Chu Berry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝelakdisko de Chu Berry kun Hot Lips Page, Clyde Hart, Al Casey: „Blowing Up a Breeze“, septembron 1941, eldonita de Commodore

Leon „Chu“ BERRY (* 13-an de septembro 1910[1] en Wheeling, Okcidenta Virginio; † 31-an de oktobro 1941 en Conneaut, Ohio) estis usona ĵaz-tenorsaksofonisto kaj komponisto de svingo.

Vivo kaj kariero

Berry lernis ĉe mezgrada lernejo en Wheeling kaj West Virginia State College en Charleston. Al la muziko altiris lin lia duonfratino, pianistino en ĵaztriopo, kaj li lernis sur la kolegio saksofonludon, post kiam li aŭskultis Koŭlmenon Hawkins. Post kiam li prezentis kun sia fratino je dancfestoj de sia lernejo, li muzikis en 15-kapa bando en Wheeling kaj en kolegiobando en Charleston. Someron de 1928 li revenis al Ohio Valley kaj ludis en la ensemblo Perry's Broadway Buddies. En 1929 li ekhavis sian unuan profesian dungitecon, kiam li ludis en al bando de Sammy Stewart en Columbus kaj Ĉikago. Dum ĉi tiu tempo li unuafoje iris al Novjorko kaj travivis la tiean ĵazmondeton. Li transiris de aldo- al tenorsaksofono kaj kunlaboris proks. 1931 kun tenorsaksofonisto Cecil Scott kaj frapinstrumentisto Kaiser Marshall.

En la bando de Benny Carter Berry muzikis ekde 1932 ĝis 33, ĉe Charlie Johnson en 1933, ĉe Teddy Hill ekde 1934 ĝis 36, por postsekve prezenti ĉe Fletcher Henderson (1936–37) kiel stelula soloisto. Por Henderson li verkis kun Andy Razaf la kanton „Christopher Columbus”, kun kiu ankaŭ Andy Kirk, Louis King Garcia, Benny Goodman kaj Teddy Wilson lanĉis furoraĵojn. Ekde la somero de 1937 ĝis sia morto pro trafikakcidento li estis membro de la bando de Cab Calloway kaj laboris krome kun propraj ensembloj. Daŭran interesigon tenas la sonregistraĵoj el lia frua kariero, aparte la solooj ĉe Teddy Hill, en kiuj Berry liveras ege fruktodonan ideokonkurson kun juna trumpetisto Roy Eldridge. El la kunlaboro kun Cab Calloway devenas kelkaj "klasikaj" registraĵoj, ekz. la balado "I Don´t Stand a Ghost of a Chance". Kiel studiomuzikisto Chu Berry krome kunlaboris je sonregistradoj de Spike Hughes and His Negro Orchestra (1933), Bessie Smith (1933), The Chocolate Dandies (1933), Mildred Bailey (1935-38), Teddy Wilson(1935-38), Billie Holiday (1938/39), Wingy Manone (1938/39) kaj Lionel Hampton (1939). Komence de la kvardekaj jaroj li mallongdaŭre anstataŭis Herschel Evans en la Count Basie Orchestra.

Honorado

La ludo de Chu Berry similis al tiu de Coleman Hawkins; pro tio li rapide altiris atenton en la ĵazmondeto kaj validis meze de la 1930-aj jaroj kiel serioza konkuranto de Hawkins. Post kelkaj jaroj lia ludo fariĝis pli memstara kaj alproksimiĝis al tiu de Lester Young.

Aparte per sia ludado en la Cotton Club Orchestra de Cab Calloway Berry metis novajn mezurilojn. Deire de sia modelulo Coleman Hawkins li evoluigis memstaran stilon. Li samrangis al Hawkins laŭ harmonia artifiko; kiel eksterordinara oni prikribas lian senton por svingo kaj impeto. Lia forto estis la ludo de rapidaj tempoj; li disponis pri rimarkinda spirkontrolo.[2]

Berry apartenas al muzikistoj kiel Budd Johnson, Ben Webster kaj Lester Young, kiuj en la tempo ekde 1934 ĝis 1939, dum kiam saksofonpioniro Coleman Hawkins laboris en Eŭropo, estis rigardataj kiel majstroj de sia instrumento. La ludmaniero de Berry kaj liaj solooj luditaj en rapida tempo influis pli junajn muzikistojn kiel Dizzy Gillespie kaj Charlie Parker; ĉi-lasta nomis sian unuan filon Leon memore al Chu Berry.[3] Chu Berry ankaŭ partoprenis la spontankoncertojn en Minton's Playhouse.

Lia muziko

Liaj plej gravaj titoloj estas

  • kun Spike Hughes Fanfare kaj How Come You Do Me
  • kun Chocolate Dandies: I Never Knew kaj Krazy Kapers
  • kun Red Allen: Rosetta
  • kun Mildred Bailey: When Day Is Done kaj Someday Sweetheart
  • kun Teddy Wilson: 24 Hours a day (1935), Warming Up kaj Blues in C-Sharp Minor (1936)
  • kun Fletcher Henderson: Christopher Columbus , Blue Lou, Stealin’ Apples, Jangled Nerves, Jimtown Blues kaj You Can Depend On Me
  • kun Gene Krupa: I Hope Gabriel Likes my Music (1936)
  • kun Lionel Hampton: Denison Swing, Wizzin’ the Wiz, Sweethearts On Parade, Shufflin’ At the Hollywood, Ain’t Cha Comin’ Home kaj Hot Mallets
  • kun Count Basie: Lady Be Good (1939)
  • kun Cab Calloway: Comin’ On With The Come On kaj Ghost Of A Chance (1940)

same kiel liaj propraj pecoj: Limehouse Blues kaj Indiana (1937), 46 West 52 kaj Sittin’ In (1938)

Ŝelakdisko de Chu Berry por la sudamerika merkato: „My Secret Love Affair“

Diskoj

  • Blowing Up A Breeze (Topaz, 1937–41)
  • Chu Berry 1937-1941 (CLassics)
  • Classics In Swing - Chu Berry / Ben Webster (Commodore Records, 1938,1941)
  • The Indispensable Fletcher Henderson (RCA Victor, 1927-36)
  • The Indispensable Lionel Hampton, Vol. 3/4 (RCA, 1939)
  • The Indispensable Coleman Hawkins (RCA, 1927–56)
  • Classic Chu Berry - Columbia and Victor Sessions (Mosaic, 7 CDs - 1933–1941)

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Rimarkoj

  1. Bohländer k.a. Reclams Jazzführer, 1989
  2. Chu Berry ĉe www.allaboutjazz.com
  3. cabcalloway.cc. Alirita 2009-06-18.