Saltu al enhavo

Christopher Gledhill

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Christopher J. GLEDHILL (naskiĝis en 1968 en Manĉestro) estas franca-angla profesoro pri lingvoscienco, instruisto, esploristo kaj esperantisto.

Li studis kreolajn lingvojn en Aikso provenca (Francio) kaj doktoriĝis pri lingvistiko en 1995. Inter 1995-1997 li estis universitata lekciisto pri sintakso kaj lingvistiko en Birmingham (Anglio), inter 1997-2002 li estis lekciisto pri la franca kaj lingvistiko en S-ta Andrews (Skotlando). En 2002 li translokiĝis en Francion, kie li deĵoris kiel lekciisto pri lingvistiko kaj la angla en Strasburgo (Francio) ĉe la Université Marc Bloch. De 2011 li estas universitata profesoro pri lingvistiko kaj la angla en Parizo (Francio) ĉe la Université Paris Cité.

Esperantisto li estas ekde 1985. Li estis volontulo de TEJO de 1989 ĝis 1990. Li organizis la 87an Skotan Esperanto Kongreson en 2002. Li estas depost 2024 unu el du ĉef-redaktoroj de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies.

Li verkis artikolojn kaj librojn pri frazeologio kaj korpusa lingvistiko, inkluzive de la priskriba gramatiko The Grammar of Esperanto: A corpus-based description (Lincom Europa 1998, dua eldono 2000). Li tradukis en Esperanton kun William Auld (kiu prizorgis la poem-tradukon) el la angla la libron de Tolkien La hobito aŭ tien kaj reen (2002 ĉe la eldonejo Sezonoj, 2015 ĉe la eldonejo Evertype).

Libroj:

  • The Grammar of Esperanto. A Corpus-Based Description (Lincom Europa, 2000)
  • Collocations in Science Writing (Gunter Narr Velgag, 2000)
  • Fundamentals of French Syntax (Lincom Europa, 2003)

Artikoloj:

Tolkien: La hobito aŭ tien kaj reen (Ekaterinburgo, Sezonoj 2002).

J.R.R. Tolkien La Hobito, aŭ, Tien kaj Reen [The Hobbit, or There and Back Again By J.R.R. Tolkien, tradukis en Esperanton Christopher Gledhill kaj William Auld. Reviziis Patrick H. Wynne.] Unua eldono, 2015. Ilustraĵoj far la aŭtoro. : Evertype. ISBN 978-1-78201-109-5 (Portlaoise Irlando, Evertype 2015).