Christopher Smart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Smart
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1722 (1722-04-11)
en Shipbourne,  Reĝlando de Granda Britio
Morto 21-an de majo 1771 (1771-05-21) (49-jaraĝa)
en Londono,  Reĝlando de Granda Britio
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Kolegio Pembroke • Durham School • Maidstone Grammar School vd
Profesio
Alia nomo Mary Midnight vd
Okupo verkisto • teatra aktoro • komponisto • himnoverkisto • verkisto de porinfana literaturo • redaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christopher SMART (n. la 11-an de aprilo 1722 – m. la 21-an de majo 1771), konata ankaŭ kiel "Kit Smart", "Kitty Smart", "Jack Smart", aŭ laŭ siaj plumnomoj "Mrs. Mary Midnight" ("S-ino Maria Akuŝistino") kaj Ebenezer Pentweazle ("Eben-ecer Mustelkaptita") estis angla poeto, kiu gajnis reputacion kiel frenezulo kiam lia bopatro, la eldonisto John Newbery, enkarcerigis lin en mensmalsanulejo (St. Luke's) dum pluraj jaroj. Li estis amiko i.a. de Samuel Johnson kaj Henry Fielding.[1]

Dum la vivo Smart estis konata ĉefe kiel satira kaj polemika poeto, sed nuntempe lia reputacio baziĝas ĉefe sur du religiecaj poemoj, A Song to David ("Kanto al Davido") kaj Jubilate Agno, ambaŭ almenaŭ parte verkitaj dum lia enhospitaleco. Jubilate Agno restis neeldonita ĝis 1939, kaj ĝia eldoniĝo forte revivigis lian famecon, interalie pro muzikigita versio de Benjamin Britten. Li verkis ankaŭ porinfanajn verkojn kaj himnojn, kaj tradukis interalie la psalmaron. Krom la beletraj kaj religiaj motivoj, liaj poemoj temas ankaŭ pri liaj teorioj pri la naturo kaj lia apogo al angla naciismo.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mounsey 2001 p. 281