Cidreag
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Cidreag | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Satu Mare | |
Alinome | Csedreg (hungare) | |
Komunumo | Porumbești | |
Iama hungara departemento | Ugocsa | |
Situo | 47° 59′ N, 22° 58′ O (mapo)47.98666666666722.963888888889Koordinatoj: 47° 59′ N, 22° 58′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 123 m | |
Poŝtkodo | 447147 | |
Loĝantaro | 1.110 (en 2011) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 137791 | |
Cidreag [ĉidreag] (hungare Csedreg [ĉedreg]) estas vilaĝo en Rumanio norde de Satu Mare. Administre ĝi apartenas al la komunumo Porumbești; ĝis 2005 ĝi apartenis al Halmeu.
Cifreag estas voje atingebla nur tra Halmeu kaj Porumbești, ĉar je la aliaj flankoj ĝin ĉirkaŭas la landlimo al Ukrainio. La iama vojo al Ferteŝolmaŝ nun estas fermita. La plej proksima lim-transirejo estas en Halmeu, same la plej proksima fervoja stacio.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 Cidreag nombris 728 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1066 (rumanoj, 67 % da hungaroj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua skriba mencio estis en 1319. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Ugocsa).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)