Christopher Cockerell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Siro Christopher Sydney Cockerell (4-an de junio 1910 en Kembriĝo - 1-an de junio 1999 en Hythe, Hampshire) estis brita inĝeniero kaj inventisto de la aer-kusena veturilo.

Patro de Cockerell, Siro Sydney Cockerell, estis kuratoro de Muzeo Fitzwilliam. Cockerell montriĝis jam fruaĝe lerta en tekniko, kio ne impresis lian patron. Spite al tio, Cockerell ekis post lernado en Gresham's School en Norfolk studadon en la Kembriĝa Universitato. Li eklaboris en 1935 en entrepreno de Marconi, en la Wireless Telegraph Company (Senkabla Telegrafa Kompanio). Dum tiu periodo, li patentigis 36-foje aĵojn, plej ofte rilatajn al flugilaj funkaparatoj. Li laboris dum la dua mondmilito pri radarsistemoj. Li forlasis Marconi kaj direktis boatan uzinon. Li inventis tiutempe la aer-kusenan veturilon, kiun li nomumis Hovercraft.

Cockerell estis distingita en 1966 per Reĝa Medalo de la Reĝa Societo, en 1969 li iĝis Siro pro invento de la aer-kusena veturilo.