Ciego de Ávila (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciego de Ávila
urbo • municipo de Kubo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 65100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 143 449  (2010) [+]
Loĝdenso 322 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 51′ N, 78° 46′ U (mapo)21.848055555556-78.763055555556Koordinatoj: 21° 51′ N, 78° 46′ U (mapo) [+]
Alto 55 m [+]
Areo 445 km² (44 500 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Ciego de Ávila (Kubo)
Ciego de Ávila (Kubo)
DEC
Ciego de Ávila
Ciego de Ávila
Situo de Ciego de Ávila

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ciego de Ávila [+]
vdr

Ciego de Ávila estas urbo en Kubo kaj ĉefurbo de la samnoma provinco. Ĝi havas ĉ. 120 000 loĝantojn.

Ĝi estas moderna, kvankam en la historia urbocentro oni povas trovi multajn spurojn el la kolonia epoko. La katolika preĝejo, tre moderna kaj kun eklektika arkitekturo, havas en sia enirejo statuon de Sankta Eŭgenio de la Palmo, sankta patrono de la urbo. Alia juvelo de la arkitekturo de la urbo estas ĝia Ĉefa Teatrejo, konsiderata kiel unu el la plej bonaj teatrejoj de Kubo. En la centro de la urbo, estas la parko José Martí kiu estis finkonstruita en 1995, ĝiaj originoj estas en la 1800-aj jaroj kie en la sama loko estis la Placo Alfonso la 3-a. Ĉirkaŭ la parko estas konstruaĵoj de la komenco de la 20-a jarcento. Ĝuste en la centro de la urbo leviĝas moderna konstruaĵo kiu rompas kun la tradicia arkitektura kolonia stilo.