Christoph Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1803 (1803-05-02)
en Erfurto
Morto 2-an de januaro 1868 (1868-01-02) (64-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĝardenisto
vdr

Friedrich Christoph Benjamin SCHMIDT (naskiĝinta la 2-an de majo 1803 en Erfurto, mortinta samloke la 2-an de januaro 1868) estis germana entreprenisto. Li portis la honoran kromnomon Blumenschmidt.

Iama firmaa sidejo en Erfurto, Am Alten Nordhäuser Bahnhof 6

Vivo[redakti | redakti fonton]

Strato nomita por li: Blumenschmidtstraße en Erfurto

Christoph Schmidt estis la nepo de la ĝardenisto Johann Christoph Schmidt (1753–1829) transprenante la de la avo fonditan entreprenon J. C. Schmidt. Tie li estis laborinta jam ekde 1828. Komence temis nur pri flanka filio de granda vaksaĵfabriko sed la tuto iĝis baldaŭ per la komercado per kreskaĵoj, bulboj kaj buketoj unu el la plej gravaj entreprenoj de la tuta urbo. Tutmonde ĝi konatiĝis sub la nomo "Blumenschmidt".

Christoph Schmidt igis la avan entreprenon grandega kies specialaj dalioj/georginoj estis famaj vere en la tuta mondo. Lia filo Heinrich Schmidt (1841–1890) sukcese posteulis. Ernst Müller, kompaniano ekde 1885, ekestradis en 1890. Sed jam dek jarojn poste li mortis. Lia filo Alfred Müller kune kun la bofrato Alfred Wentscher venis poste. En 1926 la firmao bankrotis kaj kunfandiĝis kun la hortikultura entrepreno de Ernst Benary, kiu ankaŭ estis en Erfurto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Palmejo de Erfurto

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Katharina Trutz: "Friedrich Christoph Benjamin Schmidt gen. Johann Christoph Schmidt", en: Mitteldeutsche Lebensbilder, 2. Band Lebensbilder des 19. Jahrhunderts, Magdeburg 1927, p. 236–249

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La biografio entreprena de la Schmidt-oj sur prihortikultura kulturretpaĝaro