Christopher Tye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Tye
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1504 (1504-11-30)
en Kembriĝo
Morto 30-an de novembro 1572 (1572-11-30) (68-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Alma mater King's College
Okupo
Okupo orgenistokomponisto
vdr

Christopher TYE (naskiĝis ĉirkaŭ 1505, mortis ĉirkaŭ 1572) estis angla komponisto kaj orgenisto.

Li studis ĉe la Universitato Kembriĝo kaj estiĝis Doktoro de Muziko ambaŭ tie kaj ĉe la Universitato de Oksfordo. Li estis ĥora majstro de Katedralo de Ely ekde ĉirkaŭ 1543. Li rezignis sian postenon en 1561. Li eble estis muzika instruisto al Eduardo la 6-a.

Lia latina eklezia muziko inkluzivas mesojn (notinde unu bazata sur la kanto "the western wynde" (esperante, la okcidenta vento), ankaŭ la bazo de mesoj de John Taverner kaj John Sheppard), kaj psalmajn fiksaĵojn. Li ankaŭ komponis verkojn en la Angla lingvo por la Eklezio de Anglio, inkluzive diservojn kaj himnojn, kaj verkojn por ensembloj de praviolinoj, inkluzivantajn pli ol dudek In nomine (latine: en la nomo (de la sinjoro)).