Chvalovice (distrikto Znojmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Chvalovice
Chvalovice
germane Kallendorf
municipo
Ŝoseo E59 en Chvalovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chvalovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Znojmo
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Rivero Daníž
Situo Chvalovice
 - alteco 222 m s. m.
 - koordinatoj 48° 47′ 12″ N 16° 04′ 56″ O / 48.78667 °N, 16.08222 °O / 48.78667; 16.08222 (mapo)
Katastro 8,84 km² (884 ha) Chvalovice
Loĝantaro 684 (2023)
Denseco 77,38 loĝ./km²
Valego Dija-svratka valego
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1279
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 669 02
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0647
NUTS 5 CZ0647 594172
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chvalovice (Znojmo District)
Retpaĝo: www.chvalovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Chvalovice (germane Kallendorf) estas vinkultivada municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Znojmo proksimume 8 kilometrojn sude de Znojmo, sur limo kun Aŭstrio. La municipo Chvalovice konsistas el du partoj – Chvalovice kaj Hatě. Vivas ĉi tie 684 loĝantoj (2023). Tra la municipo trafluas rojo Daníž kaj kondukas ŝoseo I/38, sur kiu troviĝas ŝosea limpasejo HatěKleinhaugsdorf.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nový Šaldorf-Sedlešovice, Znojmo, Dyjákovičky, Havraníky, Šatov kaj Vrbovec.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1279.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869692
1880723
1890759
1900723
1910711
1921690
JaroLoĝantoj
1930681
1950493
1961401
1970373
1980377
1991414
JaroLoĝantoj
2001417
2014597
2016630
2017646
2018653
2019652
JaroLoĝantoj
2020651
2021626
2022675
2023684

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Margareta
  • Kasteleto, konsisto de la areo de ampleksa mastrum,a korto, antaŭe sidejo de administracio de grandbieno
  • Mariana kolono ĉe la preĝejo estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka el duono de la 18-a jarcento
  • Statuo de sankta Floriano el la jaro 1764

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Infanteria fuorto MJ-S 4 Zatáčka[redakti | redakti fonton]

La infanteria fuorto MJ-S 4 Zatáčka estas konsisto de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. Ĝi estas tipa reprezentanto de pezaj objektoj, helpe de kiuj estis plifortigata linio de malpezaj fortikaĵoj. Konstruis ĝin praga konstrua firmao Konstruktiva a. s., betonado okazis en la tagoj 12-a ĝis 17-a de septembro 1938. Dum rezigno pri la limregiono surbaze de Munkena interkonsento en oktobbro de 1938 estis transdonita al Germanio vulgara konstruaĵo de la fuorto. Dum la okupacio okazis forŝiro de pafejoj de la ĉefaj armiloj, alie la fuorto pli karakterize ne estis damaĝigita. Nur post la Dua Mondmilito estis la konstruado el laŭkonstrua flanko finita, en la 1950-aj jaroj okazis ĝia reaktivigo. Ankoraŭ en la jaro 1998 Armeo de Ĉeĥio tenis la objekton en batalkapabla stato. Ekde la jaro 2008 la obkjekto estas en zorgado de klubo de Soldata historio ROTO Chvalovice.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]