Ciego de Ávila (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ciego de Ávila estas urbo en Kubo kaj ĉefurbo de la samnoma provinco. Ĝi havas ĉ. 120.000 loĝantojn.

Ĝi estas moderna, kvankam en la historia urbocentro oni povas trovi multajn spurojn el la kolonia epoko. La katolika preĝejo, tre moderna kaj kun eklektika arkitekturo, havas en sia enirejo statuon de Sankta Eŭgenio de la Palmo, sankta patrono de la urbo. Alia juvelo de la arkitekturo de la urbo estas ĝia Ĉefa Teatrejo, konsiderata kiel unu el la plej bonaj teatrejoj de Kubo. En la centro de la urbo, estas la parko José Martí kiu estis finkonstruita en 1995, ĝiaj originoj estas en la 1800-aj jaroj kie en la sama loko estis la Placo Alfonso la 3-a. Ĉirkaŭ la parko estas konstruaĵoj de la komenco de la 20-a jarcento. Ĝuste en la centro de la urbo leviĝas moderna konstruaĵo kiu rompas kun la tradicia arkitektura kolonia stilo.