Christoph von Dohnányi
| Christoph von Dohnányi | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 8-an de septembro 1929 en Berlino |
| Morto | 6-an de septembro 2025 (95-jaraĝa) en Munkeno |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Alma mater | Altlernejo por Muziko kaj Teatro Munkeno Thomas-lernejo je Lepsiko |
| Familio | |
| Patro | Hans von Dohnanyi |
| Patrino | Christine Bonhoeffer (en) |
| Frat(in)o | Klaus von Dohnanyi |
| Edz(in)o | Renate Zillessen (en) |
| Infano | Justus von Dohnányi |
| Parencoj | Ernő Dohnányi (avo) |
| Okupo | |
| Okupo | dirigento teatrestro |
Christoph von DOHNÁNYI (germane : [ doˈnaːni ], hungare: [ ˈdoxnaːnji ]) (n. la 8-an de septembro 1929 en Berlino; m. la 6-an de septembro 2025 en Munkeno) estis germana dirigento kaj arta direktoro. [1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Von Dohnányi naskiĝis en Berlino. Lia patro, Hans von Dohnanyi, estis justuloj inter la popoloj kaj implikita en la komploto de la 20-a de julio por mortigi Adolf Hitler, kaj pro tio li estis ekzekutita de la nazioj en 1945. [2]
Christoph von Dohnany studis juron en Munkeno. Li baldaŭ translokiĝis al la Hochschule für Musik por studi komponadon, pianon kaj direktadon. [3] Li ricevis la Premion Richard Strauss de la urbo Munkeno, kaj poste iris al la Universitato de Florido por studi kun sia avo, Ernő Dohnányi. [4]
Kariero
[redakti | redakti fonton]Lia unua dirigenta posteno estis ĉe la Frankfurta Muzea Orkestro, la Frankfurta Operorkestro. Li funkciis kiel muzikdirektoro de la Lubeka Opero, la Okcidentgermana Simfonia Orkestro, kaj la Frankfurtaj kaj Hamburgaj Operoj. Li estis muzikdirektoro de la Klevlanda Orkestro de 1984 ĝis 2002.
En 2005, Dohnányi revenis al Germanio por akcepti la postenon de ĉefa dirigento de la Nordgermana Radioorkestro en Hamburgo. [5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dirigent Christoph von Dohnányi mit 95 Jahren gestorben (germane) (7 September 2025). Alirita 7 September 2025 .
- ↑ von Rhein, John. "Distinguished Heir to a Great Tradition – Conductor Christoph von Dohnányi", Chicago Tribune, 8 February 2005.
- ↑ Christoph von Dohnányi: Werdegang (germane) (12 August 2008). Alirita 7 September 2025 .
- ↑ . Christoph von Dohnányi (germane) (1 July 2008). Alirita 7 September 2025 .
- ↑ "Thomas Hengelbrock wird neuer Chefdirigent" (Gazetara komuniko).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Christoph von Dohnányi ĉe Allmusic angle
- Christoph von Dohnányi biografio ĉe la Philharmonia
- Christoph von Dohnányi biografio ĉe la Cleveland Orkestro
- Colbert Artista Administrado Inc.
- Intervjuo kun Christoph von Dohnányi, 9 februaro 2005
- Schumann: Symphony No. 1 with Christoph von Dohnányi (2008), NDR Elbphilharmonie Orchestra ĉe YouTube

