Cent jaroj da soleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cien años de soledad)
Cien años de soledad
Hispana eldono de la romano
Hispana eldono de la romano
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gabriel García Márquez
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1967
Loko Bonaero
Eldonejo Editorial Sudamericana
Ĝenro magia realismo
Loko de rakonto Macondo
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le MondePremio Rómulo Gallegos • prix du meilleur livre étranger • Nobel-premio pri literaturo
vdr

Cent jaroj da soleco (hispane Cien años de soledad) estas la plej fama romano de la kolombia verkisto Gabriel García Márquez, kiu ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1982. Tiu verko estas konsiderata majstroverko de la literaturo hispanamerika kaj universala kaj estis eble unu el la plej venditaj libroj de la tuta 20-a jarcento. Ĝi estas unu el la plej tradukitaj kaj legitaj verkoj de la hispana lingvo. La romano estis taksita kiel la dua plej grava verko de la hispanlingva literaturo post la Donkiĥoto de Miguel de Cervantes okaze de la Internacia Kongreso de la Hispana Lingvo okazinta en Cartagena, Kolombio, en marto 2007.

La romano estis eldonita de la Editorial Sudamericana (Sudamerika Eldonejo) en Bonaero, Argentino en 1967, komence je 8.000 ekzempleroj. Ĝis nun oni vendis pli ol 30 milionoj da ekzempleroj kaj la verko estis tradukita al 35 lingvoj, inkluzive al la esperanta. La verkaĵo enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano rakontas la historion de la familio Buendía dum sep generacioj en la fikcia vilaĝo Macondo. La vilaĝo estis fondita de diversaj familioj kondukitaj tien de José Arcadio Buendía kaj Úrsula Iguarán, geedza paro de gekuzoj, kiuj geedziĝis plenaj je antaŭsentoj kaj timoj pro sia proksima parenceco kaj pro mito ekzistanta en la regiono, laŭ kiu ili povus naski idaron kun vosto de porko. Spite tion, ili naskis tri gefilojn: José Arcadio, Aureliano kaj Amaranta (nomoj kiuj ripetiĝos en la venontaj generacioj). José Arcadio Buendía, la fondinto, estas la persono kiu estras kaj priserĉas je la novaĵoj kiujn alportas la ciganoj al la vilaĝo (speciale amikiĝante kun Melquíades, kiu mortos plurfoje kaj kiu estos baza por la destino de la familio), kaj finas sian vivon ligita al arbo ĝis kiam venas la fantomo de lia malamiko Prudencio Aguilar kun kiu li dialogas. Úrsula estas la matriarko de la familio, kiu vivas dum pli ol cent jaroj zorgante la familion kaj la hejmon.

La vilaĝo iom post iom kreskas kaj alvenas loĝantoj de trans la marĉo (senhoma teritorio kiu ĉirkaŭas la vilaĝon, samkiel la naskiĝloko de la verkisto mem en Aracataca, Kolombio). Kreskas ankaŭ la komerca aktiveco kaj la konstruado en Macondo. Senkiale alvenas Rebeca, kiun la familio adoptas kiel filino. Bedaŭrinde, alvenas kun ŝi ankaŭ la pesto de sendormo kaj la pesto de forgeso, kio devigas la loĝantaron krei metodon por memori aĵojn : Jóse Arcadio Buendia etikedas ĉion por memori. Tiu metodo tamen ekmalsukcesas kiam la personoj forgesas ankaŭ legi. Iun tagon revenas Melquíades el morto kun trinkaĵo por rehavigi memoron al la familio. Li pro dankemo estas sekve invitita resti en la hejmo. Li tiam verkas manuskriptojn kiuj estos deĉifritaj nur post cent jaroj.

Plantejo de bananoj.

Kiam komencas la enlanda milito, la loĝantaro partoprenas en la konflikto ene de roto estrita de la kolonelo Aureliano Buendía, batalante kontraŭ la konservativa reĝimo. En la vilaĝo, dume, Arcadio estas nomumita estro, iĝas diktatoro kaj estas mortpafita, kiam la konservativoj reakiras kontrolon de la komunumo.

La milito dume pludaŭras kaj la kolonelo Aureliano sukcese evitas morton plurfoje ĝis kiam, laca lukti sensence, li aranĝas pactraktaton, kiu pludaŭros ĝis la fino de la romano. Poste la kolonelo revenas hejmen, rezignas sian politikan karieron kaj enfermiĝas en sia ateliero por ekfabriki orajn fiŝetojn, el kie li eliras nur por vendi ilin.

Aureliano Triste, unu el la deksep filoj de la kolonelo Aureliano Buendía, instalas fabrikon de glacio en Macondo, lasas sian fraton Aureliano Centeno dediĉi sin per la afero kaj foriras el la vilaĝo, planante alporti fervojon al la urbeto. Revenas li tuje, plenuminta sian mision, kio generas grandan disvolviĝon, ĉar kun la trajno, alvenas ankaŭ la telegrafo, la gramofono kaj kino. Tiam la vilaĝo iĝas prospera regiona kerno kaj allogas fremdulojn. Kelkaj el ili fondas plantejon de bananoj proksime al Macondo. La vilaĝo pluriĉiĝas ĝis grava striko en la banana plantejo. Intervenas la nacia armeo : la protestantaj laboristoj estas mortpafitaj kaj forpelitaj al la maro.

Post tiu amasmortigo, la vilaĝo suferas longan pluvon, entute dum kvar jaroj, dek unu monatoj kaj du tagoj. Úrsula diras, ke ŝi atendas la finon de la pluvego por finmorti. Naskiĝas Aureliano Babilonia, la lasta membro de la dinastio Buendía. Post la pluvego Macondo estas fine detruita.

La familio malpliiĝas kaj en Macondo neniu plu memoras pri la Buendía. Aureliano dediĉas sin al la deĉifrado de la manuskriptoj de Melquíades en sia laboratorio, ĝis kiam revenas el Bruselo lia onklino Amaranta Úrsula, kun kiu li amindumas. Amaranta Úrsula naskas filon kun porka vosto. Ŝi mortiĝas pro sensangigo post la nasko. Aureliano Babilonia, malespera, eliras al la vilaĝo, alvokante el pordo al pordo, sed Macondo estas nun abandonita vilaĝo. Post ebrio kaj dormo, li vekiĝas kaj subite memoras pri sia ĵus naskita filo, sed je sia alveno li konstatas, ke la infano estas manĝata de formikoj.

Aureliano memoras, ke tio estis antaŭdirita en la manuskriptoj de Melquíades kaj fine deĉifras la historion de la Buendía-familio por trovi je la fino de la legado, ke tiele finos sia propra historio kaj kun li, la historio de Macondo...

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Laŭ strukturo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • 1.- Inventoj de la ciganoj kaj José Arcadio. Esploroj.
  • 2.- Antaŭaj Buendía kaj fondo de Macondo. José Arcadio filo kaj Pilar Ternera; li foriras kun la ciganino; Úrsula iras serĉi lin kaj trafas la civilizacion.
  • 3.- Alvenas Rebeca. Epidemio de sendormeco kaj de forgeso. Revenas Melquíades. [La naiva Eréndira]. Alvenas koregidoro, don Apolinar Moscote.
  • 4.- Rivaleco inter Rebeca kaj Amaranta por Pietro Crespi. Aureliano enamiĝas je Remedios Moscote sed estas kun Pilar Ternera. Morto de Melquíades. Frenezeco de José Arcadio. Fianĉiĝo de Aureliano kaj Remedios Moscote.
  • 5.- Geedziĝo. Fianĉiĝo de Rebeca. Mortas Remedios Moscote. Revenas José Arcadio kaj edziĝas al Rebeca. Aureliano iĝas liberalulo.
  • 6.- Liberala regado de Arcadio. Pietro Crespi memmortigas sin. Arcadio kaj Santa Sofía. Liberala malsukceso kaj pafado al Arcadio.
  • 7.- Aureliano survivas la pafadon kaj fuĝas kun la pafroto. Militoj kaj triumfa eniro en Macondo. Mistera morto de José Arcadio kaj forgeso de Rebena. Aureliano revenas al milito. Morto de la patriarko José Arcadio.
  • 8.- Aureliano José flirtas kun sia onklino Amaranta kaj poste foriras kun Aureliano al milito. Aureliano foriras al ekzilo kaj Aureliano José klopodas malsukcese por akiro de Amaranta. Aureliano havis 17 filojn Aureliano-jn. Oni murdas Aureliano José. Nova triumfa eniro en Macondo, li mortpafas la generalon Moncada.
  • 9.- Aureliano iĝas abandonita diktatoro, subskribas la batalpaŭzon kaj pafas al si, sed ne mortigas sin.
  • 10.- Konfuzo inter José Arcadio la 2-a kaj Aureliano la 2-a. Ambaŭ iras kun Petra Cotes kaj ĉefe Aureliano la 2-a, kiu fekundigas sian gregaron kaj riĉiĝas. José Arcadio la 2-a supreniras la riveron. La kolonelo dediĉas sin al fabrikado de oraj fiŝetoj. Sangelverŝa karnavalo, de reĝinoj. Remedios la belulino kaj Fernanda del Carpio kun kiu ŝi edziniĝas Aureliano la 2-a.
  • 11.- Aureliano la 2-a kun Fernanda kaj kun Petra Cotes. Tiu trudas sian rigidecon. Jubileo de la kolonelo. Alvenas liaj 17 filoj. Aureliano la Trista. Rebeca vivas ankoraŭ, sed forgesita de ĉiuj. Aureliano la Trista alportas la trajnon.
  • 12.- La trajno alportas la modernajn progresojn kaj la jankioj de la bananindustrio. Ĝis kvar viroj mortas pro amo al Remedios la belulino, kiu ascendas al la ĉielo. Formortigo de la 17 Aureliano-j.
  • 13.- Úrsula estas blinda, sed mensforta. Amaranta teksas la mortotukon. Aureliano la Dua lasas Fernanda kaj aliras al Petra Cotes. Mortas la kolonelo Aureliano.
  • 14.- Mortas Amaranta kaj forportas la poŝton. Meme enamiĝas de Mauricio Babilonia, sed oni paralizas lin.
  • 15.- Meme estas enfermita fare de Fernanda, al kiu oni portas la filon de tiu kaj Mauricio Babilonia. Strikoj, subpremado, José Arcadio la 2-a en la trajno de la kadavroj, fuĝas kaj oni forgesas tion ĉion. Diluvo. José Arcadio la 2-a kaŝas sin en la ĉambro de Melquíades kaj eklegas la pergamenojn.
  • 16.- Pluvis dum preskaŭ kvin jaroj. Aureliano la lasta, filo de Meme, edukiĝas samtempe kun sia onklino Amaranta-Úrsula. Revenis hejmen Aureliano la Dua. La pluvo ĉion detruis.
  • 17.- Úrsula paŝas el la frenezeco de maljunuloj al morto, ankaŭ Rebeca. Aureliano la Dua kaj Petra Cotes per lotumadoj monon por sendi al Bruselo Amaranta-Úrsula. Aureliano la lasta bone amikiĝas kun José Arcadio la 2-a, kiu mortas samtempe kun sia ĝemela frato Aureliano la Dua.
  • 18.- Santa Sofía foriras de hejmo kaj restas solaj Aureliano kaj lia avino Fernanda, kiu mortas. Revenas José Arcadio, kiu karieras nek por papo nek por io ajn kaj trovas la monerojn de Úrsula. Liaj komplicoj dronas lin.
  • 19.- Revenas Amaranta-Úrsula kun sia edzo Gastón, la aeronaŭto. Aureliano enamiĝas je ŝi, amoras kun Nigromanta kaj aliĝas al la kvaropo de la babilrondo de la kataluna saĝulo. Poste li amoras kun Amaranta-Úrsula.
  • 20.- Foriras ĉiuj el Macondo kaj restas solaj Aureliano kaj Amaranta-Úrsula, kiu mortas naskante filon kiu havas porkovoston. Aureliano deĉifras la manuskriptojn samtempe kiam Macondo detruiĝas.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Kernaj temoj[redakti | redakti fonton]

Soleco[redakti | redakti fonton]

Vjetnama eldono de la verko

Laŭlonge de la romano, ĉiuj roluloj ŝajnas antaŭdestinitaj por suferi solecon, kvazaŭ tio estus karaktero de la familio Buendía[1]. La vilaĝo mem vivas izolite de la moderneco, ĉiam esperante la alvenon de la ciganoj por ekkoni novajn inventaĵojn.

Klare evidentiĝas soleco koncerne la kolonelon Aureliano Buendía, ĉar nur pro senamo li iras al la milito lasante filojn tra diversaj lokoj kun diferencaj patrinoj; li supervivas militon, pacon, klopodon memmortigi kaj maljunaĝon en la laboratorio fabrikanta orajn fiŝetojn tute solece. Aliaj roluloj kiel la fondinto de Macondo, José Arcadio Buendía (kiu mortas solece, ligita al arbo), Úrsula (kiu spertas solecan maljunaĝon kaj blindecon), José Arcadio (filo de la fondinto) kaj Rebeca (kiu loĝas aparte pro ne "malhonori" la familion), Amaranta (kiu mortas kiel fraŭlino), Gerineldo Márquez (kiu atendas kaj emeritecon, kiu neniam alvenas, kaj la amon de Amaranta), Pietro Crespi (kiu sinmortigas pro tio, ke li estis rifuzita de Amaranta), José Arcadio Segundo (kiu apartiĝis kaj vivis siajn lastajn jarojn enŝlosigita en la ĉambro de Melquíades) inter aliaj, suferas la konsekvencojn de soleco kaj abandono.

Unu el la bazaj kialoj, pro kiuj la roluloj finiĝas solaj kaj maliluziigitaj, estas la malkapableco ami aliulojn aŭ forgesi siajn antaŭjuĝojn: tio rompas la union de Aureliano Babilonia kaj Amaranta Úrsula, kiuj sen koni sian parencecon, provokas tragedian finon en la historio, kiam la ununura ido naskita pro vera amo estas manĝita de la formikoj. La familio estis kondamnita je cent jaroj de soleco kaj senamo. Escepta kazo estas tiu de Aureliano Segundo kun Petra Cotes, kiuj amas unu la alian, sed neniam naskas idon. La unika ebleco naski idon pro amo estas kun alia membro de la familio, kio okazis ĉe Aureliano Babilonia kaj lia onklino Amaranta Úrsula, sed tiu filo estis ankaŭ destinita morti kaj konkludi la familian historion.

Konklude soleco ĉeestas ĉiujn generaciojn. Memmortigo, malamo, perfido, amo, libereco, pasio, alproksimigo al maldeco, inter aliaj, estas duarangaj temoj kiuj igas Cent jaroj da soleco romano kaj komprenigas onin, ke en tiu ĉi mondo oni vivas kaj mortas sole.

Realo kaj fikcio[redakti | redakti fonton]

La rakonto prezentas fantaziajn eventojn ene de la stranga ĉiutageco, kio tamen estas normala laŭ la vidpunkto de la rolulo. Same, oftas troigo ĉe la ĉirkaŭo.[2] Oni prezentas ankaŭ historiajn eventojn de Kolombio kiel la enlandaj militoj inter politikaj partioj kaj amasmortigo de laboristoj de la bananindustrio ene de la mito de Macondo. Eventoj kiel la ĉieliro de Remedios, la profetaĵoj en la manuskriptoj de Melquíades, la levitacio de la pastro Nicanor, la reapero de mortintaj roluloj kaj la eksterordinaraj inventoj kiujn alportas la ciganoj, kiel la magneto, la lupeo, la glacio, ktp., rompas la kuntekston de la realo en la verko kaj invitas la leganton eniri mondon kie eblas la plej malverŝajnaj situacioj.

Incesto[redakti | redakti fonton]

La rilatoj inter parencoj enkadriĝas ene de la mito de la nasko de filo kun porka vosto; spite tion, ili okazas inter diversaj membroj de la familio kaj en diversaj generacioj laŭlonge de la rakonto.

La historio komenciĝas je la rilato inter du gekuzoj: José Arcadio Buendía kaj Úrsula, kiuj kreskis kune en malnova bieno, kaj rememoras geonklojn kiuj naskis filon kun porka vosto.[3] Poste José Arcadio (filo de la fondinto) edziĝas al Rebeca Ulloa (adopta filino), en supozata gefrata rilato. Aureliano José enamiĝas al sia onklino Amaranta en malsukcesa rilato, ĉar li proponis geedziĝon, sed ŝi malakceptas. Fine okazas la rilato inter Amaranta Úrsula kaj ŝia nevo Aureliano Babilonia kiuj ne konas sian parencecon ĉar Fernanda del Carpio, avino de Aureliano kaj patrino de Amaranta Úrsula, kaŝis la veron de ŝia deveno.

Tiu lasta —unika vera amrilato en la historio—, paradokse estas kulpa de la malapero de la familio, kio estis antaŭdirita en la manuskriptoj de Melquíades.

Morto[redakti | redakti fonton]

La limo inter vivo kaj morto svagas. Kelkaj mortintoj revenas kaj vagadas en la domego de la Familio Buendía, ekzemple Prudencio Aguilar, Melquíades, kaj José Arcadio Buendía. La mortoj de familianoj Buendía okazas ĉe magio: José Arcadio (sangofadeno), Amaranta (mortopoŝto), Úrsula (longdaŭrega morto, preskaŭ resurekto), Remedios la Belulino (magia ascendo), la ĝemeloj Aureliano la Dua kaj José Arcadio la Dua (kiuj mortas samtempe). La elstara escepto estas la kolonelo Aureliano Buendía, pri kies morto oni scias nenion.

Bibliaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tre interesa en tiu verko estas la fantoma asocio kun multaj eroj de la Biblio kaj de la katolika tradicio, kiel evoluo ekde kreado (Genezo) ĝis detruo (Apokalipso). Oni aludas per simileco de la rakonto al elstaraj eventoj kiel la Ĉieliro de Maria je la supreniro de Remedios, al la Eliro per la marŝo realigita de la fondintaj familioj tra la montaro ĝis la marĉo, al la Tutmonda diluvo per la pluvego kiu sieĝas Macondon dum preskaŭ 5 jaroj, al la dek plagoj de Egipto, kiam la loĝantaro suferas de sendormeco kaj je amnezio kaj al la prapeko pro la puno pro incesto. Sed estas plagoj ankaŭ la soleco, la interna milito kaj la detruo de Macondo fare de la fremdaj interesoj de la bananindustrio.

Oni aludas ankaŭ al la Katolika eklezio kiam la pastro Nicanor Reyna alvenas al Macondo por geedzigi Aurelianon Buendía kaj Remedios Moscote kaj trafas, ke la vilaĝo vivas enpeke, laŭ natura leĝo, sen bapto nek diservo kaj decidas resti por kristanigi ĝin. Tiam oni allogas kredantojn danke al la levitacio de la pastro, kion tiu atingis per trinkado de ĉokolado. Similcele José Arcadio estas sendita al Romo, por iĝi Papo.

Rakonta tekniko[redakti | redakti fonton]

Gabriel García Márquez subskribante librojn (septembro 2007).

En Cent jaroj da soleco la aŭtoro uzas rakontan teknikon kun specifaj tono, spaco kaj romana ritmo. Tiuj tri elementoj permesas, ke la leganto alkutimiĝu facile al la historio.

La rakonta tono estas klare difinita de tria personorakontisto ekstera al la historio, kiu rilatas al la eventoj sen juĝi kaj sen marki diferencon inter realo kaj fantazio. Ekde la komenco, la rakontisto konas la historion kaj rakontas ĝin rekte kaj nature, eĉ en tiuj epizodoj kie oni rakontas tragediajn eventojn. Tiu distanco antaŭ la faktoj permesas pluhavi objektivecon laŭlonge de la verko. Poste la manuskriptoj de Melquíades fakte iĝas rakontisto: la rakontisto-dio iĝas rakontisto-rolulo.

La rakonta spaco estas la universo montrita de la rakontisto. Macondo naskiĝas kaj mortas en la verko, kie oni inkludas la rolulojn kaj kie oni observas, ke kio okazas ekstere estas malpli densa kaj konsista ene de la rakonto.

La mesaĝo de tiu historio estas tre klara, sed samtempe iom komplika, la mondo origine estis paca kaj trankvila mondo, sed post jaroj oni detruas ĉion per la teknologio. Kiam la registaro kaj la aŭtoritato, kiu antaŭe estis Jose Arcadio Buendía, klopodas organizi la vilaĝon, ili kunportas la detruon de si mem kaj atingas nur la inferon kaj ruinojn. Neniu estis mortinta en Macondo, sed ekde la kverelo inter liberaluloj kaj konservatuloj kaj la alveno de militistoj Macondo eniras en totala kaoso kaj amasmortigo.

La eventoj, inspiritaj de realaj faktoj, transformiĝas en idealaj pro la fantazio de la verkisto. Ĉio eblas: homoj pli ol centjaraĝaj, pluvegoj de pli ol kvar jaroj, aperoj kaj dialogoj kun mortintoj, flugantaj tapiŝoj, ktp.

Tiu mondo de magia realo estas tuŝita de "la malbono" en Macondo; alvenas enlandaj militoj, la banana febro, la alveno de fremduloj, la politika malamo, malriĉeco, amasmortigo, sekeco, la alveno de la fervojo, kio alportas nur morton kaj katastrofojn. Tiele, imago kaj realo interplektiĝas kun la historio de Kolombio kaj de la tuta Latinameriko. Fine la rakonta ritmo havigas al la historio allogan dinamismon. La rakontisto multe rakontas, sed kunpremante la informon kaj montrante nur la esencajn detalojn de la historio.

Tempo kaj spaco[redakti | redakti fonton]

La rakonto etosiĝas en la vilaĝo Macondo, fikcia loko kiu respegulas multajn de la kutimoj kaj okazaĵoj transvivitaj de García Márquez dum sia infanaĝo kaj junaĝo en vilaĝo Aracataca, Kolombio. La tempo fluas inter eterneco, rektodirekteco kaj cikleco kaj ritma prozo proksima al la parola tradicio atingas distingan karakteron de kaŝa mito kiu igis la kritikistojn konsideri ĝin unu el la fondintaj verkoj de la literatura ĝenro konata kiel magia realismo. Oni iras de la pasinteco al la estonteco, kaj de la ralo al la fikcio, fantazio, ekzotaj elementoj ktp.

Geografia lokiĝo[redakti | redakti fonton]

La referencoj de la romano alportas la leganton al iu loko de la marbordo de la Kariba Maro kolombia, sed menciante la montaron kaj la marĉon (lokoj trapasitaj de la ekspedicio de José Arcadio Buendía ekde la urbo Riohacha).[4]

Historia tempo[redakti | redakti fonton]

Cent jaroj da soleco eblas tempolokiĝi en la historio de Kolombio inter mezo de la 19-a jarcento kaj mezo de la 20-a jarcento, epoko klare rekonebla pro la enlandaj militoj inter la ĵus naskitaj partioj, liberala kaj konservativa, kiuj polemikis pri la ideologioj federisma kaj centrisma en la lando. La prezidento Rafael Núñez aprobis la konstitucion de 1886, kio starigis centrisman reĝimon ĉefe ĉe politiko kaj ekonomio, komencante la konservativan respublikon (kiu daŭris ĝis 1930) kaj havante kiel kontraŭulon Rafael Uribe Uribe, kiu gvidis la enlandajn militojn de 1895 kaj de 1899 al 1902, kio finiĝis per la pactraktatoj de Neerlandia kaj Wisconsin.

En 1906 oni konstruis la fervojon en la kolombia atlantika marbordo ligante Santa Marta kaj Ciénaga (Magdalena) kaj tiam setlis en la lando la entrepreno United Fruit Company por ekspluatado de banano, kio disvolvigis la regionon. La kruela ekspluatado de la laboristoj kaŭzis strikon en novembro de 1928, kio sekvigis la okazaĵojn konataj kiel Masakro de la Bananistoj, trafe prezentita en la romano.

Cikla tempo[redakti | redakti fonton]

Spite la lokiĝon en rekonebla historia kadro, la historio ŝajnas senmova ĉar okazas eventoj kiuj ĉiam ripetiĝas cikle. Gabriel García Márquez personigis simile la rolulojn kiuj aperis dekomence kaj pro tio ili havas similajn nomojn, kiel Aureliano kaj José Arcadio.[5] Tiu sama karaktero prezentiĝas en aliaj situacioj kiel la incestaj rilatoj aŭ la solecaj destinoj de la ĉefroluloj, laŭ cirklo kiu finiĝas nur pro la dekadenco kaj fino de la familio Buendía.

Krom la ripetoj, estas ŝlosilaj elementoj ankaŭ la troigoj, la antaŭdiroj ekzemple per la formulo "multajn jarojn poste...", kaj similaj, kio kondukas al morto. Tiel oni alvenas de la komenco al la fino: la monstra filo kiun timis la unua José Arcadio kaj lia edzino Úrsula Iguarán en la komenco de la historio alvenas fine kiel filo de la lasta Aureliano kaj lia praonklino Amaranta Úrsula en la fino de la romano.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Estas grandaj diferencoj inter viroj kaj virnoj, kiuj suferas limigojn; laŭlonge de la romano ili progresas kaj akiras iom da libereco. La entreprenoj inciatitaj de familianoj Buendía estas troigitaj. La kolonelo Aureliao iniciatas 32 revoluciojn kaj generis 17 filojn. La troigo estas tre proksima al la fantazio. Kaj estas ĉefe la viroj kiuj vivas for de la realo, dum la virinoj havas plian praktikan sencon.

Genealogia arbo de la familio Buendía

Unua generacio[redakti | redakti fonton]

José Arcadio Buendia[redakti | redakti fonton]

Patriarko de la familio Buendía kaj fondinto de Macondo. Li edziĝis al sia kuzino Úrsula Iguarán. Li havas fortajn karakteron, volon, estas fantazia iluziito, dediĉas sin al strangaj inventoj kaj interesiĝas pri filozofiaj misteroj, estis tre idealisma kaj aventurema. Li estis responsa estro de Macondo kaj la plej revema homo de la vilaĝo ĝis fini sian vivon ligita al ĝardena arbo.

Úrsula Iguarán de Buendía[redakti | redakti fonton]

Kuzino kaj edzino de José Arcadio Buendía. Ekonomia estro de la familio, iniciatema kaj laborema ino, kiu antaŭenigas la tutan familion Buendía. Ankaŭ ŝi estas forta; sed suferas konstante esti la "voĉo de la racio en freneza familio", kiel ŝi mem asertas. Fine de sia vivo, ŝi blindiĝas kaj senilas, sed pluhavas sian spiriton. Ŝi vivis proksimume 120 jarojn.

Dua generacio[redakti | redakti fonton]

José Arcadio[redakti | redakti fonton]

Li estas forta kaj impulsema, same kiel la patro. Amrilatas kun amikino de la familio multe pli maljuna ol li, Pilar Ternera, sed li abandonas ŝin post gravedigi ŝin. Li abandonas ankaŭ la familion por foriri kun ciganino, sed post pluraj jaroj revenas surprize kiel kruda kaj fortega eksmaristo. Li incestedziĝis al Rebeca kaj vivas for de la familio. Li iĝas rabema estro kaj estas enigme mortigita. La sango de lia vundo trakuras la tutan vilaĝon ĝis la patrino, kiu venas trovi la mortintan filon.

Kolonelo Aureliano Buendía[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ li estas forta kaj strangulo. Li studis metalurgion kaj juvelarton. Li edziĝas al Remedios Moscote, nur 9-jaraĝa, baldaŭ mortinta. Li iĝas liberalulo kaj kolonelo en la revolucia armeo, mikse de pasio al armiloj kaj al sciencoj. Li luktis en 32 enlandaj militoj, kaj evitas la morton plurfoje. Li naskigas 17 filojn kun 17 diversaj virinoj dum tiu tempo. Poste li revenas hejmen. Dum sia maljunaĝo, la kolonelo dediĉas sin al fabrikado de oraj fiŝetoj. Li estas la plej profunda ekzemplo de soleco en la verko.

Remedios Moscote[redakti | redakti fonton]

Remedios estas la juna filino de la konservativa estro de Macondo, Don Apolinar Moscote. Ŝi estas belulino. En la futuro kolonelo Aureliano enamiĝas al ŝi, spite ŝian infanaĝon, kaj la geedziĝo prokrastriĝas ĝis junaĝo.

Amaranta[redakti | redakti fonton]

Ŝi kreskis kun la adopta fratino Rebeca; sed tiuj sentoj ŝanĝiĝos pro enamiĝo al Pietro Crespi. Kiam Rebeca edziniĝas al José Arcadio, Amaranta malakceptas ĉiun ajn viron, inkludante Pietro Crespi, kiu sinmortigas. Ŝi mortos ankoraŭ kiel fraŭlino post teksi kaj malteksi sian propran mortotukon. Ŝi estas ekzemplo de virino malakceptanta amon pro timo antaŭ la propra koro.

Rebeca Montiel[redakti | redakti fonton]

Rebeca estas orfino kiu alvenis al Macondo 10-jaraĝa, post perdi sian gepatrojn en tempo de la plago de sendormo. Ŝi konservos infanecajn maniojn dum sia tuta vivo. Ŝi malakceptis Pietro Crespi kaj edziniĝis al José Arcadio. Sed tio okazas dum funebro kaj inceste, do ili apartiĝas de la familio. Post la morto de la edzo, Rebeca enfermiĝas porvive.

Tria generacio[redakti | redakti fonton]

Arcadio[redakti | redakti fonton]

Li miskredis esti la filo de la geavoj. Li estas instruisto, sed iĝas estro de Macondo kiam la kolonelo Aureliano Buendía foriras kaj petas lin plenumi tiun mision. Li iĝas diktatoro uzante siajn lernantojn kiel persona armeo.

Aureliano José[redakti | redakti fonton]

Filo de Pilar Ternera kaj la kolonelo Aureliano Buendía. Li partoprenis kun la patro en kelkaj militoj, sed revenas al la vilaĝo pro enamiĝo al sia onklino Amaranta, kiu kreskigis lin. Li ja sciis kiu estis lia patrino kaj eĉ iome kunvivis kun ŝi.

Santa Sofía de la Piedad[redakti | redakti fonton]

Santa Sofía estas virino de Arcadio. Filino de vendisto, ŝi iĝas amantino de Arcadio pete de Pilar Ternera, kiam Arcadio ekpersekutas tiun sen koni ilian parencecon. Ŝi estis patrino de Remedios, la belulino, kaj la ĝemeloj José Arcadio la Dua kaj Aureliano la Dua. Ŝi estas anstataŭanta matriarko post Úrsula. June ŝi estis belega kaj de ŝi heredas belon Remedios.

17 Aurelianoj[redakti | redakti fonton]

Dum siaj 32 enlandaj militoj, la kolonelo Aureliano Buendía generis 17 filojn kun 17 diversaj virinoj, kun kiuj li estis po unu nokton. Tio okazas pro kutimo sendi la junulinojn al militistoj por naski fortajn filojn. La 17 patrinoj vizitas Úrsula por bapti siajn filojn. Úrsula baptas ilin ĉiujn per la sama nomo de Aureliano kaj la familinomo de la patrino.

16 el ili 16 estis mortigitaj de la registaro aŭ la usonanoj (supozeble pro minaco de la kolonelo iam armigi la filojn), markitaj de la neforviŝebla cindrokruco de la Cindra Merkredo sur siaj fruntoj. Saviĝas nur Aureliano Amador kiu forfuĝis en la montara ĝangalo, sed li estos mortigita post kiam revenis hejmen kaj Aureliano Babilonia kaj José Arcadio, ne rekonante lin, forpelas lin, do li estas mortpafita de kaŝitaj persekutistoj.

Kvara generacio[redakti | redakti fonton]

Remedios la belulino[redakti | redakti fonton]

Turka eldono de la verko

Remedios estas filino de Arcadio kaj Santa Sofía de la Piedad, kaj heredis la belecon de la patrino. Ŝi estas la plej belega virino de la mondo, sed kvar viroj tragedie mortas amindumante ŝin. Ŝi restos naiva la tutan vivon, sed la kolonelo Aureliano Buendía konsideris ŝin la ununura konscia en porfrenezula hejmo. Iun matenon, Remedios supreniĝas al la ĉielo antaŭ la rigardo de Fernanda kiu koleriĝas, ĉar tiu kunportis ŝiajn litotukojn.

José Arcadio la Dua[redakti | redakti fonton]

José Arcadio la Dua estas la ĝemela frato de Aureliano la Dua, filo de Arcadio kaj Santa Sofía de la Piedad. Úrsula kredas, ke ambaŭ estis interŝanĝitaj en sia infanaĝo, ĉar José Arcadio ekmontras la karakterojn de la Aurelianoj de la familio, pensemo kaj trankvilo. En sia infanaĝo li ĉeestis en mortpafado kaj ĉiam restis kun timo esti enterigita viva. Ankaŭ li estis iniciatema. Li aktivis dum la striko kaj estis unu el la du supervivantoj de la masakro. Post tio, li dediĉas la reston de sia vivo al la studado de la manuskriptoj de Melquíades. Li mortis samtempe kun sia ĝemela frato.

Aureliano la Dua[redakti | redakti fonton]

Li estis impulsema, kiel ĉiu José Arcadio de la familio. Li kunvivis kun Petra Cotes, eĉ dum sia geedziĝo kun Fernanda del Carpio. Dum tiu kunvivado kun Petra, la grego reproduktiĝas senkontrole, kaj pro tio li spertis abundan epokon, ĝis kovri la murojn per monbiletoj. Post la pluvego, la bonŝanco malaperis, supozeble por ne havi jam amrilaton kun Petra Cotes. Li perdas ĉion, mortis samtempe kun la frato kaj denove oni interŝanĝis ilin antaŭ entombigo.

Fernanda del Carpio[redakti | redakti fonton]

Ŝi devenas de nobela, sed malriĉa familio de la stepo. Ŝi edukiĝis en monaĥinejo kaj vivis kun la patro post la morto de la patrino. Aureliano la Dua venis serĉi ŝin pro esti aŭdinta pri ŝia beleco. Ŝi edziniĝis al li spite ke li pluvivas kun sia kunulino. Ŝia alveno al la hejmo de la Buendía markas la komencon de la dekadenco de Macondo, pro ŝia malhela kaj tristema karaktero. Sed ŝi estas ankaŭ dominanta, neŭroza kaj perfektema. Ŝi volis estri ĉe la Buendía, kaj tiele okazis. En siaj lastaj tagoj ŝi vivas sole hejme kun Aureliano Babilonia, la nevo kiun ŝi nek amis, nek agnoskis. Ŝi mortis kvar monatojn antaŭ la reveno de sia filo José Arcadio el Romo.

Kvina generacio[redakti | redakti fonton]

Renata Remedios (Meme)[redakti | redakti fonton]

Meme lernis ludi la klavikordon kaj ĝuas festojn kiel la patro. Ŝi enamiĝis al Mauricio Babilonia, mekanikisto ĉe la atelieroj de la banana entrepreno. Kiam la patrino Fernanda ekscias, ke ili jam amrilatis, ŝi petas de la vilaĝestro armitan roton por gardi siajn posedaĵojn kaj tiu pafas kontraŭ Mauricio dum unu el la noktaj vizitoj. Li restas paralizita dum la resto de la vivo, dum Fernanda forkondukas Meme al monaĥinejo. Meme restos muta porĉiame, ne pro korvundo, sed pro ribelo. Post monatoj ŝi ekscias, ke ŝi estas graveda. La monaĥinoj alportos tiun filon al Macondo.

José Arcadio[redakti | redakti fonton]

Úrsula volis, ke li iĝu Papo, kaj pro tio li estis sendita al Romo, sed li retiriĝis de la seminario iom poste. Je sia reveno de Romo post la morto de sia patrino, li malkaŝas trezoron kaj miselspezas ĝin en luksaj festoj kie li seksumas kun junuloj. Kiam li planis negoci kun sia nevo Aureliano Babilonia, José Arcadio estis dronigita en naĝejo de kvar junuloj, kiuj poste forprenis la reston de la trezoro.

Amaranta Úrsula[redakti | redakti fonton]

Amaranta Úrsula havas la samajn karakterojn de Úrsula (la matriarko), kiu mortis dum ŝia infanaĝo. Ŝi neniam ekscios, ke la infano ĉe Buendía estas ŝia nevo, filo de Meme. Post pasi sian infanaĝon en monaĥinejo, ŝi revenas de Eŭropo kun sia edzo, Gastón, kiu poste revenis al Bruselo pro negocoj kaj ne interesiĝis pri la amrilato de sia edzino kun Aureliano Babilonia. Ŝi mortis pro sangoperdo dum la nasko de sia filo, Aureliano, kiu reprezentis la finon de la familio Buendía.

Sesa generacio[redakti | redakti fonton]

Aureliano Babilonia[redakti | redakti fonton]

Aureliano estas la filo de Meme kaj Mauricio Babilonia. La avino, Fernanda, inventis historion, ke li estis trovita en flosanta kesto. Lia personeco estas simila al tiu de la kolonelo Aureliano. Li estas saĝulo. Dum aliaj membroj de la familio foriras kaj revenas, Aureliano restas hejme. Li vivis sian infanaĝon kaj adoleskon enfermita, legante la skribaĵojn de Melquíades kaj klopodante deĉifri ilin. Multfoje aperas antaŭ li Melquíades, kiu helpas deĉifri la manuskriptojn. En la librejo de la kataluna saĝulo li ekkonis siajn kvar amikojn Álvaro, Alfonso, Gabriel kaj Germán. Li enamiĝas al Amaranta Úrsula, kun kiu komencas amrilati kaŝe ĝis kiam ŝia edzo Gastón foriras kaj ili povas ami libere. Tiu estas la plej granda amekzemplo en la verko. Ili suspektas, ke ili estas gefratoj. Ili naskas filon kun porka vosto. Amaranta Úrsula mortas kaj Aureliano portempe freneziĝas pro doloro. Kiam li revenas hejmen, li vidas, ke lian filon manĝas formikoj kaj tiam rememoras pecon de la manuskriptoj de Melquíades "La unua de la familio estas ligita al arbo kaj la lastan manĝas formikoj", kaj ekscias, ke en tiuj skribaĵoj estas la tuta destino de la familio Buendía. Tiam li ekkonas, ke Amaranta Úrsula vere estis lia onklino, dum Macondo ekdetruiĝas de la vento.

Sepa generacio[redakti | redakti fonton]

Aureliano[redakti | redakti fonton]

Filo de Aureliano Babilonia kaj ties onklino, Amaranta Úrsula, naskiĝis kun porka vosto kaj reprezentas la finon de la familio Buendía.

Roluloj eksteraj al la familio[redakti | redakti fonton]

Prudencio Aguilar[redakti | redakti fonton]

Li kverelis kun Jose Arcadio Buendía, kiu mortigis lin per lanco. Lia fantomo ĝenis José Arcadio Buendia kaj Úrsula, kio igis ilin foriri kaj fondi Macondon. Sed la fantomo daŭre vizitas Jose Arcadio Buendía, jam kiel amikon. Ekde kiam José Arcadio Buendía freneziĝis, Prudencio Aguilar estas la unika “persono” kun kiu li kontaktas. Li vizitas lin ligitan al la kaŝtanarbo en la korto.

Melquíades[redakti | redakti fonton]

Melquíades estas unu el la ciganoj kiuj vizitas Macondon ĉiujare alportante kaj vendante inventojn, inklude du magnetojn (José Arcadio planis milionuliĝi esperante, ke tiuj allogus oron), gigantan lupeon (José Arcadio Buendía planis uzi ĝin kiel armilon) kaj laboratorion de alkemio. Spite informojn pri sia morto, li subite revenis por vivi kun la familio Buendía (ĉar laŭ li "li ne eltenis la solecon de la morto"). Li skribis manuskriptojn antaŭdirante la historion de la familio Buendía, kiuj estos tradukitaj de Aureliano Babilonia jarojn poste. Tiu rolo estas klare inspirita en la rolo de Septimus Warren Smith de la romano de Virginia Woolf; "Miss Dalloway".

Pilar Ternera[redakti | redakti fonton]

Pilar estas gaja, saĝa kaj decidema virino. Ŝi iĝos konkubino de la fratoj Aureliano kaj José Arcadio Buendía, kaj naskos al ili po unu filon (Aureliano José kaj Arcadio, respektive). Ŝi vivos pli ol 140 jarojn.

Pietro Crespi[redakti | redakti fonton]

Pietro estas itala muzikisto, kiu venas instali la pianolon ĉe la Buendía kaj establis muzikan lernejon. Li fianĉiĝas kun Rebeca, sed Amaranta, kiu estas enamiĝinta al li, prokrastigas la geedziĝon dum jaroj. Kiam Rebeca ligas sin al José Arcadio, Pietro ampetas al Amaranta, kiu malakceptas lin. Seniluzie, li sinmortigas.

Gerineldo Márquez[redakti | redakti fonton]

La plej bona amiko de la kolonelo Aureliano Buendía. Li enamiĝis por sia tuta vivo al Amaranta, sed tiu ĉi malakceptis lin. Li mortis de maljuneco dum la pluvego pensante pri Amaranta kaj esperante la emeritiĝon, kiu neniam venis.

Petra Cotes[redakti | redakti fonton]

Petra estas decidema mulatino, amantino unue de José Arcadio la Dua kaj poste de Aureliano la Dua. Eĉ post sia geedziĝo Aureliano la Dua finfine iras por vivi kun ŝi. Kiam Aureliano kaj Petra amindumas, ilia grego surprize multobliĝas, sed la animaloj mortas dum la pluvego.

Mr. Herbert kaj Mr. Brown[redakti | redakti fonton]

Mr. Herbert estas jankio kiu post gustumi lokajn bananojn decidas venigi entreprenon por la ekspluatado de la bananoj en Macondo. Tiu estos alportita de Mr. Brown. Kiam José Arcadio la Dua aktivas en la striko, oni perfidas la laboristojn kaj mortpafas ilin, amasigante la kadavrojn sekrete en trajno kaj forĵetante ilin al la maro. José Arcadio la Dua, infano kaj Aureliano Babilonia kies dua avo estis José Arcadio la Dua, estis la unikaj sciantoj ke la strikantoj estis mortpafitaj de la entrepreno.

Mauricio Babilonia[redakti | redakti fonton]

Mauricio estas kuraĝa mekanikisto. Ŝajne li devenas de la ciganoj, kaj estas konstante sekvata de aroj de flavaj papilioj. Mauricio ekrilatas kun Meme, ĝis malkaŝo fare de ŝia patrino Fernanda, kiu planas, ke oni pafu kontraŭ li dum ties vizitoj. Tio okazas kaj li restos paralizita porĉiam. Meme naskos filon de Mauricio Babilonia.

Gastón[redakti | redakti fonton]

Gastón estas la belga edzo de Amaranta Úrsula. Li estas ĉirkaŭ 15 jarojn pli aĝa ol Amaranta Úrsula. Li estas aviisto kaj aventuremulo. Kiam li rimarkas, ke la edzino planas resti en Macondo, li petas sendon de aviadilo por realigi poŝtan servon, sed la aviadilo estas sendita erare al Afriko. Kiam li skribas al Amaranta Úrsula por informi ŝin, ke li veturos por repreni sian biciklon, Amaranta respondas per konfeso de sia amo al Aureliano Babilonia. Gastón trankvile kaj nature alfrontas la novaĵon.

Kataluna saĝulo[redakti | redakti fonton]

Estis la oldulo kiu zorgis la vendejon kie Aureliano aĉetis librojn necesajn por deĉifri la manuskriptojn de Melquíades. La librejo estis malnovega kaj neniu vizitis ĝin escepte de Aureliano Babilonia kaj ties kvar amikoj. Lia ĉefa agado en Macondo konsistis je verkado de libroj, kiuj poste okupis tri tirkestojn. Pro nostalgio li revenis al sia naskiĝloko, sed tiam li suferis la nostalgion pri Macondo kaj tio frenezigis lin. Iam li korespondis kun Aureliano kaj Gabriel, ĝis kiam alvenis letero, kiun Aureliano ne volis legi, sed kie oni informis pri lia morto.

Álvaro, Alfonso, Gabriel kaj Germán[redakti | redakti fonton]

Estas la kvar amikoj de Aureliano Babilonia ĉe la vendejo de la kataluna saĝulo. Ili distras sin per debatoj pri literaturo kaj pri bordeloj. La plej proksima al Aureliano estas Gabriel, pranepo de Gerineldo Márquez kaj pro tio la sola kredanto je la historioj kiujn rakontas Aureliano pri la kolonelo Aureliano Buendía kaj pri la masakro de la bananistoj. La aliaj malaperas, dum Gabriel restas en Macondo, sub la "zorgo" de Nigromanta kaj de Mercedes, ties fianĉino kiu laboris en la apoteko. Fine Gabriel gajnas en konkurso bileton al Parizo kaj Aureliano restas sola.

Interpretado[redakti | redakti fonton]

Ekde ties publikigo en 1967, Cent jaroj da soleco spertis multajn kritikojn kaj interpretadojn surbaze de diversaj kulturoj al kiuj alvenis la verko.

En la latinamerika etoso, la perua verkisto Mario Vargas Llosa kiu publikigis en 1971 la libron García Márquez: historia de un deicidio kie analizas tiun verkon, asertas, ke Cent jaroj da soleco kreas ampleksegan mondon. La urugvaja verkisto Mario Benedetti diris en 1972, ke Cent jaroj da soleco ŝajnas malebla iniciato, sed ties realigo estas majstroverko kaj ke Macondo estas ne nur bildo de Kolombio, sed tiu de la tuta Latinameriko. Siavice, la ĉilia verkisto kaj ricevinto de la Nobel-premio pri literaturo Pablo Neruda konsideris tiun verkon «La Kiĥoto nuntempa».

Unu el la ĉefaj kritikistoj en la anglalingva eldono estas la usona verkisto kaj ĵurnalisto Norman Mailer, kiu asertis, ke en tiu verko Gabriel Garcia Marquez «kreis centojn da mondoj kaj roluloj en verko absolute surpriza».[6] Siaparte, en la franclingva eldono, la tunizia romanisto Hubert Haddad, kiu analizis la verkon de García Márquez, enmetis tiun romanon en la ĝenron de memorlibroj, ĉar la rakonto respegulas la etoson kie la verkisto kreskis.

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la angla[redakti | redakti fonton]

La traduko de Cent jaroj da soleco en la anglan estis farita de la profesoro Gregory Rabassa en 1970. En tiu lingvo la romano sub la titolo One Hundred Years of Solitude, lokiĝis en la listo de la plej venditaj libroj, interesigante anglalingvajn legantojn kaj eldonistojn kaj influante la nuntempajn verkistojn. Laŭ Julio Cortázar kaj GGM mem tiu ĉi estas unu el plej bonkvalitaj tradukoj de la verko kaj ĝi malfermis la vojon kaj al okcidenteŭropaj kaj al pli malproksimaj lingvoj.[7]

En la itala[redakti | redakti fonton]

Unu el la unuaj tradukoj publikigitaj estis la itala, farita de Enrico Cicogna en 1968 kaj publikigita de la eldonejo Casa Editorial Feltrinelli, sub la titolo Cent'anni di solitudine. Cicogna iĝis la oficiala tradukisto de la verkoj de García Márquez al la itala.

En la franca[redakti | redakti fonton]

En la francan tradukis la verkon la filologoj Claude kaj Carmen Durand en 1968. Ĝi estis publikigita de la eldonejo Editions du Seuil en Parizo sub la titolo estas Cent ans de solitude. La geedzoj Durand tradukis ankaŭ verkojn de aliaj latinamerikaj verkistoj kiel Isabel Allende.

En la germana[redakti | redakti fonton]

En la germanan Cent jaroj da soleco estis tradukita en 1970 sub la titolo Hundert Jahre Einsamkeit de Curt Meyer-Clason, kiu tradukis ankaŭ aliajn verkojn el la hispana kaj la portugala, inter kies aŭtoroj elstaras Jorge Luis Borges, Pablo Neruda, César Vallejo kaj Rubén Darío.

En la hungara[redakti | redakti fonton]

En la hungaran la romano estis tradukita en 1971 de Székács Vera sub la titolo Száz év magány. Székács Vera tiam estis literatura reaktistino ĉe la eldonejo Magvető. Ŝi tradukis ankaŭ aliajn verkojn de Gabriel García Márquez, kiel El amor en los tiempos del cólera kaj Del amor y otros demonios.

En la pola[redakti | redakti fonton]

En la polan la romano estis tradukita en 1974 de filologino Grażyna Grudzińska kaj tradukistino Kalina Wojciechowska sub la titolo Sto lat samotności. Grażyna Grudzińska estas profesoro ĉe la Universitato de Varsovio. Kalina Wojciechowska tradukis ankaŭ aliajn verkojn de la hispana kaj anglalingva literaturoj, kiel verkojn de Miguel de Unamuno kaj William Faulkner.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La traduko de Cent jaroj da soleco al Esperanto estis tasko plenumita de la hispana ĵurnalisto kaj filologo Fernando de Diego en 1992 sub la titolo Cent jaroj da soleco. Tiu verkisto estas agnoskata pro sia traduklaboro al Esperanto de diversaj verkoj de la universala literaturo, inter aliaj kiel La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo, Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto, La familio de Pascual Duarte.

La libro aperis en Esperanto kadre de la Serio Oriento-Okcidento sub n-ro 27: la unua kaj dua eldonoj ĉe Fonto en 1992 respektive 2012, la tria eldono en 2015 ĉe Mondial.

Pro tiu ĉi traduko la tradukisto ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 1997.

Recenzo[redakti | redakti fonton]

"Mi volus esti ankoraŭ ne leginta la splendan libron por denove volupte ĝui la unikan unuan legadon de rara juvelo en nia traduka trezoro. En ĉi tiu pintoverko kunfandiĝas la vulkana imago de García Márquez kaj la genia stilo de Diego. Kia aŭdaca entrepreno sin jungi por esperantigi tian plumon; mi jam legis mialingve alian romanon de García Márquez kaj konis la riĉon de lia vortostoko kaj taksas kuraĝa defio lin esperantigi. Ĉiuj, kiuj legis Doña BarbaraDon Quijote en la tradukoj de Diego kaj en la propra lingvo ja scias, ke li perfekte transdonas stilon kaj etoson de hispanlingva verko.

 Cent jaroj da soleco komenciĝas jene:

"Multajn jarojn poste, fronte al la ekzekutplotono, kolonelo Aureliano Buendia memoris la pasee foran postmidon, en kiu lia patro prenis lin koni la glacion."

Tia frazo milde kaj ritme fluas tiom glate ke oni povas laŭtvoĉe legi ĝin sen stumblorisko kaj kun aldona plezuro. Provu voĉe diri la saman frazon kun "posttagmezo" prefere al "postmido"... vi detruos la muzikon de la frazo. Tio ne signifas, ke oni forpuŝu la vorton "posttagmezo" de nia lingvo, tute ne; eĉ estus pedante uzi "postmido"-n en konversado; sed ni respektu la rajton kaj taskon de trovemaj verkistoj, sen kiuj nia literaturo anemiiĝus. Fernando de Diego estas unu el ili."

 (en LG59, Madeleine de ZILAH)

Graveco de la verko[redakti | redakti fonton]

Rusa eldono de la verko

La originaleco de tiu verko evidentiĝas en la konsekvencoj kiujn ĝi kreis por la universala literaturo. La romano estas mejloŝtono de la tiel nomita latinamerika boom kaj de la Magia realismo, kun diversaj verkistoj sekvantaj la saman stilon kiel Isabel Allende. Post Cent jaroj da soleco ekis la makonda skolo, kiu radikiĝis eĉ en tiom malproksimaj landoj kiel Barato ĉe la verkisto Salman Rushdie.

La romano inspiris ankaŭ aliajn artajn esprimojn kiel ekzemple ĉe muziko; la kantoj Roderigo de la grupo Seven Mary Three, The Sad Waltzes of Pietro Crespi de Owen, Banana Co. de Radiohead, [8] de Belaya Gvardiya kaj Macondo de la meksikia kantisto Óscar Chávez baziĝas sur la romano.

La hungara televido faris dokumentan filmon bazitan sur la libro (Száz év magány, en hungara), sub reĝisorado de Peter Gothar, kiu estis filmita en la urbo Cartagena de Indias, ene de la televida serio nomita "A Nagy Könyv".[9]

En la naskiĝurbo de Gabriel García Márquez, Aracataca, kiu inspiris la kreadon de Macondo, realiĝis en 2006 popola referendumo iniciate de la urbestro Pedro Sánchez por ŝanĝi ĝian nomon, kiu identigas ĝin ekde 1915. Oni intencis nomi la urbon laŭ la verko, Macondo. Pro granda sindeteno la iniciato estis malakceptita ĉar estis postulitaj 7.500 favoraj voĉoj, sed oni registris nur 3.596 voĉdonantojn.[10]

Dum la Internacia Kongreso de la Hispana Lingvo la 26-an de marto 2007 en Cartagena de Indias oni omaĝis al Gabriel García Márquez kaj ties verko ĝuste 40 jarojn post ties publikigo. Ĉeestis la reĝo de Hispanio Johano Karlo la 1-a, la reĝino Sofia de Grekio, la prezidento de Kolombio Alvaro Uribe Velez, la prezidento de Panamo Martín Torrijos, la eksprezidento de Usono Bill Clinton kaj kelkaj verkistoj, inter multaj aliaj gravaj invititoj, kiuj laŭdis la verkon de García Márquez. Krome, la Real Academia Española kun la Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo komerciigis memoran eldonon de Cartagena de Indias impulse de la bona ricevo antaŭ du jaroj de la eldono de la Kiĥoto, kiun la akademioj subtenis okaze de la kvara centjariĝo. La volumo inkludis enkondukajn tekstojn al la verko de García Márquez fare de Álvaro Mutis, Carlos Fuentes, Mario Vargas Llosa, Víctor García de la Concha kaj Claudio Guillén.

Popola kulturo[redakti | redakti fonton]

La verko iĝis parto de la popola latinamerika kulturo, ĉar ofte oni faras menciojn de Macondo, la fikcia vilaĝo kie disvolviĝas la romanintrigo. En la 1980-aj jaroj, la muzika grupo de ĉilia kumbjo Sonora Giolito y su Combo, interpretis la kanton "Yo me voy para Macondo" (Mi foriras al Makondo). Same, la kanto "Sudamérica suda" de la ĉilia grupo Sexual Democracia aludas al Cent jaroj da solecos komparante la historion de Macondo kun tiu de Sudameriko.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Cien años de soledad ricevis la premion Rómulo Gallegos en Venezuelo en 1972. Krome Gabriel García Márquez ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1982 pro sia tuta verkaro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Paulo Silas: La eŭropigitaj birdoj de Fernando de Diego. En Beletra Almanako (30), januaro 2018, pp. 127-131. Pri la traduko fare de Fernando de Diego de Cent jaroj da soleco, Silas kritikas la elekton de tri birdonomoj eŭropaj por traduki aliajn tri tute sudamerikajn, sen konsidero al la familia rilato, aspekto aŭ ebla adapto de la loka nomo.

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Arnau, Carme (1971) El mundo mítico de Gabriel García Márquez. Península, Barcelona.
  • García Márquez, Eligio (2001) Tras las claves de Melquíades: historia de cien años de soledad. Norma, Bogotá. ISBN 958-04-6073-6
  • García Márquez, Gabriel (2002) Vivir para contarla. Norma, Bogotá. ISBN 958-04-7016-2
  • García Márquez, Gabriel (1967) Cien años de soledad. Editorial Sudamericana, Buenos Aires. ISBN 84-376-0494-X
  • Gullón, Ricardo (1973) García Márquez o el olvidado arte de contar. Kolekto Jorge Ortega Torres. Taurus, Madrid. ISBN 84-306-9093-X
  • Henriquez Torres, Guillermo (2003) El misterio de los Buendía: el verdadero trasfondo histórico de Cien años de soledad. Nueva América, Bogotá. ISBN 958-9039-40-5
  • Mendoza, Jesús Luis (1991) Análisis de Cien años de soledad. Voluntad, Bogotá. ISBN 958-02-0503-5
  • Peralta Gómez, Andrés (1996) Análisis literiario de Cien años de soledad. Esquilo, Bogotá. ISBN 958-9235-83-2
  • Peña Gutiérrez, Isaías (1987) Manual de la literatura latinoamericana. Educar Editores, Bogotá. ISBN 958-0267-6
  • Rama, Angel (1985) La narrativa de Gabriel García Márquez: edificación de un arte nacional y popular. Colcultura, Bogotá. ISBN 958-612-074-0
  • Sorela, Pedro (1989) El otro García Márquez: los años difíciles. Oveja Negra, Bogotá. ISBN 958-06-0808-3
  • Vargas Llosa, Mario (1971) García Márquez: historia de un deicidio. Colección breve biblioteca de respuesta, Barral Editores, Barcelona.
  • García Márquez, Gabriel (1987) "Cien años de soledad". Kritika eldono de Jacques Joset. 4a eldono. Madrid, Cátedra (Kolekto Letras Hispánicas; 215) 496 p. ISBN 84-376-0494-X

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peralta Gómez, Andrés (1996) Análisis literario de Cien años de soledad. Editorial Esquilo, Bogotá, p.78 y Mendoza, Jesús Luis (1991) Análisis de Cien años de soledad. Editorial Voluntad, Bogotá, p.157-159
  2. Peralta Gómez, Andrés (1996) Op. Cit., p.77 y Mendoza, Jesús Luis (1991) Op. Cit., p.162-164
  3. Peralta Gómez, Andrés (1996) Op. Cit., p.78-79 kaj Mendoza, Jesús Luis (1991) Op. Cit., p.159-162
  4. Henriquez Torres, Guillermo (2003) El misterio de los Buendía: el verdadero trasfondo histórico de Cien años de soledad. Editorial Nueva América, Bogotá. Pg. 22
  5. Arnau, Cármen (1971) El mundo mítico de Gabriel García Márquez. Ediciones Península, Barcelona.
  6. Santamaría, Germán (1999) Artikolo "El inmortal", publikita en La Revista Diners, jaro XXXVI, Nº 353, pgs 10-14
  7. El reto de traducir a 'Gabo', Juan Fernando Merino, El País, Cali, 12a de aprilo, 2015 [1] Arkivigite je 2015-04-18 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 18an de aprilo 2015. Juan Fernando Merino estas verkisto kaj tradukisto, aŭtoro de la romano ‘El intendente de Aldaz’. Membro de la Eldonkomitato de GACETA.
  8. Sto Let Odinochestva. Arkivita el la originalo je 2006-04-15. Alirita 2006-04-15.
  9. Vidu la liston de ĉapitroj de la televidserio[rompita ligilo] (en hungara) kaj la reklamon Axxon
  10. Legu Aracataca no será Macondo en El Mundo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]