Chuquicamata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chuquicamata
kupra minejo • orminejo vd
Dum 1915 - nekonata/nuntempe
Lando Ĉilio
Agokampo kupro
vdr
Vidaĵo de la mino de Chuquicamata.

Chuquicamata [ĉukikamAta] aŭ Ĉukikamato estas la nomo de subĉiela minejo de kupro kaj oro kaj de ties iama minsetlejo. Situa je 15 km norde de Calama, kaj je 245 km de Antofagasta en la Dua Regiono de Antofagasta, Ĉilio. Ĝi estas konsiderata unu el la plej grandaj de la mondo (kun la Bingham Canyon Mine, ĉe Sallagurbo en Usono), en sia tipo kaj estas la plej granda laŭ produktado de kupro en la lando.

Ĉukikamato estas administrata de la ŝtata entrepreno, Codelco.

La mino posedas formon de elipso, kun areo de ĉirkaŭ 800 ha kaj ĉirkaŭ 1.250 m de profundo. Oni ekproduktis tie kupron en 1915 ksj ĝis 2007 posedis minsetlejon por la laboristoj kaj ties familioj, kiu lastatempe estis translokigita.