Christopher Zervic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Zervic
Persona informo
Aliaj nomoj KriZe
Naskiĝo 20-a de majo 1973
Lingvoj Esperanto
Nacieco usonano
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1994
vdr

D-ro Christopher Matthew Anthony ZERVIC [KriZe] (naskiĝis la 20-an de majo 1973) estas usona esperantisto.

Lia esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Zervic eklernis Esperanton la 26-an de julio, 1994. Li estis prezidanto de Esperanto-Societo de Ĉikago 1998-1999, 2002-2003, Sekretario de E-Societo de Ĉikago, 1997-1998, 2000-2001. Li estas estrarano de Esperanto-USA.[1]

Instruisto de Esperanto, verkis kun R. Kent Jones unu el la plej fruaj retaj lerniloj. Podkastisto de Ĉi Tie Nun.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis 1973 ĉe Arlington Heights, Ilinojo, Usono. Loĝis en Buffalo Grove, Ilinojo dum juneco. Ĉeestis Illinois-State-Universitaton ĉe Normal, Ilinojo, bakalaŭriĝis 1995 studinte publikrilaton kaj politiksciencon. Ĉeestis Advokatlernejon John Marshall ĉe Ĉikago, Ilinojo, doktoriĝis 2000, advokatiĝis samjare. Nun loĝas en Richland, Miŝigano.

Zervic havas tri gefilojn, Stefanjo (naskiĝinta 1994), Karlota (naskiĝinta 2004) kaj Kupero (naskiĝinta 2006). La lastaj du estas denaskaj parolantoj de Esperanto. Zervic edziĝis en 2001 kun Laŭra Brinkman.

La pseŭdonimo "KriZe" estas simpla mallongigo de lia nomo en Esperanto Kristoforo Zervic, simila al la formo uzata de Esperanto aŭtoro Kabe.

Zervic partoprenas en la vikipedio.

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Junulara Esperanto-Semajnfino (USEJ)

Jarkongresoj de Esperanto-USA

Jarkongreso de Kanada_Esperanto-Asocio

Internacia Junulara Kongreso

Universala Kongreso de Esperanto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]