Chromebook

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio per Samsung-Chromebook
modelo de komputilo • Chrome OS device
Proprietulo Google
Enkonduka jaro 2011
Produktoj Persona komputilo (tekokomputilo)
Retejo https://www.google.com/chromebook/
vdr

Chromebook estas tekokomputilo kiu uzas Linux-bazitan Chrome OS kiel operaciumon.

Ĝi uzas interreton. Plej multaj aplikaĵoj kaj datumoj estas en la "nubo". Chromebook estas ekzemplo de malpeza kliento. Ĝi estas malpeza komputilo kiu uzas foran aliron al servilo. Ĝi multe dependas de alia komputilo (ĝia servilo) por fari sian komputadon.[1][2][3]

En marto 2018, Acer kaj Google anoncis la kreadon de la unua Chromebook-tabulkomputilo: Chromebook Tab 10. Ĉi tiu aparato devis konkurenci kun la merkato por rabatitaj Apple iPad-tabulkomputiloj en la eduka merkato. La ekrano de Tab 10 (9.7 coloj, bilddetaligeblo 2048 x 1536) estis identa al tiu de iPad. La aparato inkluzivis stileton. Neniu el la aparatoj inkluzivis klavaron.

En marto 2020, pro la COVID-19-pandemio, multaj lernejoj uzis Chromebook-ojn por fari lernejon interrete, kaj metis sur ĝi aplikaĵojn kiel Google Meet kaj Zoom. 30 milionoj da Chromebook-oj estis aĉetitaj de lernejoj nur en 2020 pro tio. Iuj lernejoj uzis iPad-ojn, sed ili kostas tro da mono por iuj lernejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vaughan-Nichols, Steven. It's 2016, and Chrome OS is ascendant. Computerworld (June 18, 2012). Alirita Septembro 7, 2013.
  2. Enderle, Rob. Why Google's Chromebooks are born to lose. Digital Trends (May 12, 2011). Alirita Septembro 7, 2013.
  3. Google: Offline Apps. Chrome Web Store.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chromebook en la baza angla Vikipedio.