Chus Lampreave

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chus Lampreave
Persona informo
Chus Lampreave
Naskonomo María Jesús Lampreave Pérez
Naskiĝo 11-an de decembro 1930 (1930-12-11)
en Madrido
Morto 4-an de aprilo 2016 (2016-04-04) (85-jaraĝa)
en Almerio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1958–2016 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

María Jesús LAMPREAVE Pérez,[1] konata kiel Chus Lampreave (Madrido, 11a de decembro 1930 - Almerio, 4a de aprilo 2016), estis hispana aktorino.

Ŝi specialiĝis en roloj de duaranga aktorino.[2][3] Ŝi partoprenis en pli ol sep dek filmoj kaj abunde en televido, por la plej gravaj reĝisoroj de la lando.

Dekomence ŝi interesiĝis pri pentrarto, sed debutis en televido en 1958 kaj ekkarieris en kino kun Marco Ferreri en la filmoj, nun klasikaĵoj, El pisito kaj El cochecito, kaj kun Luis García Berlanga, El verdugo kaj la trilogio Nacional: La escopeta nacional, Patrimonio nacional kaj Nacional III, krom Todos a la cárcel. Aliaj filmoj de ĝis unua etapo estas Mi querida señorita kaj El amor del capitán Brando de Jaime de Armiñán.

Ĉefaj sukcesoj venis en la 1980-aj jaroj kaj ĉefe kun la reĝisoro Pedro Almodóvar. Ŝi ne akceptis rolojn en Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón kaj en Laberinto de pasiones, sed ja tiun de Entre tinieblas (1983), kaj ekde tiam ŝi partoprenis en preskaŭ ĉiuj filmoj de Almodóvar: nome ¿Qué he hecho yo para merecer esto? (1984), Matador (1986), Mujeres al borde de un ataque de nervios (1988), La flor de mi secreto (1995), Hable con ella (2002), Volver (2006), Los abrazos rotos (2009)... Kaj fakte ŝi estis la nura aktorino kiu laboris regule kun Almodóvar laŭlonge de lia filmaro.

Ŝi aktorinis ankaŭ por Fernando Trueba, en Sé infiel y no mires con quién (1985) kaj en El año de las luces (1986), per rolo kiu havigis al ŝi unuan el ses kandidatiĝoj al Goja-premio. Ŝi specialiĝis en roluloj de naivulino aŭ nesaĝulinoj, kaj sukcesis en Espérame en el cielo (Antonio Mercero, 1988). Revenis al kunlaboro kun Berlanga en Moros y cristianos (1987) kaj Todos a la cárcel (1994).

Aliaj ŝiaj filmoj estas Teresa de Jesús (1984) de Josefina Molina, Epílogo de Gonzalo Suárez, Amanece, que no es poco (1988) de José Luis Cuerda, Bajarse al moro (1989) de Fernando Colomo, Torrente, el brazo tonto de la ley de Santiago Segura (1998), Torrente 2, Misión en Marbella (2000) kaj El artista y la modelo (2012) de Fernando Trueba.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. boe.es (17a de februaro 2001). «Real Decreto 159/2001, de 16 de febrero, por el que se concede la Medalla al Mérito en las Bellas Artes, en su categoría de oro, a las personas y entidades que se citan».
  2. «Cine de la Flor (por Jaime de Armiñán): La Carbonerita». ABC. 19a de marto 1993. Konsultita la 2an de decembro 2012.
  3. «Chus Lampreave, secundaria de lujo con muchas películas y pocas entrevistas». Huffington Post. Konsultita la 8an de aprilo 2016. «Fue la gran secundaria del cine español y lo curioso es que Chus Lampreave no quería ser actriz. Quería ser pintora y lo contó en diversas ocasiones.»​


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chus Lampreave en la hispana Vikipedio.