Christopher Fowler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Fowler
Persona informo
Christopher Fowler
Naskiĝo 26-an de marto 1953 (1953-03-26)
en Greenwich
Morto 2-an de marto 2023 (2023-03-02) (69-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Colfe's School vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • aktoro vd
Aktiva dum 1984–2023 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christopher FOWLER (la 26-an de marto1953 en Greenwich, Londono - marto 2023) estis angla suspensverkisto. Li verkis pli ol kvindek romanojn kaj kolektojn de noveloj, inkluzive de la Bryant and May serialo, kiu dokumentas la aventurojn de du detektivoj de la ora epoko de detektiva fikcio en la nuntempa Londono. Li gajnis la Dagger in the Library Award de la Association of Crime Writers por 2015 (por sia tuta verkado), la Last Laugh Award (dufoje) kaj la British Fantasy Award (plurfoje), la Edge Hill Award kaj la Green Clove Award. Lia verkado ankaŭ inkluzivis scenarojn, komputilludojn, grafikajn romanojn, skeĉojn kaj teatraĵojn.

Verkaĵoj de Bryant kaj May[redakti | redakti fonton]

La famo de Fowler estas kiel la verkinto de la suspensoj Bryant kaj May, en kiuj la du detektivoj, Arthur Bryant kaj John May, estas membroj de la fikcia unuo The Strange Crimes Unit (La Unuo pri Strangaj Krimoj), surbaze de polica unuo kie lia patro laboris dum la Dua Mondmilito. La serio ankaŭ estas havebla en aŭdlibroformato, rakontita fare de Tim Goodman. Roluloj de tiu serio ankaŭ aperas en liaj verkoj Roofworld, Rune, Darkest Day, kaj Soho Black, kvankam tiuj verkoj ne estas konsideritaj parto de la serio.

La serio okazas plejparte en Londono, kaj la rakontoj okazas en malsamaj jaroj inter la Dua Mondmilito ĝis la unuaj jardekoj de la 2000-aj jaroj. Kvankam ekzistas ankaŭ evoluiga intrigo inter la verkoj, ĉiu verko staras memstare kiel aparta rakonto. La esceptoj estas: Full Dark House, unua rakonto, temigante la rememoron de John May pri la unua kazo de la teamo kune dum la Fulmmilito; Seventy Seven Clocks, en kies kadra rakonto Arthur Bryant rerakontas kazon de 1973; kaj On the Loose and Off the Rails, kiuj daŭrigas rolulojn kaj okazaĵojn super du verkoj.

La verko Halo de Speguloj okazas en 1969; Ĉe unu poento la roluloj diskutas la okazaĵojn de tiu somero: la Woodstock-muzika festivalo, la surluniĝo kaj la murdoj de la kulto de Charles Manson. Fowler ankaŭ verkis du volumojn de mankantaj kazoj (noveloj), nomitaj London's Glory kaj England's Finest.

Fowler teksas multajn faktajn tavolojn de la historio kaj roluloj de Londono ĉie en la serio. La plej multaj el la ejoj estas famaĵoj en Londono, kiel la Katedralo de Sankta Paŭlo, la Tate Gallerio kaj diversaj teatroj. Ĉefa trajto de La Akvo-Ĉambro estas la reto de subteraj tuneloj kaj riveroj sub la grandurbo. En Off the Rails ili esploras la Londonan metroreton.

La serio ankaŭ estas plena de aludoj al aliaj literaturaj verkoj. En la verko Seventy Seven Clocks la aludoj al Gilbert kaj Sullivan estas enigitaj ĉie en la intrigo, kaj en Victoria Vanishes ekzistas konsciaj similecoj al la verko The Moving Toyshop de Edmund Crispin. Kvankam la verkoj ŝajnas havi strangajn elementojn, ili ne priskribas supernaturajn aŭ fantastajn okazojn.

Romanoj kaj aliaj noveloj[redakti | redakti fonton]

Rune estas ĝisdatigo de la rakonto de Montague Rhodes James Casting the Runes. Ĝi ankaŭ havas Bryant, May kaj plurajn rolulojn de la sama serio.

Lia rakonto La Majstro-Konstruisto estis adaptita en filmon nomitan Through the Eyes of a Killer,[1] ĉefroligante Richard Dean Anderson, Marg Helgenberger kaj Tippi Hedren. Lia deka kolekto de noveloj, Old Devil Moon, gajnis en 2008 la Edge Hill Audience Award. Liaj rakontoj On Edge kaj The Most Boring Woman in the World ankaŭ estis adaptitaj en filmojn. Lia novelo Breathe gajnis la British Fantasy Society Award por la plej bona novelo en 2005.[2]

Lia memoraĵo, Paperboy, pri soleca infanaĝo en la 1960-aj jaroj, gajnis la Green Nail Award, donitan al fikcio kaj memuaroj skribitaj fare de samseksemaj viroj.[3] Sekva verko, Film Freak, kronikis liajn vojaĝojn en la brita filmindustrio.

Serio "Forgesitaj Verkistoj"[redakti | redakti fonton]

Fowler skribis regulan kolumnon en The Independent nomitan Invisible Ink. Ĉiu rubriko estis dediĉita al verkisto, kies verkoj, estis iam popularaj, malaperis kaj apenaŭ plu legeblas. Ekzemple, en la kolumno n-ro 68 li traktis la verkistinon Barbara Pym.[4] La publikaĵoj estis kolektitaj en verkon nomitan The Book of Forgotten Authors, publikigita fare de Quercus.[5]

Romanoj kaj kolektoj[redakti | redakti fonton]

Titolo B&M? Jaro ISBN
How to Impersonate Famous People 1984 (ISBN 0-7043-3463-1)
The Ultimate Party Book 1985 (ISBN 0-04-793087-X)
City Jitters 1986 (ISBN 0-7221-3704-4)
More City Jitters 1988 (ISBN 0-4402-0146-2)
Roofworld 1988 (ISBN 0-7126-2421-X)
The Bureau of Lost Souls (US: More City Jitters) 1989 (ISBN 0-7126-2459-7)
Rune 1990 (ISBN 0-7126-3466-5)
Red Bride 1992 (ISBN 0-356-20805-2)
Sharper Knives 1992 (ISBN 0-7515-0152-2)
Darkest Day 1993 (ISBN 0-316-90534-8)
Spanky 1994 (ISBN 0-7515-0959-0)
Flesh Wounds 1995 (ISBN 0-7515-1431-4)
Psychoville 1995 (ISBN 0-7515-1664-3)
Menz Insana (graphic novel) 1997 (ISBN 1-56389-300-2)
Disturbia 1997 (ISBN 0-7515-1910-3)
Soho Black 1998 (ISBN 0-7515-2559-6)
Personal Demons 1998 (ISBN 1-85242-597-0)
Uncut 1999 (ISBN 0-7515-2644-4)
Calabash 2000 (ISBN 0-7515-3040-9)
The Devil in Me 2004 (ISBN 1-85242-768-X)
Demonized 2004 (ISBN 1-85242-848-1)
Full Dark House B&M 1 2004 (ISBN 0-553-81552-0)
Breathe 2004 (ISBN 1-903889-67-7)
The Water Room B&M 2 2004 (ISBN 0-385-60554-4)
Seventy-Seven Clocks B&M 3 2005 (ISBN 0-385-60885-3)
Ten Second Staircase B&M 4 2006 (ISBN 0-385-60886-1)
Old Devil Moon 2007 (ISBN 978-1-85242-925-6)
White Corridor B&M 5 2007 (ISBN 978-0-385-61067-4)
The Victoria Vanishes B&M 6 2008 (ISBN 978-0-385-61068-1)
Paperboy (autobiography) 2009 (ISBN 978-0-385-61557-0)
Bryant & May on the Loose B&M 7 2009 (ISBN 978-0-385-61465-8)
Bryant & May Off the Rails B&M 8 2010 (ISBN 978-0-553-80720-2)
Bryant & May and the Memory of Blood B&M 9 2011 (ISBN 978-0-85752-049-4)
Hell Train 2012 (ISBN 978-1-907992-44-5)
Bryant & May: The Invisible Code B&M 10 2012 (ISBN 978-0857520500)
Film Freak (autobiography) 2013 (ISBN 978-0857521606)
The Casebook of Bryant & May (Grafika novelo) B&M 2013 (ISBN 978-1848634565)
Plastic 2013 (ISBN 978-1781081242)
Bryant & May: The Bleeding Heart B&M 11 2014 (ISBN 978-0345547651)
Bryant & May and the Secret Santa (sola mallonga rakonto) B&M 11.5 2015 (ISBN 978-1101968970)
Bryant & May and the Burning Man B&M 12 2015 (ISBN 978-0345547682)
The Sand Men 2015 (ISBN 978-1781083741)
Bryant & May: London's Glory (mallongaj rakontoj) B&M 13 2016 (ISBN 978-0857523457)
Bryant & May: Strange Tide B&M 14 2016 (ISBN 978-1101887035)
Bryant & May: Wild Chamber B&M 15 2017 (ISBN 978-0857523433)
Bryant & May: Hall of Mirrors B&M 16 2018 (ISBN 978-0857523440)
Bryant & May: The Lonely Hour B&M 17 2019 (ISBN 978-08575-2568-0)
Bryant & May: England's Finest (mallongaj rakontoj) B&M 18 2019 (ISBN 978-08575-2569-7)
Bryant & May: Oranges and Lemons B&M 19 2020 (ISBN 978-08575-2570-3)
Bryant & May: London Bridge Is Falling Down B&M 20 2021 (ISBN 978-0-593-35621-0)
Hot water 2022 (ISBN 978-1-78909-984-3)
Bryant & May’s Peculiar London B&M 2022 (ISBN 978-0-85752-784-4)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Through the Eyes of a Killer, 1992-12-15, https://www.imdb.com/title/tt0105583/, retrieved 2022-06-11 
  2. The British Fantasy Awards. Arkivita el la originalo je 5-a de decembro 2006. Arkivigite je 2006-12-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-05. Alirita 2023-03-03.
  3. . Paperboy wins inaugural prize for gay men's books (1-a de decembro 2010).
  4. Invisible Ink: No 68 - Barbara Pym, The Independent, ‏2011-03-13 (angla)
  5. The Book of Forgotten Authors. Arkivita el la originalo je 14-a de julio 2018. Alirita 14-a de julio 2018. Arkivigite je 2018-07-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-07-14. Alirita 2023-03-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]