Cidacos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cidacos
rivero
Bazaj informoj
Longeco 828 km
Akvokolekta areo 696 km²
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Rioĥo
vdr

Cidacos [ziDAkos] estas rivero de la valo de Ebro en norda Hispanio. Ĝi ekfluas sude de Los Campos en Las Aldehuelas, provinco Sorio, ĉe la Montopasejo Oncala kaj trairas 77 km ĝis enfluo en Ebron, proksime al Calahorra, Rioĥo. Ĝi estas 82,8 km longa.

Dum ĝia fluo trapasas aŭ preterpasas loĝlokojn de provinco Sorio, kiel Villar del RíoYanguas, kaj de Rioĥo, kiel Enciso, Peroblasco, Arnedillo (kie la rivero ricevas termajn akvojn utilajn por la Banloko de Arnedillo), Santa Eulalia Somera kaj Bajera, Herce, Arnedo, Quel, Autol kaj Calahorra. La fluaĵo post Arnedillo estas preskaŭ seka foje pro filtrado. Parto de la akvokvanto iras sub Autol al la akvorezervejo Perdiguero, ĉe Calahorra, uzata por irigacio de 4057 ha de fruktodonaj fruktoĝardenoj de la zono, dum al Calahorra mem venas seka, escepte en la plej malsekaj monatoj de la jaro. Ĉe Enciso oni konstruis akvobaraĵon kaj oni finigis ĝin en 2019.

La rivero Cidacos, kun Ebro, estis dum multa tempo la vertebra akso de la Malsupra Rioĥo kaj la tialo de la antikva loĝloko Calahorra.