Parizo (teologio). En 1971/72 li ekdediĉis sin al doktoriĝo en Parizo kiu sukcesis post defendo de la tezo Sophrone de Jerusalem. Vie monastique et confession dogmatique. Antaŭe jam li estis estinta esploraden en Ratisbono kie li ĝuis instruadon de la posta papo Josef Ratzinger.

Kardinalo Franz König ordinis Schönborn en decembro 1970 je sacerdoto. Inter 1973 kaj 1975 li estis porstudenta animzorganto ĉe la universitato de Graz. Inter 1976 kaj 1991 li instruis dogmatologion kaj orientan eklezihistorion ĉe la universitato de Friburgo kie li katedrestris de 1981. Svislande li anis ĉe pluraj ekleziaj komisionoj. De 1984 li estraranis ĉe la fondaĵo Pro Oriente. En 1980 oni vokis lin al la internacia teologispertularo de la Sankta Seĝo, kaj inter 1987 kaj 1992 Schönborn estis sekretatio pri la redaktado de la kateĥismo de la Katolika Eklezio.

En la 29.9.1991 papo Johano Paŭlo la 2-a konsekris lin episkopo, en la katedralo Sankta Stefano (Vieno) - titulara por Sutri kaj helpa por Vieno. En la 13.4.1995 li fariĝis koadjutoro kaj en la 14.9.1995 li postantis al Hans Hermann Groër. Retiriĝo de la funkcio ĉefepiskopa estis en januaro 2025.[1] La kardinalecon li havis de februaro 1998. Inter junio 1989 kaj junio 2020 li estris la aŭstran episkoparon.

Ĉefa fokuso de Schönborn estis enurba misiado kaj reformo de paroĥaj strukturoj, krom ekumenismo kaj dialogo kun nekatolikaj eklezioj kaj la judoj. Li estas honora civitano de Vieno, Retz kaj Mariazell, ano de la Eŭropa akademio de sciencoj (1997) kaj ano de tri kvaliraj ordenoj (Sankta Tombo; Maltanoj; Germana Ordeno). Havas li krome diversajn honorajn doktorecojn kaj honoran membrecon de pluraj katolikaj studentaj korporacioj ene de Österreichischer Cartellverband (ÖCV), Mittelschüler-Kartell-Verband (MKV) kaj Akademischer Bund Katholisch-Österreichischer Landsmannschaften (KÖL).

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Einheit im Glauben (1984)
  • Existenz im Übergang (1987)
  • Quellen unseres Glaubens (1996)
  • Wähle das Leben (1998)
  • Gott sandte seinen Sohn (2002)
  • Ziel oder Zufall? Schöpfung und Evolution aus der Sicht eines vernünftigen Glaubens (2007)
  • Vom geglückten Leben (2008)
  • Der Mensch als Abbild Gottes (2008)
  • Die Freude, Priester zu sein (2011)
  • Warum ich an Jesus Christus glaube. Apologie des Christentums für die Menschen von heute (2020)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. En la 17.10.2025 ĉefpontifiko Leono la 14-a nomumis kiel posteulon Josef Grünwidl.