Christopher Reeve

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Reeve
Persona informo
Christopher Reeve
Naskonomo Christopher D'Olier Reeve
Naskiĝo 25-an de septembro 1952
en Ŝablono:Flagicon New York, Novjorkio, Usono
Morto 10-an de oktobro 2004
en Ŝablono:Flagicon Mount Kisco, New York, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarktosepso vd
Religio Unitaria Universalismo vd
Etno angla usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Pound Ridge vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lernejo JuilliardUniversitato Cornell • Princeton Day School • HB Studio vd
Familio
Patro Franklin D'Olier Reeve vd
Patrino Barbara Pitney Lamb vd
Edz(in)o Dana Reeve
Infanoj 3
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • filmreĝisoro • teatra aktoro • voĉaktoro • aktoro • reĝisoro • filmproduktoroscenaristo vd
Aktiva dum 19782004
En TTT http://www.christopherreeve.org/
Aktorado
Fama rolo Superman en Superman
Premio BAFTA
La plej bona novveninto
1978 Superman
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Christopher Reeve
(fotita en 2003)

Christopher REEVE (naskiĝis la 25-an de septembro 1952, mortis la 10-an de oktobro 2004) estis usona aktoro, stelulo de la Superman-filmoj.

Li naskiĝis en Novjorko, kiel filo de romanisto kaj ĵurnalisto. Li jam dekjare aktoris sursceneje. Li finstudis en la drama fako de Cornwall-a Universitato en 1974, li rolis en ĉentelefilmo, sed ofte ludis ankaŭ en teatro. Lia unua rolo estis ludi nepon de Katherine Hepburn-imitato ĉe Broadway.

Lia plej konata filmo estas Superman el 1978 (angle Superhomo), kiu havis tri daŭrigojn. La ĉefrolon li akiris el inter 200 kandidatoj.

En 1980 li kune kun Jane Seymour aperis en la filmo Somewhere in Time. Jane Seymour estis tiel impresita de Christopher Reeve, ke ŝi unu idon nomis laŭ li. Ankaŭ lia rolo en The Bostonians (1984) ricevis bonajn kritikojn.

La sportoŝatanta aktoro akcidentis la 27-an de majo de 1995, kiam li falis de ĉevalo kaj rompis la vertebran kolon ; ekde tiam li devis uzi rulseĝon.

Lia filmagado ekde tiam dum longa tempo paŭzis, ĉar li koncentriĝis al sia rehabilitiĝo. Kune kun sia edzino Dana Reeve li fondis la rehabitiligan centron Paralysis Resource Center, kies tasko estas, instrui al paralizitoj, vivi pli memstare.

En 1998 Christopher Reeve revenis al la aktorado: En la televida refilmigo de la Hitchcock-filmo Rear Window li okupis la rolon de paralizito, kiu de sia fenestro observis murdon. Samjare aperis lia membiografio Still Me.

La 10-an de oktobro 2004 Christopher Reeve mortis en Mount Kisco, Novjorkio. Unu tagon antaŭe li post kor-halto perdis la konscion. La kaŭzo de tio estis infekto, akirita pro vundiĝo dum la longa kuŝado. Ĝismorte li esperis, iam denove povi piedmarŝi.

Listo de filmoj

  • Love of Life (televidserio, 1974-1976)
  • Superman (1978)
  • Superman II (1979)
  • Somewhere in Time (1980)
  • Superman III (1983)
  • The Bostonians 1984)
  • Anna Karenina (1985)
  • Street Smart (1986)
  • Superman IV (1987)
  • Switching Channels (1988)
  • Bump in the Night (1991)
  • Noises Off (1992)
  • Remains of the Day (1993)
  • Speechless (1994)
  • Village of the Damned (1995)
  • Rear Window (1998)