Christoph Tinctorius
| Christoph Tinctorius | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 7-an de novembro 1604 en Drengfurth,[1] landoparto orienta Prusio de la regno duklando Prusio |
| Morto | 13-an de aprilo 1662 (57-jaraĝa) en Kenigsbergo |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | universitata instruisto verkisto kuracisto |
Christoph Tinctorius - [KRIStof tinkTO:rius], jen latina plumnomo, lia vera nomo estis germane Christoph Färber, [KRIStof FERba], "Kristoforo pentristo" - estis historia germana kuracisto, universitata instruisto kaj verkisto de la 17-a jarcento. La naskiĝis la 7-an de novembro 1604 en Drengfurth,[1] orienta Prusio, regno duklando Prusio, kaj mortis en aĝo de 57 jaroj la 13-an de aprilo 1662 en Kenigsbergo, en la sama regno intertempe nomata Brandenburgio-Prusio. Christoph Tinctorius ricevis sian edukon en la tiutempa latin- kaj germanlingva universitato de Königsberg, kiu tiutempe estis unu el la gvidaj kaj plej renomaj sciencaj altlernejoj en Eŭropo, kaj poste ankaŭ estis profesoro en tiu universitato.
Tinctorius devenis de luterana pastra familio en Frankonio. Lia avo, Matthias Tinctorius, estis doktoro pri teologio, luterana pastro kaj superintendanto en Kitzingen. Christoph mem estis la filo de Philipp Tinctorius, la luterana pastro en Degenfurt,[2] kaj lia edzino Ursula, filino de Erasmus Landenberg, pastro en Friedland,[3] regno duklando Prusio respektiver ekde 1618 Brandenburgio-Prusio. La 27-an de junio 1621, li enskribiĝis ĉe la universitato de Königsberg. Tie, li studis filozofion kaj medicinon kaj akiris la akademian gradon de magistro pri filozofio la 15-an de aprilo 1632.
Li poste komencis edukan vojaĝon, kiu kondukis lin al Nederlanda Respubliko (en 1632 li estis en la universitato de Lejdeno), Francio kaj Anglio. En junio 1635, li alvenis al la universitato de Bazelo, kie li defendis la doktorigan disertacion *De convulsione proprie sic dicta* la 22-an de julio 1635, kaj poste doktoriĝis pri medicino la 22-an de julio. Reveninte al la universitato de Königsberg, li estis nomumita tria plena profesoro ĉe la medicina fakultato en 1635, postenon kiun li ekprenis la 12-an de januaro 1636. En la sama jaro, li ekprenis la duan plenan profesorecon kaj fariĝis la unua plena profesoro pri medicino en Königsberg en 1654. Ĉi tiu posteno ankaŭ igis lin kortega kuracisto al la polaj kaj svedaj reĝaj kortegoj, same kiel konsilisto kaj persona kuracisto al la margrafo de Brandenburgio. En tiu rolo, li ankaŭ partoprenis en la organizaj taskoj de la universitato de Königsberg. En ses jaroj inter 1637 kaj 1660, li estis universitata rektoro.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 ekde 1945 Dryfort kaj ekde 1946 Srokowo en komunisma Pollando, sed tio estis pli ol 340 jarojn pli poste kaj ĉi-kuntekste fakte ne gravas
- ↑ ne klaras ĉu tio estas ne-identigata plia historia loĝloko, en Frankonio aŭ en Prusio, aŭ ĉu simple temas pri misliterumo de la loknomo Drengfurth
- ↑ ekde 1312 ĝis 1946 germane Friedland kaj litove Romuva, ekde 1946 alinomita al Pravdinsk (ruse Правдинск) en Sovetunio kun murdo respektive forpelo de la kompleta loĝantaro, sed tio estis ankaŭ pli ol 340 jarojn pli poste kaj ĉi-kuntekste ankaŭ fakte ne gravas

